|
||||||||
Vidu ankaŭ en "Tekstoj kaj aŭtoroj" |
||||||||
|
||||||||
Interkonsento inter Eŭropa Unio kaj Turkio La interkonsento subskribita vendrede la 18an de marto inter Eŭropa Union kaj Turkio atentigis multajn civitanojn de la mondo. Kelkaj vidas en ĝi retroenpaŝon de 20 jaroj de Eŭropo rilate al siaj propraj valoroj. Aliaj, ankoraŭ pli pesismistaj, sin demandas, kio eblas fari kaj individue, ĉar ĉiu Civitano de la Mondo estas libera agado kiel li deziras, kiel kolektive. Jen kelkaj konstatoj kaj indikoj, kiujn mi donas al vi, en plena libero, por malfermi la debaton kaj eble por iniciati agadon. Senbaza interkonsento S-ro Marc Piedrini, eksa ambasadoro de Eŭropa Unio en Turkio, klarigis kial tiu interkonsento estas jure ne fundamentita, malfermas neklaran plenumkampon, kaj havas celojn malmulte realismaj. La analizo de la enteno de tiu interkonsento postulas kompetentecojn ne haveblajn en nia medio. Tamen, antaŭ ol la kondiĉoj de akompanado de la migrantoj instaliĝu en Turkio kaj norde de Sirio, Eŭropa Unio estos komencinta sisteme repuŝi ĉiujn riguĝintoj al neekzistantaj struckturoj, laŭskribe sub la kontrolo de la Halta Komisaro al la Rifuĝintoj de UN (HCR). La interkonsento estus forgesinta la kazojn de la Afganoj, de la Pakistananoj, de la Eritreanoj tre multaj por uzi tiun turkan migradejon. Ĉu la polica subpremo ĉe la landlimoj scios distingi la diferencojn inter ĉiuj homoj, kiuj serĉas vivlokon, kiuj serĉas esperon, sed kies rajtoj ne estus samaj pro ŝtataneco aŭ socia deveno ? Kiu estas la sinteno de la Civitanoj de la Mondo ? Redundo utilas : ĉiu Civitano de la Mondo, ĉu enregistrita ĉu ne, ĉu kun legitimkarto ĉu sen, rajtas agadi kiel li deziras. Laŭ strukturoj :
Tiuj indikoj povas inspiri novigan agadon, kiel eble plej trafan, kaj por tio mi invitas ĉiun Civitanon de la Mondo reagi por difini ĝin kaj ĝin aranĝi. Daniel Durand
Novjaraj bondeziroj de Daniel por 2016 Bondeziroj interŝanĝiĝas en niaj retoj kaj mi plene aliĝas al tiu fluo de homa korvarmo en tiu 2016-a jaro komenciĝanta. Ni tiom ŝatus, ke tiu jaro estu al ni dolĉa kaj malpeza kaj ke ni retroviĝu kune post unu jaro en mondo pli frateca, pli atentema al ĉiuj, kiujn la mizero trafas ĉu pro malsato, malsano, nesekureco, ĉu pro malamo. Ve, la korvarmeco de tiuj interŝanĝoj eĉ plej kuraĝigaj estas nur paŭzo, eklumo. De pli ol 200 jaroj da industria kaj tekonologia revolucio la sorto de la homaro estas oferdonita al la ekonomiaj interesoj de la potenculoj ; de pli ol 100 jaroj de moderneco, milito estas konstanta ; de 70 jaroj oni tenas la mondan loĝantaron en iluzio de pli bona mondo, paca kaj civilizita, dum neniu ŝtato aŭ ŝtata emanaĵo nek intencas nek kapablas krei ĝin. Kvazaŭ por trankviligi aŭ endormigi nin, oni faras al ni promesojn ; sed tiuj promesoj ne estas longe plenumitaj kaj neniom pezas fronte al la krueleco de la ekonomiaj interesoj. Nu ni scias tion : la monda popolo havas en si mem la solvon de siaj pluvivo kaj estonteco. La monda popolo estas vi, mi, ĉiu el ni aganta izole aŭ grupe. 2016 povos kontribui en la ŝanĝo. Jam ni estas dekmiloj, kiuj aktiviĝas en civitaneco, en solidareco, en mutualaj auskultado kaj komprenemo. Ni estas centoj da asocioj, da civitanoj organizaĵoj el ĉiuj landoj, kapablaj kunlabori en senlandlima partnereco por konstrui la mondon, kiun ni deziras por ni kaj por la venontaj generacioj. Ni civitanoj unuiĝintaj fronte al egoismo kaj disiĝo havas la devojn esprimi niajn angorojn, niajn supirojn, niajn projektojn, diri kio estas bona por homo, igi komunaj iom da niaj fortoj kaj niajn eksperimentojn. Jam ni estas tiu nova transnacia forto sur kiu la mondo povas sin apogi. En 2016 ni havos la okazon pruvi tion. Tiuj estas miaj bondeziroj. Daniel Durand Omaĝe al Garry Davis Kiel civitano de la mondo, kaj zorgante, ke la okazaĵoj de 1948, kiuj antaŭenpuŝis la politikan volon de la civitanoj de la mondo al monda unueco restu referenco, mi estas favora por tio estu perfekte identitigita de la historiistoj kaj konkretigita al la granda publiko per simbolo ĉiutage alirebla kaj ĉeesta. Tiu simbolo povas esti la nomo de strato, de placo, de ponto, aŭ alia. Nun nia pariza teamo estas dense okupita per la kreado de la okazaĵo de la 14a de januaro, kiu rememorigos, ke Albert Camus estis ne nur fama verkisto, sed ankaŭ ke li estis firme engaĝita por definitiva elekto inter infero kaj racio, per la ekzisto de "asembleo de la popoloj", starigita de la mondaj homamasoj ... "ĉar nenio malplia povas utili al ni." Kiam nia teamo estos fininta tiun laboron ĝi estos disponebla por iniciati la memorlaboron pri la personeco de Garry Davis. Necesos konsisgiti dosieron kaj kampanji ĝis venko. Pluraj datoj prezentiĝos al ni :
Sed plue kaj ĉefe ! Garry Davis estas tiu, kiu forlasis sian ŝtatanecon por sin meti sub la protekton de Unuiĝinta Naciaro. Tiu faro estas ligita al neniu popolo, al neniu ŝtato, al neniu teritorio. Ĝi estas simbola. Ĝi estas ekstertempa. Ĝi estas universala. Tial ĉiuj civitanoj de la mondo tra la tuta planedo povas ekstari pro tio kaj iniciati por ke tie, kie ili vivas, estu tia enradikigo al universaleco per uzo de la nomo de Garry Davis aŭ ankoraŭ pli bone ! de la ideoj, kies profeto li montriĝis Daniel Durand
Milito en Kivuto : ĉu flankenlasita konflikto ? 3an/08/2012 : Ni estas viktimoj de agresado de okcidentaj plurnaciaj societoj, kiuj utiligas la najbarajn Ruandon kaj Ugandon por nin mortigi, perforti, rabi kaj fine " balkanizi " nian kontinenteron. La Kongianoj diras NE al tiu malprava perforto. Ni lanĉas al vi alarmkrion por ke vi helpu al ni : pli ol necesa estas via pledado ĉe ĉiuj niveloj por malebligi la makiavelan planon de tiuj nesatigeblaj rabistoj, Tiuj agresantoj povus multe gajni en Kongio se ili kontribuus en la kulturo de daŭra paco. Perforto ĉiam estigas perforton. Neniam batalo solvas problemojn. Si ili ne volas kulturi pacon, iam ili vidos perforton gajni ilin en iliaj propraj landoj. Mi opinias saĝe kaj humane, lasi Afrikon pace vivi. Paco en Afriko estigas pacon en Eŭropo, en Ameriko, ktp. Mi firme kredas en la frateco de la homa speco. La planedo apartenas al ĉiuj. Ne estas bezono ĝojiĝi pro la malfeliĉo de aliuloj. Ni havas la devon alspiri al mondo de paco, de justeco, de egaleco. La samaj homoj, kiuj ne lasas nin en paco, kontentiĝas pro nia detruiĝo. Kun sentoj de profunda malĝojo KIMBITI NDABASHWA
Pac-koncepto de UNU MONDO Deklaro de Wiesbaden (26-a de marto 2011) Vide al aktualaj kaj same al preskaŭ forgesitaj militaj konfliktoj en landoj kiel Libio, Barejno, Ebura Bordo, Sudano, Kongo, Somalio aŭ Okcidenta Saharo, ni emfazas: Pacemo sen agado ne ĉiam sufiĉas por forigi maljustecon kaj perforton. Por estigi daŭran pacon, ni bezonas agipovan Mondan Komunumon aŭ Mondan Union. Ni bezonas aktivan pacismon, kiu postulas kaj subtenas senperforton, kaj kiu konvinkas ĉiujn civitanojn de la mondo, ke homoj rajtas uzi perforton nur en tiaj kazoj, en kiuj Monda Unio permesas tion. Tiucele necesas enkonduki aŭ fortigi demokratiajn strukturojn sur monda - kaj fine sur tutmonda - nivelo. Surbaze de Monda Konstitucio, kiu garantias demokration kaj homajn rajtojn, estu kreataj Monda Parlamento, Monda Kortumo kaj Monda Plenuma Povo. Laŭ la principo de subsidueco, naciaj ŝtatoj, landoj kaj regionoj havu limigitajn rajtojn por mem reguligi la uzon de perforto; tamen la lasta decidorajto ĉiam restu sur monda nivelo. Ekzistas multaj eblaj paŝoj direkte al Monda Unio: la establo de Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, la pluevoluigo de la Interparlamenta Unio al Monda Parlamento, eventuale ankaŭ la vastigo de Eŭropa Unio al Monda Komunumo. La Monda Unio estu tiel agipova, ke unuopaj ŝtatoj, etnaj aŭ religiaj grupoj per si mem klopodu eviti konfliktojn kun ĝi. Gravas malpliigi la timon pri Monda Unio, ĉar tiu ofertas pli da ŝancoj ol riskoj. La historio nin instruas, ke unuopajn ŝtatojn facile influas demagogoj aŭ fundamentalistoj. Kontraŭe, Monda Unio estus sub stabila kontrolo de la tuta homaro. Ni samtempe subtenu klerigadon, evoluan kunlaboron, rajtojn de minoritatoj kaj de virinoj, mediprotektadon kaj edukadon al mondcivitaneco. Tiam la principo, ke nur Monda Unio rajtu permesi perforton, ofertas seriozan ŝancon por daŭra paco inter la popoloj. Unu
Mondo
De EU kaj UN al monda demokratio Ĝis 1945 Eŭropo estis la kontinento de multaj kruelaj konfliktoj. La landoj sin rigardis aŭtonomaj nacioj kun sanktaj limoj. Regis konstanta malamikeco, kiu regule eksplodis per militoj. Eŭropo estis dividita kaj verdire tragika kontinento. En la 50aj jaroj de la antaŭa jarcento okazis miraklo: R. Schuman kaj J. Monnet kreis la bazon por unuigita kaj paca Eŭropo, starigante en 1951 la proceson, kiu portis al nuna EU. Tiam ili volis interpacigi la ĝismortajn malamikojn, Francion kaj Germanion, per komuna ekspluatado de karbo kaj ŝtalo, la plej grava krudmaterialoj por la postmilita rekonstruo... En 1952 Francio, Okcidenta Germanio, Italio kaj Benelukso subskribis la Eŭropan Komunumon por Karbo kaj Ŝtalo. En 1993 la Traktato de Mastriĥto anstataŭis la Komunumon per EU. Kiu havas antaŭ la okuloj la jamajn sangajn konfliktojn sur la kontinento, tiu devas agnoski, ke la fina EU estas politika miraklo. Same granda miraklo estis la malfermiĝo en 1989 de Orient-Eŭropaj ŝtatoj post la disfalo de la sovietunia imperio. Kvankvam regas ankoraŭ malfido inter Ruslando kaj EU, la prava timo pro atommilito - eŭfemisme nomata "malvarma milito" - nun malaperis: la du Germanioj reuniĝis kaj mezeŭropaj landoj aliĝis al EU. Ke landoj de malantaŭ la iama Fera Kurteno nun apartenas al EU, estas dua politika miraklo. Sed, sur tiu fono la ĉi-somera elektatado por la eŭroparlamento estas hontiga. Plej malbona estas la minimuma partopreno. Ŝajnas, ke multaj eŭropaj civitanoj forgesis la teruraĵojn, kiuj ĝis antaŭ ne longe turmentis la kontinenton. La indiferenco estas timiga. En la amaskomunikiloj kaj en la politikaj debatoj oni precipe montras la negativajn aspektojn de EU. Malofte oni akcentas la grandan profiton, kiun donas la Unio. Imagu la ekonomian krizon sen EU, sen la eŭro, sen la Eŭropa Centra Banko! La megakrizo post 1929 estis tiom dtrua, ĉar la ekonomio ne estis tutmonda kaj oni senespere klopodis haltigi la ŝtormon interne de propra lando. La ŝtormo fine eksplodigis la duan mondmiliton.... Jes, EU estas liberala, t. e. kapitalista... ja la mondo estas kapitalista. Nur teorie alia ekonomio eblas. Iam la maldekstro kantis "Malnovan mondon ni detruos"... Mi opinias, ke la nova maldekstro ne devas detrui. EU, samkiel UN, estas valoraj institucioj. Ni devas ne detrui, sed amendi, socialigi, humanigi, universaligi. EU kaj UN povas esti paŝo al mondigita socio. Kritike subteni ilin ne malhelpas favori la Kongreson de la Popoloj, la mondfederisman movadon kaj aliajn samcelaj movadojn... Timige estas, ke malnova eŭromonstro denove embuskas. La monstro de la estremdekstra naciismo, kio tre facile transiras en faŝismon, t. e. en naŭzon al la konstitucia ŝtato kaj ĝiaj institucioj, en timon antaŭ fremduloj kaj fremdaj kulturoj, en naciisman nostalgion, kiun oni mitologie nomas "la propra popolo", en infanecan admiron por ĉiupova gvidisto. Ni gardu nin kontraŭ la eŭromonstron! Leen Deij
UN tradukokostoj mi ĵus ricevas la sekvan informon pri la grandegaj elspezoj de UN. Mi ŝatas demandi al Neil tie en New York elkovri kiom da financaj rimedoj estas destinitaj por la Tradukservoj en absolutaj ciferoj kaj en procentaĵo. Ĉu ne estus necesa, ke ni esperantistoj kaj ni mondcivitanoj proponu al s-ro Ban Ki-moon finfine adopti nur unu laborlingvon, kiel proponita kaj refuzita de la francoj en la 30-aj jaroj ? Ni devus pli utiligi okazojn kiam UN " ploras " kaj oferti nian solvon. Mi perfekte konscias, ke Li ne sekvos nian sugeston, sed tamen ni devas montri ke ja ni ekzistas kaj insistas. Ursula Grattapaglia
La kialoj de la militoj Mi estas Emilo Mas, kiu, plurfoje provis lanĉi debaton, pri la veraj kialoj de la militoj . Vane .... Emile Mas
Fermo de la Brazilja renkonto
Alvoko por la establo de Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj 20an/02/2009 Por certigi la akcepton kaj legitimecon de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj de la internacia kunlaboro kaj por fortigi ĝian kapablon agi, la homoj devas esti pli bone kaj pli rekte integritaj en la agadojn de la UN kaj de ĝiaj internaciaj organizoj. Al ili devas esti permesataj partopreni en ĝiajn agadojn. Tial ni postulas iom post iom realigi demokratian partoprenon kaj reprezenton sur la tutmonda nivelo. Kiel unuan paŝon ni konsideras la establon de konsultiĝa Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Sen ke necesus modifo de la UN-ĉarto en la unua paŝo, per tia asembleo povus esti kreata grava ligo inter la UN, la organizoj de la UN-sistemo, la registaroj, la naciaj parlamentoj kaj la civila socio. Tia asembleo ne simple estus nova institucio. Kiel voĉo de la civitanoj ĝi estus esprimo kaj rimedo de ŝanĝiĝo en la konscio kaj kompreno de la internacia politiko. La asembleo povus iĝi politika katalizilo por plievoluigo de la internacia sistemo kaj de la internacia juro, kaj povus kontribui al la realigo de la altaj celoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj al la formado de la tutmondiĝo. Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj komence povus konsisti el naciaj parlamentanoj. Iom post iom ĝi estu provizita per realaj rajtoj je informiĝo, partopreno kaj kontrolado rilate al la UN kaj la organizoj de la UN-sistemo. Pli poste ĝiaj membroj povus esti rekte elektataj. Ni alvokas al la Unuiĝintaj Nacioj kaj al la registaroj de ĝiaj membroŝtatoj establi Parlamentan Asembleon ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Ni invitas ĉiujn organizojn, decidantojn kaj civitanojn engaĝiĝintajn en la internacia komuna bonstato subteni ĉi tiun alvokon. Informo transdonita de Mercedes Carluccio |
||||||||
|