La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Reglamento - Anekso 1 - Anekso 2 - Anekso 3
Balota reglamento
A - Ĝeneralaj aranĝoj
B - Partopreno de movadoj kaj asocioj
C - Partopreno de la geografiaj komunumoj
D - Aranĝoj komunaj al G.K. kaj movadoj

A. - Ĝeneralaj aranĝoj

La balotelektoj estas organizitaj sur monda transnacia bazo laŭ la jenaj procezo kaj kalendaro.

1. Kontrolkomisiono de la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj

Balotelekta Kontrolkomisiono (BKK) estas organizita kaj instalita de la Plenuma Komitato de la Kongreso de la Popoloj (art 3.6. de la Reglamento). La BKK ricevas la ĵurojn de la homoj taskitaj per la elvolvado de la balotado ekde la koncepto de la dokumentoj ĝis la proklamado de la rezultatoj.

2. Konsistigo de la voĉdonaj listoj

2.1. Mondcivitana Registrolibro pretigas la voĉdonajn listojn laŭ formatoj kongruaj kun la validaj aranĝoj de la poŝta administracio. La voĉdonaj listoj konsistas el :

  • Registrolibro de la Mondcivitanoj
  • La listoj de la membroj de la partoprenantaj movadoj kaj asocioj
  • La listoj de la voĉdonantoj de la partoprenantaj geografiaj komunumoj.
  • La pliaj listoj, en kiujn oni enregistras individue kaj laŭ peto la homojn ne listigitajn en la listoj de la geografiaj komunumoj, kiaj la pli ol 16jaraj junuloj, la eksterlanduloj, la ne-restadantoj.

2.2. La BKK garantias la konfidencecon de la balotelektaj slipoj. Tiuj slipoj neniel estos utiligeblaj por aliaj celoj ol la punkta partopreno en la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj. (art.3.7 de la Reglamento de Kongreso de la Popoloj)

2.3. Ĉiu voĉdonanto estas difinita laŭ :

  • la uzata persona nomo
  • la familia nomo eventuale kune la naskiĝa nomo.
  • La poŝta adreso en du " informadikaj spacoj "
  • La nomo de la urbo aŭ komunumo
  • La poŝta kodo
  • La lando
  • La lingvo
  • Laŭeble la naskiĝdato.

Neniu alia informo devas esti indikita sur la voĉdonaj listoj.

2. 4. La Mondcivitana Registrolibro kontrolas, ke neniu estas duan fojon enskribita kaj donas al ĉiu voĉdonan numeron : numero de la mondcivitana legitimkarto aŭ aŭtomata numero pro manko.

3.- Elvolvado de la balotado

3.1. La balotado okazas per korespondado. Ĝi estas individua, senpaga kaj sekreta..

3.2. La balotado estas unufoja kun simpla plimulto.

3.3. Ĉiu voĉdonanto ricevas grandan koverton entenantan :

  • a) La " kajero de la kandidatoj " konsistanta el informado pri la projekto de Kongreso de la Popoloj kaj pri la balota proceso kaj el prezentado de ĉiu el la kandidatoj.
  • b) Post-respondan koverton surhavantan la balotnumeron por ebligi la revenan kontrolmarkadon sur la voĉdonan liston.
  • c) malgrandan koloran koverton por la balotilo
  • d) unu balotilon.

3.4. La voĉdonanto sendas la presitan post-respondan koverton je la kosto de la adresato.

3.5. La postrespondaj kovertoj restas fermitaj kaj gardataj en sekura loko sub la respondeco de BKK. La kontrolmarkado estas farebla tagon post tago laŭ la ricevado. Informado pri la partoprena procento povas esti aranĝita.

3.6. Krom la kazo antaŭvidita en la punkto 8.2., la elkovertigo kaj la voĉnombrado estas realigitaj en unika loko, dum sama tago, laŭ la kutimaj demokratiaj procesoj : miksado de la balotaj kovertoj en la balotujo, nombrado de la kovertoj, distribuado laŭ voĉnombraj tabloj kun tabla prezidanto kaj skrutiniantoj.

3.7. La ĵurinto, kiu prezidas la centran voĉnombradon restas je la dispono de la tablaj prezidantoj por arbitracii la procesajn kazojn. Li/ŝi kontrolas la sumojn de la resumaj folioj kaj proklamas la rezultatojn.

B - PARTOPRENO DE MOVADOJ KAJ ASOCIOJ :

4.- ĜENERALAĴOJ :

4.1. Le voĉdono estas individua : ĉiu voĉdonanto estas persone informita pri la projekto de Kongreso de la Popoloj.

La movado informas siajn membrojn ekzemple per jena maniero : " Nia movado decidis partopreni en la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj, tial ni diskonigas al vi tiun projekton kaj, krom nea opinio el vi, ni enregistras vin en la voĉdonan liston. "

4.2. La baloto estas persona kaj sekreta ; ĝi estas senpaga por la voĉdonanto kaj por la movado.

5.- SLIPAROJ DE LA MOVADOJ

5.1. la movado pretigas la voĉdonan liston sur informadika dosiero kun formato interkonsentita kun Mondcivitana Registrolibro.

5.2. La respondecanto de la movado konfidas la liston al la Mondcivitana Registrolibro.

5.3. La aliaj operacioj estas efektivigitaj komune kun la aliaj partoprenantaj listoj, sub la rekta respondeco de BKK, kaj tio ĝis la voĉnombrado.

5.4. Por fronti al la apartaj situacioj, Mondcivitana Registrolibro povas interkonsenti kun la respondeculoj de la movado ĉiujn necesajn aranĝojn.

C - PARTOPRENO DE LA GEOGRAFIAJ KOMUNUMOJ

6 - ĜENERALAĴOJ

6.1. Tiu sekcio de la reglamento koncernas la balotelektojn organizitajn surbaze de geografia komunumo ("G.K.") : vilaĝo, komunumo, kantono, urbo aŭ kvartalo, regiono, provinco, lando ...

6.2. La baloto estas persona. Ĉiuj eblaj voĉdonantoj de la G.K.. devas esti informitaj pri la projekto de Kongreso de la Popoloj kaj ĉefe pri la transnacia karaktero de la balotado.

6.3. La respondecantoj de la G.K.. plenumas je la kosto de G.K.. la disdonadon de la balotaj dokumentoj redaktitaj en lingvo komprenebla de ĉiuj voĉdonantoj.

6.4. La baloto estas sekreta. Ĝi estas senpaga por la voĉdonanto.

7. - VOĈDONAJ LISTOJ

7.1. La voĉdonaj listoj konsistas el :

  • la listo kutime utiligata dum la ĝeneralaj balotadoj en la koncerna lando. Tiu listo estas provizita de la respondecantoj de la G.K.. kiuj tiamaniere estas asociitaj en la organizado de la balotado, eĉ se la G.K.. ne estis antaŭe tutmondiĝinta.
  • El plia listo, en kiun oni enlistigas individue kaj laŭ peto la homojn ne listigitajn en la listo, kiaj la pli ol 16jaraj junuloj, la eksterlanduloj, la ne-restadantoj.

7.2. La G.K.. pretigas la voĉdonajn listojn sur informadika dosiero kun formato interkonsentita kun Mondcivitana Registrolibro

7.3. La respondecanto de la G.K.. konfidas kopion de la listoj al Mondcivitana Registrolibro.

7.4. Por fronti al la apartaj situacioj, Mondcivitana Registrolibro povas interkonsenti kun la respondeculoj de la G.K.. ĉiujn necesajn aranĝojn.

8. - PRAKTIKA ORGANIZADO

Du situacioj estas eblaj

8.1. Geografia balotado : Okaze de loka balotado la organizado similas al tiu valida por la balotadoj en la demokratiaj landoj. Interalie :

  • La dato de la balotado situas plej frue je du semajnoj antaŭ la balota limdato kaj plej malfrue je la tago mem de la balota limdato ;
  • Estas instalita balotbudo ;
  • Pruvilo de legitimo estas postulata por kontrolmarkado sur la voĉdona listo.
  • La voĉnombrado okazas sub la prezidanteco de homo, kiu ĵuris ĉe la BKK. ;
  • La rezultatoj estas transdonitaj al la prezidanto de la centra voĉnombrado per sekurigita proceso plej malfrue je la ĝusta momento de la centra voĉnombrado.

8.2. Perkoresponda balotado : okaze de perkoresponda voĉdonado la aranĝoj koncernantaj la movadojn kaj asociojn estu aplikataj al la K.G.

D - ARANĜOJ KOMUNAJ AL G.K. kaj MOVADOJ

9. - VALIDECO DE LA PARTOPRENO

9.1. Per kontrolmarkado de la balotaj numeroj skribitaj sur la reverso de la postrespondaj kovertoj eblas kalkuli la procenton de partopreno de ĉiu movado, asocio aŭ G.K..

9.2.- La BKK tasksas valida la partoprenon de movado, de asocio aŭ de G.K.., se la partoprena procento superas al 30 %. Se la procento malsuperas al tiu nombro la movado, asocio aŭ G.K.. ne estos diritaj kiel partoprenintaj en la balotado ; tamen la voĉdonoj estas validaj je individua nivelo.

10. - REPREZENTADO

10.1. Dum la pretigo de la balotelektoj reprezentanto de ĉiu movado, asocio aŭ G.K.. rajtas partopreni kun konsulta voĉo en la Kontrolkomisiono de la Balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj.

10.2. Ĉiu movado, asocio aŭ G.K., kiu partoprenis en la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj rajtas partopreni kun balotrajta voĉo en la Kontrolkomisiono de la Balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj dum la tri sekvantaj balotelektoj.


Adoptita en Braziljo, la 15an de majo 2009

 

Pri la retejo