La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Kiuj ? Kiel ? - Agendo - Partopreno - Reglamento - La membroj - La Gazeto -
ADMINISTRA KUNVENO
Estraro kaj Transnacia Gvidkomitato
la 29an de marto 2009 en Créteil

Enkonduka noto. Tiu protokolo realigita dank'al la notoj prenitaj dum la kunveno kaj la sonregistrado estis finita nur komence de septembro. Depost tio kelkaj temoj estis retraktitaj dum la kunveno en Braziljo (11a ĝis la 15a de majo) kaj dum la kunveno en Binges (28a de Julio) kies protokoloj estis akurate produktitaj. Konsekvence, tiu dokumento protokolas nur pri la aliaj kompletigaj temoj.

Tiu ĉi dokumento en printebla pdf

Ĉeestas kaj reprezentas la jenajn organizaĵojn :

  • Alain Bal : Planedo-koloroj
  • Brigitte Carraz : La Granda Anstataŭiĝo
  • Daniel Durand : Registrolibro de la Mondcivitanoj
  • Odile Durand : Monda Solidareco kontrau la Malsato
  • Marie-Françoise Lamperti : Agadi por la Homaj Rajtoj
  • Landing Niassy : Mondcivitana Registrocentro en Dakaro, lia filino kaj alia senegalano studanta en Francio.
  • Roger Winterhalter : Domo de la Monda Civitaneco en Mulhuzo
  • Bernard Cogneras, Stevens Chellum, Vincent Peingnez, Gilbert Descossy

Senkulpiĝis: Geneviève Charpentier, Patrice Lovesse (Benino), Peter Davidse (Nederlando), Ursula Grattapaglia (Brazilo), René Wadlow, Claude Jousseaume, Christopher Hamer (Aŭstralio) Dorothea Sheasby (Kanado), Yen Campos (Peruo), Claudine Fischer (Svisio).

Animanto de la kunveno : Daniel Durand

Sekretario : Bernard Cogneras

1. Taksado de la Mondcivitaneca ĉeesto en Interreto (franclingva)

Sekve de la interveno de Cyril Bicheron la 30an de marto 2008 kaj de la kunveno okazinta en Bellegarde sur Valserine la 31an de majo kaj la 1an de junio, Daniel Durand laboris kun Thierry Botetemé en Tuluzo pri la projekto de nova retejo. Rezultas el tiu retejo en php (SPIP) http://citoyendumonde.fr kaj la rearanĝo de la html-retejo www.recim.org. Tiu lasta plu estas la oficiala retejo de la Mondcivitana Registrolibro, konceptita kiel referenca biblioteko kun pli ol 500 paĝoj.

Ekzistas aliaj retejoj en franca, kiuj traktas pli-malpli pri la samaj temoj :

  • citmonde.free.fr, konstruita de individua mondcivitano
  • citoyensdumonde.net konstruita de la franca Mondcivitana Registrocentro
  • http://www2.vo.lu/homepages/fce/cel.htm, konstruita de Flash-Contact-Echanges (Luksemburgo) por la loka perejo de Mondcivitana Registrolibro en Luksemburgo.
  • http://109.sangneuf.free.fr/, konstruita de la Domo de la Monda civitaneco en Mulhuzo

El tiuj KVIN retejoj, nur DU indikas referencon al " recim.org ". Komuna ĉarto estus dezirinda inter ĉiuj retkonstruantoj. Oni ankaŭ povos peti de Alain Amicabile www.anagram.com lian taksadon de la retejo recim.org por pluaj plibonigoj.

2. Enretigo de la civitanaj iniciatoj

Alain Bal : Sekve de la kunveno en Lieĝo, unua enretiga provo " kune-agadi@mondcivitanoj " ne donis la esperitan sukceson. Ekde la komenco de la jaro, dua provo disvolviĝas per Facebook. Tio funkcias. (Tiu punkto estis retraktita dum la kunveno de la 28a de julio). Facebook devas esti utiligata por informi ajnan interretulon, ke trans la esprimo " civitano de la mondo " ekzistas strukturoj, organizaĵoj kaj ke onia partopreno estas dezirinda.

3. Pasintaj seminarioj

Akro (Ganao). Tiu seminario okazis la 7an, 8an kaj 9an de novembro. La protokolo malfruiĝas pro traduko de la ĉefa dokumento inter la angla kaj la franca pri la propono de fondado de Afrika Konsilio de Demokratio.

Zagora (Maroko) La seminario okazis fine de februaro kun la reto RAZRED (el 120 lokaj asocioj). La temo " De la loka civitaneco ĝis la monda civitaneco ". 60 homoj partoprenis. Pluraj laborkunvenoj : " loka demokratio ", " solidara ekonomio ", " popola edukado ", " regado de la konfliktoj ". La konkludoj estis :

  • enretiĝu
  • praktiki donacon kaj redonacon
  • RAZRED neoficiale aliĝis al ASKOP. Roger plu rilatas pri tiu afero
  • projekto malfermi civitanan domon en Zagora
  • propono por evoluigi solidarecan turismon.

Raporto ekzistas kaj estos sendita al Daniel Durand

4. Tago de Monda Unueco

La decido estis farita de la Kongreso de la Popoloj la 4an de novembro 2007. en 2008 malmulte da aferoj estis organizitaj. En 2009, la tago estis antaŭenpuŝita per la dissendolistoj kaj per la reto " kune-agadi ". La temo tre bone interesis tiun publikon.

