Kiel unuaj rekte kaj demokrate elektitaj
delegitoj de elektantaro el 110 landoj,
NI MEMORIGAS
ke de 25 jaroj, la tutmondistoj kulpigas la nacian
suverenecon kiel la kaŭzon de la ekonomiaj kaj
politikaj malordoj.
Hodiaŭ pli ol iam ajn,
NI KONSTATATAS
- la persistan ekspluatadon de la tria mondo fare de
la riĉaj landoj ;
- la neegalecon fronte al la aliro al la
krudmaterialoj ;
- la malŝparadon de la vivtenaj riĉaĵoj.
Sekve,
NI DEKLARAS
nepra la kreadon de TUTMONDAJ INSTITUCIOJ kun
limigitaj sed efektivaj provoj por certigi :
- la racian ekspluatadon de la nerenovigeblaj
krudmaterialoj kaj de la ekzistantaj energi-fontoj
;
- la justan dispartigon de la riĉaĵoj
al la popoloj de la mondo ;
- la esploradon de novaj energi-fontoj
nepoluantaj.
Nur monda solvo kapablas solvi tiujn
problemojn, kiuj koncernas la tutmondan
pluvivon.