mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 56 -Aùgusto 1983

Plej pioniras
Monda Fonduso de Solidareco kontraù la Malsato
La plej netolerebla klasigo inter la homoj estas tiu fondita sur ilia kapablo sin nutri ; ĉar la rajto sin nutri kondiĉas la alireblecon al ĉiuj aliaj rajtoj pri libereco kaj evoluo de la individuoj kaj socioj.

Je la paroksismo de la "malvarma milito", dum la kvindekaj jaroj, la MONDCIVITANOJ, kun Josue de CASTRO, Lord Boyd ORR, pastro PIERRE, René DUMONT, Michel CEPEDE, Robert BURON... estis la unuaj, kiuj perceptis kaj rivelis la tutmondan skandalon de la malegaleco antaŭ la nutrado. Iliaj analizoj plej pioniris en la difino de la kaŭzoj, kaj konsekvence la MONDCIVITANOJ plej pioniris per la rimedoj proponitaj, kreante MONDAN FONDUSON DE SOLIDARECO KONTRAŬ LA MALSATO.

Tiu MONDA FONDUSO intencas, pere de sia praktiko de instigado al disvolviĝado, ne nur arigi la favorajn kondiĉojn por la plibonigo de la lokaj situacioj (t.e. per evoluprojektoj), sed ankaŭ institucii principon de federacia demokratio sur monda skalo.

Kongruante kun la mondcivitana analizo : laŭ kiu la anakronisma divido de la planedo en absolute suverenecaj ŝtatoj fortigas senbridan konkuradon, ekfloron de imperiismaj aŭ totalismaj ideologioj, forprenon far la minoritato de la teraj riĉofontoj, forigon de la homaj rajtoj, vetarmadon kaj difektadon de la biosfero.

MONDA FONDUSO komencas, kiel kontraŭecon, praktikon de solidareco sendependan de la ŝtatoj kaj ĉiaj premgrupoj.

Fronte al la transnaciaj ekonomiaj potencoj, ĝi ambicias esti kapabla iutage impulsi la transnacian volon de la popoloj libere elekti mem, sian propran modelon de disvolviĝo.

Sur la institucia kampo, la konsistigo de geografiaj unuaĵoj homogenaj laŭ ekologia, soci-ekonomia kaj kultura aspektoj, demokratie direktitaj kaj federaciitaj en MONDA FONDUSO, ebligos antaŭgardante la identecon de la popoloj, ke baziĝu racia ekspluatado de la riĉofontoj (memcentritaj disvolviĝoj, endogenaj ekonomioj).

Sur la persona kampo, la praktiko de MONDA FONDUSO estos aparte eduka : ĉiu profitanto de projekto, se ĝi aliĝis, uzos sian individuan suverenecon interne de MONDA FONDUSO, kiu estas ĝia posedo komuna kun la aliaj membroj. La malagasa fiŝisto scios, ke la brazila kamparano kaj la tajlanda metiisto helpis lin plibonigi siajn vivkondiĉojn kaj reciproke.

Tiel, iom post iom kreiĝos la konscio pluvivi sur sama planedo, kies fruktoj estu distribuataj justece. Vere estas tiu konscioŝanĝo, kiun bezonas la homaro por aliri la stadion de harmonia disvolviĝo jam ebla per la nun posedataj teknikaj rimedoj.

Tiel resumiĝas la esenca originaleco de MONDA FONDUSO : strebi al tio, ke la homoj sin ŝarĝu tiel per sia memvivtenado, kiel per sia majstreco en la elektokapablo.

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo