La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Historio - La elektitaj Delegitoj - Kunvenoj - Deklaroj - Agadoj
LABORKUNVENO DE LA 18a de APRILO 2004

en 10 Rue des Fossés Saint-Jacques, 75005 Paris, Francio

PARTOPRENANTOJ

Kongreso de la Popoloj

  • Roger WINTERHALTER, Prezidanto
  • Henri CAINAUD, Vic-prezidanto
  • Peter DAVIDSE, Membro de la Plenuma Komitato
  • Georges KRASSOVSKY kaj Gilliane LE GALLIC, Delegitoj
  • Jean-Marc ZAN, Ĝenerala Sekretario
  • Bernard J. HENRY, Adjunkta Ĝenerala Sekretario, Kunordiganto de la Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj, kaj por la reeko de AMIP (Gazetoficejo)

Registrolibro de la Mondcivitanoj

  • Daniel DURAND, Prezidanto
  • Geneviève CHARPENTIER, Vic-prezidantino
  • Liliane METZ-KRENCKER, Ĝenerala Sekretariino
  • Claudius SCHAUFFLER, Membro de la Administra Konsilantaro

Eric SAUVAT, Korespondanto en Homs (Sirio)

Franca Registrocentro : Thierry TOULON

Esperanta Civito Giorgio SILFER, Membro de la Justica Kortumo

Observantoj :

Judith AMICABILE, Brigitte CARRAZ, Delphine DHENIN, Odile DURAND, Jean-Michel RICHARD.

  • Kunsida Prezidanto Roger Winterhalter
  • Kunsida Sekretario : Bernard J.Henry

KUNTEKSTO DE LA KUNVENO :

Tiu statuta kunveno sekvas la Ĝeneralan Asembleon de Registrolibro de la Mondcivitanoj, kiu okazis samloke la 17an de aprilo 2004 kaj la kunvenon de la Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj, kiu sekvis ĝin la 17a kaj komence de la mateno de la 18a.

1. KOALICIO POR MONDA PARLAMENTO

Daniel DURAND sendis al la partoprenantoj eltiraĵon de la federaciisma gazeto '' Fédéchoses '' en kiu temas pri Koalicio por Monda Parlamento, kiu kunvenis de la 16a ĝis la 21a de januaro 2004 en Mumbajo (Hindio). Tiun kunvenon prezidis Doktoro Leo REBELLO, korespondanto de la Mondcivitana Registrolibro en tiu urbo, kaj ĵus elektita kiel membro de la Administra Konsilantaro.

Oni nepre konsentas pri la principo, tamen la realigo problemas - unue kaj ĉefe ĉar tio okazis sen ni. Multaj estas la iniciatoj celantaj la kreadon de monda parlamento, eĉ se la Kongreso de la Popoloj havas historian nerefuteblan antaŭecon.

La Kongreso de la Popoloj en la Monda Sociala Forumo

La estonta celo de la Kongreso de la Popoloj devas esti ĝia aliĝo al la estonta okazo de la Monda Sociala Forumo. Ĝis nun tiu forumo enhavis celojn ĉefe sindikatecajn ; Ĝi nun devas transformiĝi en reale politikan tribunon.

Laŭ Roger Winterhalter, ni devas laŭte proklami ke nia postulo estas unue kaj ĉefe la Monda Civitaneco. En tiu kadro, ni devas proponi la aranĝadon de pluraj laborkunvenoj, kiuj fine atingu plenan Asembleon. Ni devas ankaŭ antaŭenigi la temojn kaj agadojn al kiuj ni elektis dediĉi nin. (V. la protokolon de la Konsulta Asembleo).

En tiu celo, ekde nun gravas sin koncentri sur la Monda Sociala Forumo de 2005. Unua paŝo estos la partopreno de Liliane Metz-Krencker, kiu estas ankaŭ Adjunkta Kunordiganto de la Konsulta Asembleo, en konferenco aranĝita en San Francisko (Usono) de la Delegitino Lucile GREEN.

La fina decido

Roger Winterhalter fine opinias, ke malgraŭ niaj bedaŭroj pri la formo, ni havas intereson por partopreni en tiu procezo. Estas decidite, ke ni oficiale agnoskas la okazintaĵon kaj skribos al ĝiaj organizintoj, ke ni deziras aliĝi al la koalicio. Ni skribos ankaŭ al la organizantoj de la Monda Sociala Forumo.

2. Gazeta kampanjo por la Eŭropaj balotelektoj.

Liliane Metz-Krencker kaj Georges Krassovsky deziras, ke ni estu '' efikaj ''. Georges Krassovsky aldonas, ke en la nuna mondo, ĉio dependas de la reago de la mediataro. En tiu spirito ni devas profiti de la venontaj Eŭropaj elektoj por igi nin konataj, publike deklarante, ke Eŭropo estas nur stadio en la konstruado de unuiĝinta mondo, kaj ke ni ne voĉdonos por la kandidatoj, kiuj ne sin deklaras Mondcivitanoj. La celo temas pri mediata bato.

Estas decidite, ke la Kongreso de la Popoloj eldonos oficialan dokumenton kun la jena temo : la Mondcivitanoj alvokas la kandidatojn. En tiu okazo, du gazetprelegoj estos aranĝitaj : la unua la 4an de majo en Strasburgo, sur la respondeco de Liliane Metz-Krencker, la dua la 5an de majo en Parizo, pri kiu komisias Georges Krassovsky.

3. La relanĉo de AMIP

La 7an de lasta februaro, Bernard Henry prezentis projekton por la relanĉo de AMIP, Tutmondista Gazetoficejo (v. la protokolon). Roger Winterhalter opinias, ke nun gravas vidi kion ni povos fari kune por atingi tiun komunan celon. Jam Gilliane Le Gallic, filmproduktistino kaj ĵurnalistino, kaj Georges Krassovsky, ĉefredaktoro de tutmondistaj gazetoj, konsentis partopreni, ankaŭ S-ro Alain Amicabile, komunikadisto kaj persona amiko de Roger Winterhalter. Lia filino Judith kunĉeestas hodiaŭ kiel observantino.

Bernard Henry rememorigas la aprobitan projekton por relanĉi AMIP. Interalie li diras, ke necesas provizi juran personecon, deklarante ĝin kiel asocion laŭ franca leĝo de 1901, per la statutoj preparitaj de Daniel Durand. Laŭ Bernard Henry, post la deklaro de tiu statuto ni povos pli serene labori.

Bernard diras ankaŭ, ke necesas provizi AMIP per etika kodo, kies projekto estis preparita de Daniel Durand kaj inspirita el esperantista ĵurnalismo. Dank'al tiu kodo, laŭ Bernard, ni povos krei '' novtipan ĵurnalismon, kiu kunligos kvaliton kaj agademon '', krome enkondukante etikon ofte mankantan al la profesio. ''

Emfazante la konvinkon per kiu Bernard defendis siajn ideojn, Roger Winterhalter konkludas, je la nomo de la asembleo, ke oni povas nur konsenti pri la principo.

AMIP laŭ vidpunkto de la franca leĝo.

Georges Krassovsky rememorigas, ke ĉiu gazetagentejo estas submetita al la konsento de la CPPAP (paritara komisiono de la publikaĵoj kaj gazetagentejoj), kiun Bernard Henry promesas kontakti.

Siaflanke Daniel Durand rememorigas, ke ĉiu kreado de gazeta titolo devas esti deklarita ĉe Grandinstanca Tribunalo, pri kio Benard Henri deziras lasi Daniel Durand plenumi tiun taskon pro sia kutimo en tia afero.

Teksto pri Irako

Henri Cainaud prezentas tekston, kiun li konceptis pri la nuna situacio en Irako, kaj kies transprenon li deziras dank'al AMIP , post la plenumo de la juraj kaj administraj aferoj. Tuj Bernard Henry prenas ĝin kaj sin devontigas plibone prezenti ĝin, por ke ĝi estu publikigebla.

Post tio, la kunveno estas deklarita fermita.

 

Pri la retejo