Saluto
al la renkonto en Braziljo
Estimataj mondcivitanoj, Antaŭ kelkaj tagoj, la
19an-20an de aprilo 2009, la ministroj pri agrikulturo de
G-8 havis pintan renkonton en Italio, al kiu estis
invititaj ankau pluraj neregistaraj organizoj, kaj
kompreneble ankaŭ la reprezentantoj de internaciaj
organizoj, kiel FAO kaj Afrika Unio. Temis pri la unua
renkonto de la agrikultur-ministroj de G-8, paralela al
renkontoj de alifakaj ministroj, kiuj iom post iom
instituciiĝas.
La unua rimarko pri tiu renkonto estas ĝuste tio:
la koncepto de "monda registaro" pli kaj pli distanciĝas
de Unuiĝintaj Nacioj, kaj evoluas al sinsekvo de
samcentraj cirkloj. Unue kunvenas G-8, due kunvenas G-20,
kaj tiel plu. En mondo kie ekzistas praktike nur unu
superpotenco (en krizo), la diskutoj pri la tergloba
destino pli kaj pli eskapas la arenon de Unuiĝintaj
Nacioj (en kies kupolo konstante situas nur la ĉefaj
gajnintoj de la dua mondmilito, ni ne forgesu). Tiuj
diskutoj ŝoviĝas pli kaj pli al pintaj
renkontoj ekster UN, ofte terure multekostaj (la kunveno
en Italio kostis 260 milionojn da euroj), kie kunvenas
nek la plej aĝaj nek la plej saĝaj, sed la plej
grandaj aŭ/kaj la plej riĉaj. Unufraze: la
mondregado evoluas al oligarkia modelo sendependa de UN
kaj neglekta pri UN-reformo, UN-progreso. Neglekta ne nur
pri la mondialismo en ĉiu sia signifo, sed ankaŭ
pri la globalismo en sia novliberisma signifo: ĉar,
en mondo kie daŭre gravas la naciŝtatoj, de
politika oligarkio al ekonomia oligopolo la paŝo ne
estas longa.
La dua rimarko pri tiu renkonto koncernas la gravecon
de la nutra krizo en la mondo. La rekonto fakte okazis,
dum la mondo kaj specife Afriko daŭre spertas la
prezaltiĝon de la bazaj nutraĵoj. Celo de la
itala forumo devus esti la disvolvo de komuna strategio
por fronti la diablan spiralon de la prezoj, kun ĝia
drasta efiko al la mondaj nutromankoj. Tiu strategio
situigus agrikulturon en la fokuson de la
ekonomi-politikoj, por batali kontraŭ malsato kaj
malriĉo.
Afriko plej suferas pro ĉiu krizo, inkluzive de
la nutra. Tio okazas kaj spite al naturaj ŝancoj
(fekunda grundo, bona klimato, vasta biodiverseco) kaj ne
nur pro malfavora konjunkturo. Simple venis la tempo, ke
la investoj en Afriko konsideru definitive ĉi tiun
prioritaton: la relanĉo de agrikulturo. Relanĉo
kiu inkluzivas la eliminon de la merkataj mistordoj kaj
la fortigon de la respekto al la medio. Ĉi tiu relanĉo
estis jam elpensita kadre de la Abuja Deklaracio
(decembro 2006), por Afrika Verda Revolucio.
Kompreneble ankaŭ aliaj kontinentoj en la sudo
suferas pro la nutra krizo, kvankam ne tiel akre kiel
Afriko. Kaj ĝenerale en la sudo, dum la venontaj
jaroj, probable la edukado al paco, la kulturo de paco,
pasos tra batalo kontraŭ la nutra deficito aŭ,
tute simple, kontraŭ malsato.
En tiu kunteksto la Esperanta Civito, kiel unusola
vere federisma kaj vere transnacia institucia realaĵo
reprezentanta la esperantan popolon, esperas doni sian
kontribuon, precipe en Afriko. Tre volonte ni ankaŭ
legos la konkludojn de via debato, esperante trovi ion
utilan por nia engaĝo.
Bonvolu akcepti, estimataj mondcivitanoj, niajn plej
korajn bondezirojn por via renkonto.
Giorgio Silfer,
Konsulo de la Esperanta Civito
2009 05 09