mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 48 - Decembro 1983

NOBEL PREMIO PRI PACO
Bertha von SUTTNER, inspirintino de NOBEL por la Pac-Premio, ĉiam asertis, ke ne la forto, sed la juro ĉesigu la internaciajn konfliktojn.

Bertha von SUTTNER certe sin turnus en sia tombo, ĉe la proklamado de la Pac-premiitoj, fakte, la plimulto el la laŭreatoj (krom kelkaj kiel Henri La Fontaine, Lord John Boyd Orr, Linus Pauling, Philip Noël Baker, René Cassin ... kiuj parte agadis tiucele) neniam pruvis ke por ili la juro superas la forton por estigi pacon.

  • El Sadate, Begin, Kissinger, Le Duc Tho estris potencajn armeojn, kies rolo ĉiam estis trude akceptigi la pacon perforte, sed ne per juro.
  • Patrino Teresa neniam prezentis pacan planon. Certe, ŝia grandioza agado por la homoj mortantaj pro mizero meritas Nobel-premion, sed unu, kiu estus tiu de la Hom-Amo
  • Esquirel ne defendis pacan planon, kiam li asertis, ke la Falklandaj insuloj estas argentinlanda proprieto. Tiam, li povintus diri, ke la Falklandaj insuloj estas tuthomara proprieto kaj estu patronataj de UN.
  • Walesa, kuraĝa probatalanto por sindikatismo liberigita el la estraraj baroj, arda defendanto de la Homaj Rajtoj, ankaŭ neniam prezentis pacoplanon interŝtatan.
  • Finfine, organizoj, kiuj certe helpas kiam milito okazas, sed kies rolo ne estas ĝin evitigi, tio estas ekzemple : la Internacia Ruĝa Kruco, aŭ aliaj kiuj agadas favore al la respekto de la Homaj Rajtoj, sed ne havante rektan ligon kun pacestigo, tio estas Internacia Amnestio, ankaŭ alia kiu rolas sociale, sed ne organize à la paco, tio estas Internacia Labor Organizo.

" La Juro, sed ne la Forto inter nacioj " devus esti la pravigo de la Nobel Pacpremio, sed por tio necesus reekz ameni la principon mem sur kiu baziĝas ĉiu ŝtato : " la absolutan nacian suverenecon ".

Bedaŭrinde, ke la respondeculoj de la Nobel Pacpremio ne legas, iam kaj tiam, la verkojn de Bertha von Suttner. Tiel, la paca organizado povus progresi. Eble tiam ni trovus solvojn, kiuj evitus la finan genocidon de la homa specio pro alfronto de suverenaj ŝtatoj.

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo