La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Deklaroj - Tondre - Ekaperanta monda juro

MALARMADO
KAJ UNUIĜINTA NACIARO

En tutmondista Centro Kastelo La Lambertie, julio 1978,
Speciala kunsido de UN pri malarmado

Mondaj Deklaroj

11

Kiel delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, rekte kaj demokrate, transnacie elektitaj de elektantaro el 110 landoj,

NI KONSTATAS

Mankon en la fina dokumento de la speciala kunsido de Unuiĝinta Naciaro pri malarmado, en junio 1978. Efektive, la naci-ŝtatoj tiam ne montriĝis pretaj krei supernacian organismon kapablan limigi la prerogativojn de la naciaj suverenecoj, kio estus la nura rimedo por atingi realan malarmadon.

NI MEMORIGAS

Nian Mondan Deklaron n°7 de januaro 1975, kiu jam substrekis, ke la feŭdaj militoj ĉesis nur, kiam la agnosko de supera aŭtoritato povis limigi la lokajn suverenecojn. Sama procedo devas aplikiĝi mondskale, t.e. necesas krei supernacian mondan institucion.

NI MEMORIGAS ANKAŬ,

Ke nek la Ligo de Nacioj, nek Unuiĝinta Naciaro de pli ol 50 jaroj povis efektivigi la deziratan malarmadon kaj garantii la pacon, tial ĉar ili neniam akceptis la limigon de la naciaj suverenecoj necesan por krei mondan federacian aŭtoritaton.

NI PETAS do, ke en ĉiu konferenco pri malarmado estu antaŭvidita komisiono por studi la eblon de tiu limigo de la nacia suvereneco.

Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo