le kiosque

plan de cette partie du site - autres langues - sommaire

Citoyenneté mondiale - Registre des Citoyens du Monde - ASCOP - Congrès des Peuples
Fonction - l'association - Structures générales - Territoires - Edition
DEBATO PRI TUTMONDISMA STRATEGIO

3an de majo 2003

(12 rue des Fossés St-Jacques, Paris 5ème)

Deveno kaj celoj de la debato

La Studaj Tagoj okazintaj de la 27a ĝis la 29a de septembro en Dabo, celis redefini la mondcivitanecon kaj precizigi la rolon de la Mondcivitana Registrolibro. El tiuj Studaj Tagoj rezultis du orientadoj :

1. Estis konsistigita Subtena Komitato al la Kongreso de la Popoloj por taksi la situacion post la forpaso de Renée Marchand, Sekretariino de la Kongreso de la Popoloj, kaj por proponi vojon por relanĉi la agadojn. Tiu kunveno okazis en Diĵono la 15an kaj 16an de marto 2003. Ĝi decidis inviti la elektitajn kaj anstataŭajn Delegitojn al la Kongreso de la Popoloj kunveni en Parizo fine de oktobro 2003.

2. En Dabo, oni ankaŭ esprimis la deziron plifortigi la tutmondisman strategion, interalie kreante ligojn kun la plej multaj tutmondistaj organizaĵoj, aŭ ilin revigligante kiam ili jam ekzistis. Tio estas la temo de tiu ĉi debato de la 3a de majo 2003, post la kunveno de la Administra Konsilantaro de la Mondcivitana Registrolibro. Same kiel por la antaŭaj renkontoj, rezultos protokolo dissendota al ĉiuj partoprenantoj kaj senkulpiĝintoj.

Kiel enkonduko al tiu debato oni planis informon pri la situacio de la tutmondismo en Hindio far la D-ro Rebello, Korespondanto de la Mondcivitana Registrolibro en Bombajo (Mumbay), sed ĉi lasta lastmomente ne povis vojaĝi pro sanaj kialoj.

La partoprenantoj

Krom la membroj de la Administra Konsilantaro de Mondcivitana Registrolibro, estis invititaj kelkaj reprezentantoj de organizaĵoj kun tutmondismaj celoj, same kiel unuopaj Mondcivitanoj.

(ne kompletaj listoj)

Eliane ANTOINE, Luce ANTOINE, Didier AUBERT, Jean-Louis BUREAU, Geneviève CHARPENTIER, Daniel DURAND, Horst ECKEY, Claude GASTAL, Basile GINGER, Garcia GUMERSINDO, Bernard HENRY, Sigina JANKOWSKI THAMI, André LAFAYE, Jean-Claude LANGLOIS, Jean LEBLANC, Jean-Claude LOEWINSKI, Hermine LOGBE-OLORG, Joël LUGUERN, Didier MARCHAND, René MARLIN, Alphonse MAVINGA, MBENGUE, Liliane METZ-KRENCKER, Alexis NJAPO, Vincent PEIGNEZ, Jean PREDINE, Jean-Michel RICHARD, Claudius SCHAUFFLER, Dorothea SHEASBY, Danièle et René SOUFFLARD, Harold SUDERMAN, Thierry TOULON, Gabrielle TREANTON, Monique VILLARD, Christa WERNER, Zohreh ZAHRAEE, Jean-Marc ZAN.

Ĉeestantaj reprezentantoj de organizaĵoj :

Jerry BOURGEOIS (Tutmondista Konstanta Komitato, "CILAME" kaj Mondfederaciistoj

René BURGET (Franca Pacista Unuiĝo)

Troy DAVIS (Fondaĵo de mondcivitanoj)

Michaël EHINGER (Mondcivitana Asocio germanlingva Svisio)

Bernard MUET (Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato)

Henri CAINAUD et Peter Davidse (Kongreso de la Popoloj)

Senkulpiĝintaj reprezentantoj de organizaĵoj :

Marie Martin-Pécheŭ (Movado Citerrien, Nice FR),

Claude Gacond (Svisa Esperanto Asocio),

Michel Berset (Asocio ADIVA, Malio, Burkinio, Togolando),

Roger Winterhalter, Ursula Grattapaglia, Andrée Gaymard-Rollet kaj Josiane Troumps (Kongreso de la Popoloj ).

Moderiganto : Daniel Durand

Protokolanto : Bernard J. Henry

Interpretado en angla kaj germana : Liliane Metz helpata de Troy Davis kaj Bernard Henry.

1. Kio estas Mondcivitaneco ?

  • Laŭ la vortaro Petit Robert, estas mondcivitano ĉiu homo, kiu metas la intereson de la monda komunumo super la nacian intereson. Tiu difino de la franca vortaro respondas relative bone al la konvinkoj de la registritaj mondcivitanoj. Tamen la germanaj vortaroj difinas la vorton weltburger, "mondcivitano ", kiel "Homo, kiu pli ŝatas homaron ol sian nacion".
  • La Mondcivitaneco estas nek neakordigebla kun landa ŝtataneco nek anstataŭiga de ĉi lasta. On ekzemple citas okcitanan kantiston, kiu estas samtempe aŭtonomista kaj Mondcivitano, kio pruvas, ke "ĉiu konstruas sian propran mondcivitanecon"" ; aŭ ankoraŭ la Fazenda-Escola "Bona Espero", kreita de Ursula kaj Giuseppe GRATTAPAGLIA , en Brazilo, kie la junuloj ricevas edukadon al "monda kaj landa civitaneco".
  • La mondfederaciistoj opinias, ke la naciisma drivado estas evitebla per la starigo de mondfederaciismo, ĉar tiu ĉi funkcias kiel piramido en kiu la diversaj ŝtataj niveloj supermetiĝas.
  • La Mondcivitaneco ne estas sama nun kiel antaŭ dudek aŭ tridek jaroj. La ekonomia tutmondiĝo multe preterpasis la politikan tutmondiĝon, kio signifas, ke de nun la landlimoj, tradiciaj malamikoj de la tutmondistoj, paradokse ekprotektas la mondcivitanecon, stultiga paradokso, kiun oni devas venki kiel eble plej frue. Oni citas la ekzemplon de la rezistado de Zambio kontraŭ la importado de OGM, de brazilaj indiĝenoj minacataj pro la detruo de la arbaroj en kiuj ili vivas, kaj de Tria Mondo, kiu sen landaj limoj, estus ankoraŭ pli ol nun la ludilo de la transnaciaj societoj.
  • La nocio pri "kosmopolitismo" ofte elvokita estas malbona, ĉar ĝi implicas nedezirindan elradikiĝon (elkulturiĝon), ĉar la mondcivitaneco aldoniĝas kaj ne anstataŭas la lokan kaj landan civitanecon.
  • Pri la diversaj juraj niveloj : Emmanuel KANT, dum la dek-oka jarcento, skribis en "Ĉiama Paco" ke plej gravis ne fari la ĝuste nomitan pacon, sed krei sistemon de mondaj leĝoj, kiuj ebligus atingi ĝin. Laŭ KANT tri juraj niveloj regas la socion : la jus civitatis, esprimo, kiun oni povus simpligi kiel "landa juro" la jus gentium, internacia juro, inkluzive de la minoritataj rajtoj, kaj la jus cosmopoliticum, "juro de la Mondcivitanoj ".

2. Historio

La grandfaro estis ebla.

Oni elvokas la kunvenon en Vintra Ciklodromo (Parizo), kiam dudek mil homoj kunvenis, en 1948, aŭskulti DAVIS legi la leteron de D-ro Herbert EVATT, Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝinta Naciaro, kies vortoj estis pravigontaj la kreadon de Mondcivitana Registrolibro. Malkontenta pro aŭskultado, ke D-ro EVAT skribis : "UN ne ekzistas por fari pacon, sed por garantii ĝin kiam la ŝtatoj estos organizintaj ĝin", la homamaso ekkriis: "Al UN ! al UN !", postulante, ke Garry DAVIS kaj Robert SARRAZAC ekgvidu la ĉeestantojn por sturmpreni la Palacon Chaillot, tiama sidejo de UN.

El iu vidpunkto oni povas bedaŭri, ke tio ne fariĝis. "Se ili tion estus farinta, nun ni havus Mondan Parlamenton !" Sed Robert SARRAZAC ne konsentis. "Ni, Pariza popolo, ne rajtas fari tion sen la permeso de la mondaj popoloj, el kiuj kelkaj estas malproksime de tie ĉi kaj povus nur riproĉi nin tiel agadi sen konsideri ilian opinion."

3. Monda Demokratio

Altrudi demokration

La Sekureca Konsilio de UN povas, laŭ la ĉapitro VII de la ĉarto, ordoni armitan operacion kontraŭ lando, sed nenion faras, kiam demokratio ne ekzistas en iu nacio. Ĉu oni povus interpelacii la Sekurecan Konsilion postulante ĝin altrudi demokration ?

Oni rememorigas, ke la paro MARCHAND opiniis, ke la rilatoj inter nedemokratiaj ŝtatoj tamen povus esti demokrataj, ekvidante en tio, ke Dua Ĉambro povas esti unua stadio al demokratigo de UN. Oni povas aprobi, sed nur la forto de la popoloj ebligos premdevigi UN.

Necesas do multigi la enregistrojn, kio ebligos pli facile premi al la registaroj. Taktike oni povus klare anonci mondan balotelekton en 2005, kaj tiamaniere instigi al la enregistriĝo de Mondcivitanoj, kiuj povos partopreni en ĝi. La tutmondistaj agadantoj pri tio ofte konstatis, ke en la alproksimiĝo de balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj (KDP) la enregistriĝoj estas pli multaj

Tamen unu voĉo laŭtiĝas kontraŭ tiu taktika anonco, ĉar ĝi ne estus honesta. Por atingi niajn celojn, por atingi la ultiman celon, kiu estas la kreado de Monda Parlamento kaj de monda demokratio, ni devas imagi precizajn agadplanojn.

Oni povas nenion decidi ĝis kiam la KDP kunvenos. Sed se la KDP malaperos fine de la sesio de oktobro, la Mondcivitana Registrolibro plu ekzistos kaj trovos aliajn agadrimedojn. Vidu en la estonta ĉapitro.

Okulume al la iraka krizo, oni plene konsentas, ke monda parlamento, sendependa de UN, povos sidumi ĉie krom en Usono.

4. Kooperado inter tutmondistaj asocioj

unueco tra diverseco

La tutmondistaj organizaĵoj estas multaj, sed ne sufiĉe laboras kune. Ni povas demandi nin, kiu konsentos sekvi nin se ni ne iras en la sama direkto. Ni devas labori por retroviĝi nin kune en la sama direkto, sub la kunordigado de "mediatoro" taskita per la ligado inter ĉiuj tutmondistaj movadoj. Sekvas, pri tio, du informoj la unua pri CDWG, la dua pri CPM.

4.1. CDWG

Committee for a Democratic World Government – Komitato por Demokratia Monda Regado

(ĉi poste, CDWG), fondita en 1988. Ĝi arigas dek kvin organizaĵojn, plejparte lokitajn en norda Ameriko, kaj ankaŭ Mondcivitanan Registrolibron " CDWG tute ne arigas ĉion, kio ekzistas, sed ĝi ekzistas".

Jam dum la kunveno en Dabo en septembro 2002 estis decidite proponi al aliaj tutmondistaj organizaĵoj nian kunlaboradon je diversaj niveloj. Aŭ kun la organizaĵoj partoprenantaj kun ni en CDWG, preskaŭ ĉiuj anglalingvaj aŭ kun aliaj organizaĵoj en la mondo.

Tiu projekto estis rediskutita dum la Administra kunveno kiu okazis en Parizo la 3an de majo 2003 kaj oni decidis :

1. Konsulti la TTT-ejojn de tiuj organizaĵoj por pli bone koni ilin kaj ekvidi, ĉu eventuala kunlaborado estus ebla kaj profitodona ;

2. Kontakti tiujn organizaĵojn por proponi al ili renkontojn kaj la komunan serĉadon de kunlaboran kaj internŝanĝan manierojn kaj la difinon de strategio.

Listo de la organizaĵoj partoprenantaj en CDWG

Membroj de la koalicio :
The American Movement for World Government
The Association to Unite the Democracies
Center for War / Peace Studies
Citizens for a United Earth
Global Citizens' Association
Home Rule Globally
One World Trust
Peace Research Institute - Dundas
Registry of World Citizens
Registry of World Citizens ~in Canada
The Universal Alliance
Weltbuergervereinigung e. V.
World Constitution and Parliament Association / GREN
World Federalist Association
WFA of Northern California
The World Federalist Movement
World Peace News
AMIKOJ de la koalicio :
Esperanto League for North America, Inc.

La diverseco de tiuj asocioj nur fordividas niajn penojn por atingi celojn, kiuj estas proksimume samaj.

Unuiĝo estigas forton. Ni provu ariĝi por esti pli multaj kaj ekhavi kun pli da rimedoj...

Ĝenerale la celoj de tiuj asocioj similas kun tiuj de CDWG, kiuj estas :

  • Forigi la amasdetruajn armilojn
  • Protekti la teron kaj ties medion
  • Antaŭeviti kaj ĉesigi la internaciajn militajn atakojn – protekti la civilulojn kaj ĉesigi perforton.
  • Helpi por forigi analfabetecon, mizeron kaj malsaton ĉie en la mondo.

Por tio necesas :

  • individua kaj universala responseco de ĉiu
  • sendependa konstitucio por supernacia, demokrata, federacia monda regado en unueco tra diverseco

4.2. Comité Permanent Mondialiste

Paralele al CDWG, ekzistas en Francio Tutmondista Konstanta Komitato Comité Permanent Mondialiste (CPM), kiu longe estis prezidata de la bedaŭrata Rektoro Robert Mallet. Jerry Bourgeois estas ĝia sekretario. Demando metiĝas pri la estonteco de CPM : ĉu ĝi restu francia ? ĉu ĝi plilarĝiĝu al tuta franclingvio ? ĉu al tuta Eŭropo ?

Jen la listo de la organizaĵoj, kiuj estas aŭ estis membroj :

  • Alliance Internationale des Femmes
  • Associations pour le Développement du Droit Mondial
  • Association Monde-Opinion
  • Association pour les Nations unies
  • Centre Français des Citoyens du Monde
  • CILAME
  • Congrès des Peuples
  • Corps Mondial de Secours
  • École, Instrument de Paix
  • Enfants sans frontières
  • Fédéralistes Mondiaŭ
  • Fédération Mondiale des Villes jumelées
  • Institut de la Culture et des Sciences du Développement Humain
  • Halte d'Emmaüs
  • Ligne Internationale des Femmes pour la Paix et la Liberté
  • Médecins du Monde
  • Mouvement Fédéraliste Européen
  • Mouvement Fédéraliste Mondial
  • Mouvement Universel de la Responsabilité Scientifique
  • Presse Fédéraliste
  • Rassemblement pour une Europe Fédérale
  • Registre des Citoyens du Monde
  • Service Civil International

5. Asocioj proksimaj al la tutmondismo

Socialaj forumoj

Mondcivitana Registrolibro estis invitita partopreni en la Monda Forumo de Porto Alegre (Brazilo) en 2002. Niaj homaj kaj materialaj rimedoj ne ebligis tion.

De la 10a ĝis la 19a de novembro 2003 okazos en Saint-Denis kaj Parizo Eŭropa Sociala Forumo. La Franca Registrocentro jam rezervis standon.

Tutaj popoloj

Tutaj popoloj estus pretaj fariĝi mondcivitanoj se oni proksimiĝus al ili tiucele. Ni devas kunmeti niajn fortojn al tiuj de la NRO konataj de ni kaj kun kiuj ni povus kunlabori. Ekzistas fakaj organizaĵoj kies agado rilatas kun niaj intereskampoj : Internacia Amnestio pri la homaj rajtoj, Greenpeace (Verdpaco) pri paco kaj medio, ATTAC pri la rezistado kontraŭ la ekonomia tutmondiĝo kaj ankoraŭ multaj aliaj. Kun tiuj organizaĵoj la Mondfederaciistoj povas sin devontigi al preciza celo, kaj ankaŭ ni povus fari tion. Ĉiuj tutmondistoj ne estas membroj de Mondfederacia Movado, de la Fondaĵo de Mondcivitanoj, aŭ de iu ajn alia organizaĵo. Ili estas laŭ ni "dormantaj membroj", el kiuj kelkaj jam estas aktivaj laŭ propra maniero, kaj kiuj povus esti vekitaj se ni estus lertaj. Kelkaj grandaj tutmondistaj figuroj apartenas al organizaĵoj aliaj ol Mondcivitana Registrolibro, kaj temas pri homoj kun granda diverseco : Philip ISELY en World Constitution and Parliament Association, Douglas MATTERN en Association of World Citizens, kaj Garry DAVIS en World Service Authority. Konklude, ni devas konscii, ke niaj fortoj estas limigitaj kiel nur Mondcivitana Registrolibro. Kaj tial ni devas scii, kion fari kaj ĉefe kun kiu.

Civila Socio kaj UN

Ĉu oni povas demokratigi UN enkondukante en ĝin la civilan socion, kio estis entreprenita dum la Miljara Konferenco, fine de kiu rekomendoj estis transdonitaj por tiu celo al ĉiuj UN-ŝtatestroj ? Tio povas ŝajni iluzia : Reformi UN ŝajnas al kelkaj ne utile pro tio, ke la organizaĵo estas tiel malbonfarta, kiel estis la Ligo de la Nacioj antaŭ la dua mondmilito. Tio pravigus "popolan" procezon. Sed la risko estas, ke la tutmondistaj NRO fariĝus je la okuloj de la monda popolo nenio alia ol nova elito provante sin trudi al ĝi.

6. Lingvoj kaj tutmondismo.

La lingvaj aferoj estis plurfoje priparolataj.

Lingvo, aŭ sukcesinta dialekto, estas konsistiga parto de la individua personeco.

Oni bedaŭras la troan francismon de niaj laboroj, sed ankaŭ ke nur la franca kaj la angla, okcidentaj lingvoj por antaŭenpuŝi okcidentajn konceptojn, interesas la homojn, kiuj sin deklaras tutmondistaj. Ĉesu tiu maljusteco.

Tamen Mondcivitana Registrolibro certe estas unu el la plej plurlingvaj tutmondistaj organizaĵoj, ekzemple pro la interreta TTT-ejo kun ĝiaj dek ses lingvoj, el kiuj en unua loko la internacia lingvo Esperanto.

7. Universala Deklaracio pri Homaj Responsoj.

P-ro Harold SUDERMAN transiris Atlantikon por paroli al ni pri la Universala Deklaracio de la Homaj Devoj (aŭ responsoj). Laŭ li la Universala Deklaracio de la Homaj Responsoj, kiu ne estas ankoraŭ multe konata, tamen indas pri rekono egala al tiu de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Li ĝin malkovris antaŭ kvin jaroj, en 1998, kaj li tuj aliĝis al InterAction Council, NRO kiu kreis kaj diskonigas ĝin. "Mi tuj komprenis, li diras, ke la homaj rajtoj implicas ankaŭ homajn responsojn." Nu se oni ofte parolas en la gazetoj pri la venkoj de la homaj rajtoj, neniam oni diras vorton pri eventualaj venkoj de homaj responsoj.

Jen interalie kial la Kanadaj Mondfederaciistoj entreprenis diskonigi kaj antaŭenpuŝi la Universalan Deklaracion de la Homaj Responsoj. Ili montriĝis multe interesataj kaj multaj petis pliajn informojn, same kiel aliaj homoj ekster la organizaĵo. Dum du jaroj Harold SUDEMAN per navigado tra Interreto ekvidis, ke la Universala Deklaracio de Homaj Responsoj jam estis multe rekopiita kaj komentita, kaj ke la informado ampleksis ankaŭ la organizaĵon InterAction Council.

Harold SUDERMAN presis la kompletan version de la Universala Deklaracio de la Homaj Responsoj tia, kia ĝi estis prezentita al UN la 1an de septembro 1997. Tiam la espero estis, ke la Ĝenerala Asembleo opiniu utile adopti ĝin kaj tion fari antaŭ 1998, kio estus trafa omaĝo je la kvindekjariĝo de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. La Universala Deklaracio de la Homaj Responsoj fakte ekzistas en dek-kvin aliaj lingvoj, (sed ne en Esperanto !)

La ekonomia tutmondiĝo necesigas, ke tutmondaj solvoj estu trovitaj al la problemoj, kiujn ĝi naskas, solvoj, kiuj devas konveni al ĉiuj kulturoj kaj al ĉiuj socioj. La Universala Deklaracio de la Homaj Responsoj provas starigi ekvilibron inter rajtoj kaj responsoj, interalie ebligi pasi "de la libereco de indiferenteco al la libereco de memdevontiĝo". Prie la enkonduko klare starigas la ekvilibran bezonon inter liberecoj kaj responsoj, emfazante la bezonon de monda etiko, kaj ankaŭ la oportunojn de memkonstruiĝo, kiujn, laŭ li, la nova ekvilibro malfermus al ĉiuj.

Tamen la debatantaro ne ŝajnas unuanima pro aprobi, ke oni tiel kodigu la homajn responsojn aŭ devojn. "La responsoj altrudiĝas, sed la rajtoj eltiriĝas." Ĉu kodigo ne riskas doni al la premantoj argumentojn kontraŭ la rajtoj ?

8. Diversaĵoj

Proponoj :

  • La eldono de mondcivitanaj kartoj en araba lingvo.. kaj en farsi (irana lingvo) ;
  • Post tempo, okazigi la Ĝeneralan Asembleon de Mondcivitana Registrolibro en aliaj mondaj lokoj ol Parizo, kie troviĝas la Registreja sidejo.
  • La forigo de la fako "ŝtataneco" de la enregistriĝiloj, ĉar ofte okazas ke la afero pri ŝtataneco estas tre dolora je persona nivelo. Tio estas jam farita depost oktobro 2000 sur ĉiuj enregistriĝaj formuloj disdonitaj de Mondcivitana Registrolibro.
  • La modifo de la mondcivitana pakto, kiu datumas de 1949, en la frazo temanta pri la dubloka alfrontiĝo, dum ni nun estas enirintaj multpolusan (multblokan ?) mondon.

Informado :

  • Peace Research Institute en Dundas, en la provinco Ontario (Kanado) fondita de Hanna Newcombe, partoprenos de la 8a ĝis la 10a de venanta septembro en konferenco organizita de la UN-Departemento pri Informado de la Publiko, en Novjorko.

Strategioj :

  • La ekspluatado de la debato okazigos diversajn strategiojn, ĉefe pri la kunlaborado inter tutmondistaj organizaĵoj.
  • La debata sintezo estos dissendita al ĉiuj elektitaj kaj anstataŭaj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj.

Esperanto

Français

English

Español

Via enregistriĝo

Au sujet du site