Kiel delegitoj rekte kaj demokrate transnacie
elektitaj al la Kongreso de la Popoloj per balotado el
110 landoj,
KONSIDERINTE la dek
punktojn en la Deklaro aprobita la 12-an de septembro
1973 de la Internacia Konferenco de la Monda Organizo por
la Sano (M.O.S.) en Alma-Ata, pri la baza flegado,
KONVINKITE, ke ĉiu
homo rajtas, interne de la vivkondiĉoj de sia
vivgrupo, konservi sian staton de plena harmonio fizika
kaj mensa, t.n. sano ;
PERSVADITE, ke konsidere
la solidarecon devigatan de la nuna planeda situacio, la
efektiva kaj ĝenerala agnosko de tiu rajto implicas
de la ŝtatoj la rezignon de parto de sia suvereneco
profite al la intereso de la monda komunumo ;
NI ASERTAS, ke
- la rajto je sano estas fundamenta kaj ke ĝia ĝuo
estu egale garantiata por ĉiuj homgrupoj ;
- tiu rajto kompensaĵe implicas la individuan
devon submetiĝi al higieno kaj al preventa kaj
kuraca medicino ;
- la rajto kaj la devo ligitaj al la sano estu
protektataj per politiko de la registaroj celanta la
formadon kaj konservadon de prisana edukado. Tiu
politiko konsideru la apartajn kredojn kaj aspirojn de
la homgrupoj, kondiĉe ke tiuj ĉi respektu la
fizikan kaj mensan tutecon de la individuoj.
NI BEDAŬRAS, ke la
submeto al la absoluta suvereneco de la ŝtatoj
malebligas al MOS profiti de la informoj, kiujn ĝi
havas pri iu lando.
NI PETAS,
konsekvence, ke ĉiu nacia politiko pri sano trovu en
la helpa kaj kontrola servoj de la Monda Institucio por
la Sano, havanta efektivajn povojn bone difinitajn, la
garantiojn pri sia disvolviĝo kaj sia defendo kontraŭ
la premoj de la financaj interesoj kaj la politikaj
interagoj.