la Kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Elektitaj delegitoj

Alvoko - Enregistriĝo - Pago - Agado - Informado
Ĉiuj ni estas MONDCIVITANOJ
Tra la tuta mondo, kreskanta nombro da homoj, kaj inter ili eminentuloj, deklaras sin CIVITANOJ DE LA MONDO. Ĉiuj aspiras al la protektado de la minacata vivo kaj sentas la bezonon organizi pacan mondon, kiu respuktu homojn, popolojn kaj naturan ekvilibron.

LA DANĜEROJ KONTRAŬ LA HOMARO

La multaj mondaj malekvilibroj plievidentiĝas depost la fino de fama "ekvilibro de la teroro".

La dislokado de amasdetruaj armiloj : atomaj, biologiaj kaj kemiaj ĉiutage pligravigas la riskon de fatala eraro, de akcidento aŭ de freneza ago.

La mizero de la plimulto, la skandalo de la malsategoj fronte al abundo, kiun ĝuas malplimulto, la poluadoj, la malŝparado de la nerenovigeblaj naturaj riĉofontoj, la rapidega kresko de la homaro, la plioftiĝo de perfortoj, de militoj kaj de fenomenoj pri sociaj ruiniĝoj…

… Jen la nunaj problemoj, kiuj superas la kompetentecon de la ŝtatoj,kaj kiuj vere tutplanede ekzistas.

LA ILUZIO DE LA INTERNACIAJ TRAKTATOJ : U.N.

Kial tiu institucio, kiu naskis grandajn esperojn, montris sin nekapabla solvi la pli multajn, internaciajn problemojn ? Kial interalie ĝi ne povis malhelpi la militojn ?

Tio estas ĉar sur la tribuno de Unuiĝinta Naciaro (U.N.) ĉiu el la registaraj reprezentantoj defendas la interesojn proprajn al sia lando, kaj neniu tiujn de la tuthomaro.

En tiaj kondiĉoj, ĝiaj decidos restas senefikaj, ĉar ĉiu ŝtato permesas al si ne plenumi ilin nome de sia absoluta suvereneco.

LA NECESA PARTA TRANSDONO DE ŜTATA SUVERENECO

La rolo de la registaroj kiel defendistoj de la naciaj interesoj, senrajtigas ilin por solvi la problemojn, kiuj koncernas la sorton de la tuthomaro.

Antaŭ ol estos tro malfrue, partaj transdonoj el naciŝtata suvereneco favore al tutmondaj institucioj devos trudiĝi al ĉiuj landoj.

Jam la necesaĵoj rezultantaj el la komuna ekspluatado de la planeda spaco kondukis al iuj faktaj transdonoj interalie profite al Internacia Unuiĝo por Telekomunikoj kaj al Monda Meteorologia Organizaĵo.

KIAJ TUTMONDAJ INSTITUCIOJ ?

Cele al demokratia federacia organizado de la mondo, necesas institucioj :

anstataŭigontaj per tutmonda leĝo kaj arbitracio la konkurencojn en la internaciaj rilatoj ;

- dototaj per realaj kaj bone difinitaj povoj por ke iliaj decidoj estu plunumitaj ;

kontrolotaj de reprezentantoj de la popoloj. Tiuj reprezentantoj devos esti demokratie balotelektitaj per transnaciaj voĉdonoj senatente pri siaj ŝtatanecoj.

ĈU TIO MALFERMAS VOJON AL TOTALISMO DE SUPERŜTATO ?

Ĉu ne estas risko, ke konsistiĝos centra povo celanta samaspektigi la popolojn kaj premi ilin sub la pezo de sia burokratismo kaj de siaj regularoj ? La Mondcivitanoj ne volas tian ŝtaton : laŭrole la tutmonda federacia povo ne trudos al ĉiuj nacioj komunan politikon sed nur arbitracios la konfliktojn inter la naciaj kaj la tuthomaraj interesoj, por ke ĉiu popolo konservu la liberan elekton pri sia socia tipo, pri sia elvolviĝa maniero kaj pri siaj kulturaj valoroj.

ĈU UTOPIAJ CELOJ ?

Ĉiuj gravaj konkeroj de la homaro trairis la kreivan utopian stadion : tiel estas pri la mastrumo de la aeraj kaj interplanedaj spacoj de la telekomunikadoj, de la aŭtomatigo de la produktado, kaj de la genetiko. Leonard de Vinci, Jules Verne kaj Aldous Hŭley estis utopiistoj, kies plimultaj vidoj realiĝis.

Jam la skizo de la tutmondaj institucioj estas komencita. En la nuna okazo, la realigado ne dependas de teknologiaj progresoj sed de komuna volo de sufiĉe multnombraj loĝantoj de tiu planedo. La lasta ŝanco por la homaro estas, ke ilia realigado okazu antaŭ la detruo de ĝia speco.

Kiuj ne estas tutmondistoj, tiuj estas utopiistoj.
(R-ro Robert Mallet)

KOMUNA CELO TRANS ĈIES POLITIKAJ kaj FILOZOFIAJ OPINIOJ :

Ĉiuj Mondcivitanoj ne same opinias pri politiko aŭ filozofio nek same konceptas pri la plej bona vojo iranta al tutmondaj institucioj. Al ili estas komunaj la respekto de aliulaj opinioj kaj la sento pri solidareco, kiu ligas ilin al la homaro. La registriĝo kiel Mondcivitano estas la fundamenta ago, tra kiu individuo agnoskas, ke nun estas la momento por planedskale organizi la mondon, kaj sin devontigas labori por la estigo de tiuj novaj interpopolaj rilatoj.

PLENUMU VIAJN RESPONDECOJN !

La tutmondisma argumentaro ne lasas vin indiferanta. Vi preferus tutmondismon sed vi pensas : "Kial tio ? Kion je mia nivelo mi povas fari por ŝanĝi la estontecon ?"

Kiam vi demandas vian ĉirkaŭantaron vi trovas en ĝi multajn homojn, kiuj same opinias. Sur la tuta tero oni renkontas tiajn laŭkore tutmondistojn agade paralizitajn pro sia fatismo kaj pro sia sento de nepovo por influi la sorton. Jen la eraro. Registritaj kiel MONDCIVITANOJ, ili eliros el sia izoleco. Ili konsciiĝos pri la forto, kiun ili reprezentas, pri la ebla pezo de siaj voĉoj super siaj elektitoj kaj super la registaroj. Ili povos komuniki kun aliaj mondcivitanoj de ia ajn lando. Ili informiĝos pri ĉiu paŝo farita al la komuna celo, pri ĉiu grava aliĝo, pri ĉiu okazo partopreni en komuna tutmondisma agado. Tial vi plenumu de nun viajn respondecojn al via familio, al viaj samsortuloj kaj al posteularo per peto de via mondcivitana legitimkarto.

 

Pri la ttt-ejo