La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Deklaroj - Tondre - Ekaperanta monda juro

MONDA LOĜANTARO
En la tutmondista centro, kastelo La Lambertie, aŭguste 1974
Konferenco de Bukareŝto
Mondaj Deklaroj

5

Kiel elektitaj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, rekte kaj demokrate far transnacia elektantaro el 110 landoj,

NI KONSTATAS

Ke, dum okazis en Bukareŝto konferenco de Unuiĝinta Naciaro pri la monda loĝantaro, centoj da miloj da planedanoj estas mortantaj pro malsato.

NI KONSTATAS

Ke la reprezentantoj de la plejparto de la registaroj, ne pensante, ke neregata homkvanta kreskado nun minacas la homan specion, argumentas la nocion pri nacia suvereneco en tiu problemo.

NI KONSTATAS

Ke la naci-ŝtatoj konsideras sian demografian kreskadon kiel superriĉaĵon, kiu investas en politikan militan povon.

NI KONSTATAS

Ke naci-ŝtato akceptas praktiki naskolimigadon, nur kiam ĝia propra prospero estas minacata.

KONKLUDE,

Ni asertas, ke la konkurado de la naci-ŝtatoj pri demografio kondukas nur al kreskado de la absoluta nombro de la malfavoratoj sur la Tero.

KONSEKVENCE, ni deklaras, ke solvo estas nur per :

  • la malkreskado de la superkonsumado fare de la monhavaj landoj ;
  • la plialtigo de la vivnivelo en la malriĉaj landoj ;
  • pli bona monda divido de la riĉaĵoj ;
kreado de Monda Institucio justa kaj efika, kiu sola kapablos ekvilibrigi la demografian kreskadon, proponante rimedojn je la servo de la tuta homaro, ne nur por kelkaj homgrupoj, regantaj sociaj klasoj, ekonomiaj oligarkioj.
Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo