La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Historio - La elektitaj Delegitoj - Kunvenoj - Deklaroj - Agadoj
LABORKUNVENO DE LA 7a de februaro 2004

en la sidejo de Mondcivitana Registrolibro, Parizo

Kunsida prezidanto : Roger WINTERHALTER
Protokolanto : Bernard J. HENRY

PARTOPRENANTOJ

Kongreso de la Popoloj

  • Roger WINTERHALTER, Prezidanto
  • Henri CAINAUD, Membro de la Plenuma Komitato
  • Georges KRASSOVSKY, Delegito
  • Jean-Marc ZAN, Ĝenerala Sekretario
  • Bernard J. HENRY, Adjunkta Ĝenerala Sekretario

Registrolibro de la Mondcivitanoj

  • Daniel DURAND, Prezidanto
  • Liliane METZ-KRENCKER, Ĝenerala Sekretariino
  • Geneviève CHARPENTIER, Estrino de la Esperantista Internacia Registrocentro.

Franca Registrocentro

  • Joël LUGUERN, Ĝenerala Sekretario
  • Claude JOUSSEAUME,
  • Membro de la Administra Konsilantarano

Civitanino de la Mondo : Brigitte CARRAZ

Tutmondista Konstanta Komitato kaj CILAME

Michel FORESTIER

Esperanta Civito

Marie-France CONDE REY, Senetanino

 

SENKULPIĜINTA : Mohammed Bensalem (Kongreso de la Popoloj)

2. ENKONDUKO

Ekprezidante, Roger WINTERHALTER petas la aprobon de la protokolo de la Plena Kunveno de la Kongreso de la Popoloj okazinta en oktobro 2003 en Parizo. Unuanime aprobite de la ĉeestantaro.

3. BALOTADO DE LA FORESTINTAJ DELEGITOJ

Jean-Marc ZAN legas la rezultaton de la perkoresponda balotado de la Delegitoj forestintaj dum la plena kunveno.

Ok Delegitoj partoprenis en tiu balotado :

  • Mohamed BENSALEM (Alĝerio)
  • José Maria CASAS HUGUET (Hispanio)
  • Andrée GAYMARD-ROLLET (Francio)
  • Ursula GRATTAPAGLIA (Brazilo)
  • Lucille GREEN (Usono)
  • Jean HENAIRE (Kanado)
  • Landing NIASSY (Senegalio)
  • René WADLOW (Francio)

Ĉiuj Delegitoj jesis al ĉiuj demandoj, krom :

 

  • Landing NIASSY, kiu rifuzas la naŭjaran limigon de la mandato kaj la renovigon de la delegitaro laŭ triono ĉiun trian jaron ;
  • Ursula GRATTAPAGLIA, kiu forĵetas la konsistigon de la Plenuma Komitato (pli precizige, kiu ne konsentas pri propra partopreno kaj pri la vic-prezidanta funkcio) ; ŝi rifuzas ankaŭ la proponon de la Esperanta Civito por la organizado de Kongreso de Senŝtataj Popoloj.

Notinde, ke kelkaj Delegitoj esprimis sian deziron eksoficiĝi plejparte pro troa aĝo. Necesos prizorgi la tiel vakantajn postenojn dum la estonta balotelekto kaj proponi al la eksiĝantoj, ke ili aliĝu al la Konsilio de la Saĝuloj.

Trovenda ankaŭ rimedo por kontakti la Delegitinojn Muriel Saragoussi (Brazilo) kaj Gilliane Le Gallic (Francio) kiuj restas neatingeblaj de kelka tempo.

Elekto de Vic-Prezidanto

Ĉar UrsulaGRATTAPAGLIA malkonsentas fariĝi Vic-Prezidantino, necesas denove prizorgi la postenon. Tiucele petite Henri CAINAUD konsentas pri la tasko.

Korespondaĵoj

  • Jean-Marc ZAN legas nombron da poŝtaj kaj retaj leteroj ricevitaj antaŭ la kunveno :
  • Mohamed BENSALEM petas, ke kvankam li ne povas ĉeesti la kunvenojn, lia nomo estu indikata en la protokoloj, por ke li povu esti kontaktita ;
  • Lucille GREEN informas nin pri kunveno en Sanfrancisko (Usono) en venanta junio pri la reformo de Unuiĝinta Naciaro ;
  • Bhupendra KISHORE diras al ni, ke antaŭ ol krei duan ĉambron sine de UN, necesas elvolvi mondanan spiriton ;
  • Claudius SCHAUFFLER, Registrolibra Korespondanto en Steffisburg (Svisio) esprimas al ni sian deziron vidi la Kongreson de la Popoloj stariĝi kiel alternativo de Unuiĝinta Naciaro ;
  • Josiane TROUMPS transdonas al ni plurajn sugestojn de Andrée GAYMARD-ROLLET, kaj desegnon pri mondcivitaneco, kiu estis premiita en sia urbo La Garde (Var, Francio) ;
  • René WADLOW informas nin pri siaj propraj laboroj pri la Ĝeneva iniciato por la paco en okcidenta Azio.

LA ESTONTAJ BALOTELEKTOJ

Pro la kvazaŭa unuanimeco atingita de la ideo pri limigo de la mandato je naŭ jaroj kaj de la renovigo de la Kongreso laŭ triono, ĉiun trian jaron, estas decidite, ke la estonta balotelekto okazos en 2007 kaj ke alvoko por kandidatiĝoj estos lanĉita en 2006. La Selekta Komitato planita de la statuto de la Kongreso de la Popoloj devos plene roli por tiu okazo.

La estonta balotelekto devos estigi almenaŭ dek novajn Delegitojn, ne forgesante la nunan situacion, laŭ kiu el la 38 konataj Delegitoj, 25 aspektas forlasante sian ŝarĝon, kaj do lasas tiom da postenoj prizorgendaj.

Probable estos decidite unue renovigi la plej fruajn postenojn, nome tiujn de la Delegitoj elektitaj de la unua ĝis la kvara balotelekto.

LA RELANĈO DE AMIP

En oktobro 2003, la Kongreso de la Popoloj provizis sin per Adjunkta Ĝenerala Sekretario taskita je komunikado, nome Bernard J.Henry. Do sub ties respondeco troviĝas de nun AMIP pri kiu li klarigas lian relanĉan planon.

Konstatinte, ke AMIP (tutmondista informa kaj gazetagentejo) estas de 1990 la nura institucio de Kongreso de la Popoloj, kiu ne funkcias. Bernard opinias, ke la solvo konsistas en la forigo de tio, kio kondamnis AMIP ekdormi, nome ke AMIP fariĝis opinia tribuno.

Tamen Bernard timas, ke estos malfacile igi AMIP plene " faktuma " kaj opinias, ke ankaŭ opinio havu lokon en la laboroj de la agentejo. Tial li proponas, kvankam gardante AMIP sub unueca formo, dividi ĝin en du fakoj, kiuj estos apartaj servoj kun sama graveco.

AMIP Info (labornomo) estus taskita transdoni al la amaskomunikiloj kaj al elektita publiko, informojn kaj anoncojn proprajn al la tutmondista medio, kaj plie oficialajn deklarojn de la Kongreso de la Popoloj pri aktualecaj aferoj.

AMIP Edito (labornomo) akceptus la opiniajn artikolojn senditajn de la Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj kaj de ĉiuj personoj dezirantaj kontribui en la tutmondisma debato. Tiuj artikoloj estus publikigitaj kun leĝa mencio laŭ kiu " la skribaĵoj segulas nur la opiniojn de la verkintoj kaj ne nepre tiun de AMIP " kaj ilia elekto estus strikte farita por ke AMIP konservu sian pure tutmondisman karakteron (kio forigus tro ĝeneralajn artikolojn, pli taŭgajn al tradiciaj gazetoj).

Daniel DURAND rememorigas, ke AMIP ĉiam restis neformala, kaj ke konsekvence estus dezirinde certiĝi, ke la nomo AMIP ne jam estas registrita de aliaj ĉe la Nacia Instituto pri Intelekta Proprieto, kio malpermesus al ni ĝian uzadon. Eble indus ankaŭ provizi AMIP per oficiala statuto kaj per morala ĉarto.

La propono de Bernard J.Henry estas adoptita. Oni decidas, ke ĉi lasta ekestros teamon konsistantan el (inter aliaj) Georges Krassovsky, jam redaktanto de tutmondista gazeto Le Nouvel Humanisme, kaj el mondcivitano, kiu estos prezentita de Roger Winterhalter.

 

Pri la retejo