mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Elektitaj Delegitoj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

22an de novembro 2015

Post la atencoj en Parizo


Pro manko de demokratiaj institucioj vere je la nivelo de la frontataj problemoj, ni invitas
la diversajn koncernatajn partiojn renkontiĝi kaj privilegii dialogon, konduki pripensadon kaj konkretajn agojn kontraŭ la milito kaj por la paco, por kune serĉi pacajn solvojn al la konfliktaj situacioj, kiuj sen tio, riskas finiĝi per sinsekvo de katastrofoj, pri kiuj neniu povas antaŭpensi la konsekvencojn.

Ni, mondcivitanoj, kunvenintaj en Asembleo la 22-an de novembro 2015 en Ungersheim (Francio), forte kortuŝitaj pro la atencoj plenumitaj en Parizo vendrede la 13-an de novembro, esprimas nian solidarecon kun la familioj, kiuj priploras forpason de unu el siaj anoj, kaj kun ĉiuj, kiuj estas vunditaj en sia korpo aŭ en siaj rilatuloj. Nia solidareco etendiĝas al ĉiuj viktimoj de similaj eventoj, kiuj okazis lastatempe en Bruselo, Tunizo, Bejruto, Bamako aŭ en la sinaja ĉielo kaj kiuj okazas ankoraŭ en multaj landoj kie la loĝantaroj estas submetitaj al teroro, eksproprietigo, malestimo.

Ni denuncas ĉiujn formojn de integrismo, kaj ĉiun perfortan agon kiu ajn ĝi estu, faritan kontraŭ personoj aŭ ties posedaĵoj.

Ni surpriziĝis per iuj reagoj en kiu temas nur pri milito, sekureco, urĝa stato, bombado, senrajtigo de ŝtataneco, " barbaroj ", " sango malpura [kiu] verŝiĝu en niajn sulkojn " .

Ni bedaŭras la mankon de paroloj pri la ekonomiaj interesoj kun iuj landoj pri nafto, armilvendoj, akvoregado, aŭ io alia.

Ni denuncas la ĝermojn de perforto, kiujn konsistigas la mizero de plej multaj apud la abundeco de malplimulto de la terloĝantoj, la atmosfera poluo, la akva poluo, la akaparo kaj la malŝparado de la fosiliaj energiaj rimedoj kaj de la raraj krudaj materialoj, la demografia eksplodo, la mona disordo.

Ni rememorigas la antaŭkonsiderojn de la universala deklaracio de la homaj rajtoj, laŭ kiu : " Pro tio, ke nepre necesas, por ke la homoj ne estu devigitaj, sen alia elektebla vojo, ribeli kontraŭ tiranismo kaj subpremo, ke la homaj rajtoj estu protektataj de la leĝo "

Ni deklaras ke paco kaj libereco estas fundamentaj rajtoj.

Ni admonas la bonvolajn virinojn kaj virojn el ĉiuj devenoj ekstari kaj agadi por ke la fundamentaj homaj rajtoj estu obeataj ĉie en la mondo, kaj ne cedi al la manovroj kaj provokoj de la pov-aparatoj, kiuj agas direkte al celoj kontraŭaj al iliaj interesoj.

Ni petas la politikistojn, la ŝtatestrojn kaj la registarestrojn konduki la strukturajn reformojn necesajn sur la socia kaj internacia plano por ke la loĝantaroj estu protektataj kaj defendataj en siaj rajtoj kaj liberecoj.

Pro manko de demokratiaj institucioj vere je la nivelo de la frontataj problemoj, ni invitas la diversajn koncernatajn partiojn renkontiĝi kaj privilegii dialogon, konduki pripensadon kaj konkretajn agojn kontraŭ la milito kaj por la paco, por kune serĉi pacajn solvojn al la konfliktaj situacioj, kiuj sen tio, riskas finiĝi per sinsekvo de katastrofoj, pri kiuj neniu povas antaŭpensi la konsekvencojn.

Ungersheim, la 22-an de novembro 2015

Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo