La vizito de la Hiroŝima muzeo estas
neeltenebla.
Kiel homoj tion atingis ?
Kiel homoj sukcesigis tian senbridiĝon de
perforto ?
Kiel, malgraŭ tiaj manifestiĝoj, la homoj
ankoraŭ kapablas stari ĉe la rando de la abismo
de nuklea genocido ?
Laŭ ni, tutmondistoj, la kaŭzo de tia
situacio kuŝas en la dispartigo de la gentoj pere de
kvazaŭ sanktaj landlimoj.
Dum la scienca kaj teknika disvolviĝo tute logike
devus konduki al malpliigo de la rolo atribuita al la
landlimoj, la progreso de la industria erao pligravigis
ilin. La ideologiaj kaj ekonomiaj fortoj ekservadis la
naciismojn anstataