La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Deklaroj - Tondre - Ekaperanta monda juro

DEZERTIĜO

Aŭguste de 1982

Mondaj Deklaroj

20

Kiel delegitoj rekte kaj demokrate transnacie elektitaj al la Kongreso de la Popoloj per balotado el 110 landoj,

SCIANTE, ke la kreskadon de la dezertoj estigas :

  • dezertiĝo pro la terenaj kaj klimataj fenomenoj,
  • dezertigo rezultanta el la homa aktivado.
    • Tiuj ambaŭ fenomenoj hodiaŭ alprenas zorgodonan amplekson. En la ĉirkaŭdezertaj regionoj iliaj efikoj aldoniĝas.

    NI KONSTATAS, ke :

    • tiu duobla fenomeno estas minaco kontraŭ la vivkondiĉoj de la homaro, eĉ iafoje kontraŭ ĝia vivo ;:
    • la dezertiĝo estas mondskala fenomeno. Ĝi dependas de multaj politikaj, ekonomiaj, socikulturaj kaj ekologiaj kaŭzoj, kiujn la ŝtatpovoj ne kapablas mastri.
    • plej ofte, la popoloj senpotencas proprateritorie super la pereigaj malekvilibroj : senarbarigo, lateritigo, grunda saligo, proventa kaj proakva erozioj ;
    • la maldiversigo de la kultiv-metodoj, specialigante laŭregiono kaj tro intensive, multfoje kondukas al detruo de vundeblaj ekologiaj ekvilibroj ;
    • la troa paŝtado sub duonsekaj klimatoj profunde kaj nocive perturbas la paŝtejojn.

    De la respondeculoj NI PETAS :

    • inventarii la ekologiajn sistemojn, kies modifo difektus senrimede ĉu la grundojn, ĉu la lokajn klimatojn. Certigi ilian kontrolon kaj ilian protekton, t.e. reforstumi la deklivojn, krei, sur malfortaj grundoj, klimat-adaptitajn fortojn, ankaŭ reguligi la akvofluon.
    • inventarii la terenojn detruatajn per la mismastrumado homa, ilin klasi laŭ sciencaj kriterioj, kie la grundologiaj konsideroj estas metitaj antaŭ la kurtvidaj ekonomiaj : ĉesigi la troekspluatadon, protekti kontraŭ erozioj, rekrei la humo-argilan grundaĵon ...
    • same inventarii la agrojn.
    • decidi intensivajn produktadojn (malpliigo de kulturalternojn, peza maŝinaro...)nur kiam oni certas ne modifi senrimede kaj nocive al grundan kvaliton.
    • protekti la heĝojn kaj la arbaretojn, kaj racie malparceligi- plani la valorigon de novaj grundoj nur laŭ la striktaj limoj de ilia produkto-kapabloj : nome, ne blinde agrigi arbarojn kaj stepojn, sed organizi ties valorigon racie, laŭ ilia propra vivreproduktiĝo ;
    • ĉiukaze, ĉiam zorgi pri la cikla ekvilibriĝo de la humo, kiu kondiĉas la energidonan valoron de la grundo.
    • konsenti gravajn strebojn por eduki kaj respondecigi la homojn pri ilia medio, ilin mem ŝarĝante pri ĝia mastrumado.

    Sed KONSCIAJ pri la registara senpotenco de la nunaj ŝtatoj por solvi tiujn problemojn, kies solvo estas planedskala,

    NI PETAS,

    Ĝis kiam estos kreita demokrata federacia organizo de la mondo, kreadon de tutmonda supernacia institucio, kun difinitaj kaj efikaj povoj, por apliki reformojn, kiuj konservu la plenadan humon. Nur tio antaŭsavos la teran produktivecon.

Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo