La alvoko de la 13 monde famaj mondcivitanoj lanĉita
la 3an de marto 1966 estas aŭdita. Voĉdonantaro
el pli ol 50.000 personoj, dise vivantaj en cento da
landoj kaj konsistanta el tutmondistoj kaj el membroj de
humanistaj movadoj aŭ geografiaj komunumoj, nin
rekte kaj demokrate elektis, per kvin transnaciaj
balotoj, la unuaj en la historio de la homaro.
La Kongreso de la Popoloj estas antaŭbildo de
Tutmonda Asembleo reprezenta, kapabla starigi mondajn
instituciojn.
Ĝi estas tribuno super la naciaj interesoj, por aŭdigi
la voĉojn de ĉiuj, kiuj esprimas la postulojn
de la popoloj de la mondo, por ke plu daŭru la homa
aventuro, kun respekto al la naturo, cele al elvolviĝo
de la individuo.
Jam de nun, la registaroj devas kalkuli kun tiu
reprezento de la monda volo, kiu klare sin
ekesprimas.
Kiel Delegitoj elektitaj al la Kongreso de la
Popoloj :
NI PETAS de ĉiuj,
kiuj, kiel ni, denuncas la ekonomiajn, politikajn,
religiajn, rasajn aŭ naciajn subpremadojn, ke ili
alportu al ni sian aktivan subtenon ;
NI PETAS de la respondeculoj de la
amaskomunikiloj, kaj de la edukistoj, kiuj
ekkonsciis pri la urĝeco de la problemoj
koncernantaj la pluvivon de la homaro, ilian plej vastan
subtenon ;
NI PETAS de ĉiu membro de la
monda komunumo aktivi por kunigi kiel eble
plej rapide Konstituciantan Asembleon de la Popoloj ;
NI PETAS de la regantoj de la naci-ŝtatoj,
ke ili akceptu partan transdonon de suvereneco de siaj
popoloj profite al mondaj institucioj, aparte sur jenaj
terenoj : pacgardado, lukto kontraŭ la malsato,
protektado de la biosfero, respekto al la homaj rajtoj,
demografia ekvilibro, ekonomia kaj mona organizado de la
planedo.
Manke de tia transdono, ili
respondecus pri venontaj mondaj
katastrofoj