mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Elektitaj Delegitoj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

20an de majo 2014

Deklaracio pri Ukrainio

Ni, Civitanoj de la Mondo, kunvenintaj en Asembleon

  • la 17an de majo en Wavre (Belgio)
  • kaj la 20an de majo en Parizo (Francio)

Solene deklaras, ke ni estas solidaraj kun ĉiuj civitanoj, kiuj vivas tra la tuta Ukrainia teritorio, kiaj ajn estas ilia deveno, ilia etna aparteno, ilia lingvo, kiaj ajn estas iliaj religiaj konvinkoj aŭ iliaj politikaj elektoj (krom ekstremismaj kaj rasismaj movadoj).

Ni admonas bonvolemulojn el ĉiuj devenoj stariĝi kaj ekagadi por ke la fundamentaj homaj rajtoj estu respektataj en Ukrainio same kiel ĉie alie tra la mondo, kaj ne cedi je manipuladoj kaj provokoj de la aparatoj de politika povo, kiuj havas celojn kontraŭajn al iliaj interesoj kaj al la respekto de iliaj nefordoneblaj rajtoj vivi en paco kaj harmonio kun siaj najbaroj.

En la malfacila situacio, kiun ili nuntempe travivas, ni estas pretaj alporti al ili nian helpon, ekesti solidarecajn ligojn inter nia Mondcivitana Asembleo kaj la institucioj kaj homoj, kiuj vivas en Ukrainio, ĉar ni opinias, ke la aferoj de la mondo estas ĉies aferoj.

Ni faros ĉion eblan por averti la internacian publikan opinion pri la reala situacio de la Ukraina popolo kaj denunci la amaskomunikilan malinformadon, kies viktimoj ili estas per troa simpligo de la politika situacio kaj per la partianiĝo de la okcidenta gazetaro al parto de la loĝantaro kontraŭ la alia, al Eŭropa Unio kontraŭ Rusio.

Same ni denuncas la manipuladojn, kiujn celas la ruslingvan ukrainian loĝantaron fare de la rusa povo, kaj ankaŭ la diskriminacion de ĉiuj kontraŭ la Tatara minirotato, minacata per forpelado malgraŭ sia Krimea deveno.

Fronte al la depostuloj

  • de tiuj, kiuj volas ekzkluzivan rilaton kun Ukrainio ekzkludante Eŭropan Union
  • de aliaj, kiuj volas ekskluzivan rilaton kun Eŭropa Unio

Ni opinias, ke la lingvoj estas utilaj por malkovri la apartan identecon de la homaj grupoj, kiuj vivas sur Tero, sed ankaŭ kaj ĉefe por sin renkonti iuj kun aliaj kaj lerni pliriĉiĝi per iliaj diversecoj kaj ne ekskludante sin reciproke. Tial necesas favorigi la universalajn lingvojn tiajn, kia Esperanto, sed ankaŭ la dulingvismon kaj interalie la rajton uzi la rusan lingvon.

Ni petas la grandajn ekonomiajn, politikajn kaj financajn potencojn malpermesi al si ĉian enmiksiĝon.

Manke de demokrataj institucioj reale je la nivelo de la problemoj, ni invitas la diversajn elementojn de la Ukraina socio sin renkonti kaj preferi la dialogon, aranĝi pripensojn kaj konkretajn agadojn kontraŭ la milito kaj por la paco, por kune traserĉi pacigan solvon al konflikta situacio, kiu, manke de tio, povos konduki al kataklismo, pri kiu neniu povas antaŭvidi la konsekvencojn.

Konklude, ni invitas la Ukrainojn aliĝi al la granda movado de fratiĝo inter la popoloj de la mondo.

Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo