mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 37 - Januaro 1983

KRUDMATERIALA KURZOSTABILIGO
Dum multe da norda-sudaj kunsidoj, interalie tiuj de la de la KUNKD*, la evolulandoj petis kurzostabiligajn antaŭzorgojn pri la bazaj krudmaterialoj, kies ĉefaj provizantoj ili estas.

Tiucele estis plurfoje decidite starigi stokojn de krudaj materialoj por amortizi la okazontajn intensajn kurzovariadojn, kiuj malebligis al la evolulandoj ĝuste realigi siajn evoluplanojn pro neregulaj enkasigoj. Tiuj decidoj pri stokado restis teoriaj, pro manko de la necesa financado.

Tian malfacilecon Charles WARIN provis formeti per novaj konceptoj prezentitaj en sia franclingva verko " Une monnaie pour un nouvel ordre économique mondial " " Monunuo por nova monda ekonomia ordo ".

Li proponas krei, post internacia kontrakto kiel eble inter ĉiuj landoj de la mondo, organizitan internacian sektoron pri la krudaj materialoj, kaj internacian oficistaron taskitan akiri, administri kaj vendi la stokitajn materialojn. Cele al sia funkcio, tiu organizo emisias specifan monunuon : la " Primon ". Tiu mono ne estas disdonota, sed kalkulata kiel garantio por la komerca valoro de la stoko. La Primon-o destinata al la internacia komerco kaj uzata kiel rezervmono, havas la egan avantaĝon esti sennacia, male de la usona dolaro, kiu kiel ĉefa devizo en la internacia komerco kaj, kiel rezervmono, malkonvenas por la aliaj landoj, eĉ por Usono mem. Charles WARIN tiele antaŭvidas la financadon de la bazmaterialaj stokoj.

Lia projekto pluiras, provante ebligi adekvatecon de la produktado al la konsumado por ĉiuj bazmatrialoj. Li projektis tre precizan sistemon por ekhavi tian rezulton agante sur la diferenco inter la importaj kaj eksportaj prezoj por provoki, se necese novajn produktivajn investojn, tiam la stokoj ebligus plian produktivecon. En la mala kazo, la eksportprezo emos bremsi la produktadon. Oni antaŭvidis rimedojn por limigi la elekton de la materialoj je tiuj facile stokeblaj je malalta prezo.

La projekto de Charles WARIN entenas do du partojn :

  • la kreadon de monunuo destinata al la internacia komerco, la " Primon ", uzebla de la evolulandoj, provizantoj de la bazaj materialoj - tiu ĉi kiam la Internacia Mona Fonduso limigas por ili la financajn eblecojn ĝis iliaj nealtaj kvotoj kaj
  • duan parton, la starigon de administra sistemo pri rezervitaj stokoj destinitaj stabiligi la kurzojn je la avantaĝo de la evolulanda disvolviĝo.

Fakte la stabiligo de la kurzoj de la krudmaterialoj fluas el politika volo. Ĉu la riĉaj landoj vere volas tion ?

KUNKD : Konferenco de Unuiĝinta Naciaro pri Komerco kaj Disvolvado

Esperanto

Français

English

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo