- -

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Historio - La elektitaj Delegitoj - Kunvenoj - Deklaroj - Agadoj
Douglas MATTERN
Forpasinta

Prezentado - Programo

Nask. en 1933, forpasis la 20an de julio 2011
Mondcivitana legitimkarto n-ro :19853

Biografio

 

Deklaro de intencoj

Douglas Mattern forpasis la 20an de julio 2011, 78j. Post kvarjara militservo en " US Navy " Douglas Mattern studis en San Jose City College, San Jose State University, kaj en la Universitato de Stanford, kie li eklernis sian profesion kiel inĝeniero pri scienco de materioj. Fariĝinte eksperta pri numerizado kaj elektrona mikroskopio, li estis dungita en 1980 de Data General Corporation kaj poste de Apple Computer por koncepti, konstrui kaj plene regi Labs Failure Analysis, kiu estis konsiderita de la inĝenieroj kiel la plej bona en Silicon Valley. Li emeritiĝis en 2000. Douglas Mattern estis konata pro dekoj da leteroj publikigitaj en Times de Palo Alto, San Francisco Chronicle, San Jose Mercury News, kaj New York Times. Krome li publikigis 200 artikolojn en revuoj pri pacaj aferoj. En 1975 li kunfondis Association of World Citizens, kiun li prezidis. AWC organizis gravajn packunvenojn en Sanfrancisko, Parizo, Los-Anĝeleso, Novjorko kaj Tajpeo. Fariĝinta internacia pac-organizaĵo AWC ricevis la statuson de NRO ĉe Unuiĝinta Naciaro. En la 80-aj jaroj S-ro Mattern estis invitita kiel proparolanto de la usona delegacio dum la vojaĝoj de civitana diplomation en Sovetio. S-ro Mattern ricevis plurajn rekompencojn, inter kiuj la Pac-premio Algert Einstein el la Internacia Asocio de la Edukantoj por la Monda Paco, kaj Lifetime Achievement Award por la monda paco el la Federacio por la Monda Paco kaj Amo.

 

Pri la retejo