Por estonteco, vidu la " idekeston por fari tiun tagon io festa kaj koreca : www.recim.org/ascop:pr08-eo.htm

Oni aldonas :

  • Fari homan ĉenon, kiu transpasas la landlimojn
  • Krei mondcivitanajn vojojn
  • Konsistigi Babel-turon el bildoj kaj pentraĵoj pri la temo " kune vivi "
  • Fari biciklan rondiron de la situoj pri paco, kie oni transdonus torĉon, ekzemple : Eben-Ezer, Verdun, Lutterbach, Strasburgo. Similaj aferoj povus okazi en Afriko aŭ ie ajn.

Tiu Tago de Monda Unueco, Tago de la Civitanoj de la Mondo, estas el tipo kapabla disvastiĝi, kiel tio okazis pri la muzika festo aŭ la festo de la najbaroj, ktp.

5. Kampanjo Homaj Rajtoj kaj Monda Demokratio

La kampanjo Homaj Rajtoj kaj Monda Demokratio estigis la subskribon de " komuna deklaro " de 30 organizaĵoj kaj de 440 homoj. Daŭrigo : vidu la protokolon de la Brazilja sesio.

La Deklaracio korektas la Ĉarton

Daniel Durand konigas tie ĉi la konvinkon, kiun li konstruis en si kaj per partopreno en tiu kampanjo kaj per la legado de la libro de Guy Marchand " Épopée Gary Davis ". Laŭ li, oni povas distingi du periodojn. La unua venas el la subskribo de la Ĉarto de Unuiĝinta Naciaro. Tiu ĉi estas perfido kontraŭ la atendo de la popoloj. La Homa Fronto de la Civitanoj de la Mondo kaj la tuta teatra periodo kun Gary Davis enskribiĝas en la kontraŭstaro al tiu ĉarto. Tiu periodo finiĝis vespere de la 9a de decembro 1948 en la pariza Vintra Ciklodromo (inter 17.000 kaj 22.000 homoj), kiam Robert Sarrazac, por kvietigi la aferojn, proklamis, ke la pariza popolo ne ricevis la mandaton de la monda popolo renversi UN. La dua periodo komenciĝas la morgaŭon, 10a de decembro, en la palaco Chaillot per la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en kiu la artikoloj 21 kaj 28 precizigas, ke la venonta organizaĵo pri kiu ĉiu homo rajtas, estu fondita sur la volo de la popolo. Tie ĉi estas evidenta korektado de la Ĉarto.

Kampanjo PAUN

Koncerne la kampanjon iniciatitan de mondfederaciista germana grupo por Parlamenta Asembleo ĉe Unuiĝinta Naciaro, la ASKOPa grupo kunveninta en Créteil faris la jenajn atentigojn :

La fondado de PAUN necesigas reformon de la Ĉarto por ke tiu ekzogena " ĉambro " povu esti integrita en la UN-sistemon. Kiun intereson havus la grandaj potenculoj, kiuj regas la tagordon de la Ĝeneralaj Asembleoj, enirigi en la sistemon tiun vermon kapablan rodi iliajn suverenecojn ĝis anstataŭi la Sekurecan Konsilion ?

La fakto sendi parlamentanojn de nacioj aŭ de kontinentaj blokoj (Eŭropo, Afriko ...) kunsidi en tiu Parlamenta Asembleo ĉe Unuiĝinta Naciaro estas devojigo de mandato.

6. Preparado de la balotelektoj 2010

Sin bazante sur la eksperimento akirita dum la balotelektoj de 2007, estas proponita la jena kalendaro pro la balotelektoj de 2010 :

  • 21an de decembro 2009 : Alvoko al kandidatiĝo por la 12a balotelekto al la Kongreso de la Popoloj per la bulteno RECIM-info n° 6
  • 20an de februaro 2010 : fino de la kandidatiĝoj
  • komence de marto : kunveno de la Balotelekta Kontrolkomisiono
  • 20an de marto: Tago de Monda Unueco, Tago de la Mondcivitanoj : Anonco de la aprobitaj kandidatiĝoj aprobitaj de la Balotelekta Kontrolkomisiono
  • aprilo kaj majo: aranĝo kaj eldonado de la balotelektaj dokumentoj.
  • 21an de junio : lanĉo de la balotado
  • 21an de septembro : voĉnombrado
  • 6a ĝis la 11a de novembro : Sesio de la Kongreso de la Popoloj

7. Seminarioj kaj klerigado pri tutmondismo

ASKOP proponas du manierojn de kleriĝo pri tutmondismo, kaj trian kiel projekton :

  • La "Seminariojn de Tutmondismaj Studoj", surlokaj kleriĝoj alireblaj por ĉiuj ;
    • Vagaduguo en decembro 2009
    • Aliaj : Lomeo, Dakaro, Bukavu, Sofio, Dortmund
  • La jarajn sesiojn de Instituto de Tutmondismaj Studoj, kun universitata nivelo
  • Individuan aù pluropan kleriĝon per Interreto : la retejo recim.org malfermis tiucelan rubrikon. Ĝi devas ricevi gravan pliriĉiĝon. Sub kondiĉo ke oni trovu profesorojn, klerigado estos aranĝeblaj per Interreto.

Post interveno de Landing Niassy, kiu diris sian kontentiĝon pro partopreno en tiu elstare konstruema kunveno,
tiu ĉi estas fermita je 16a h

 

Pri la retejo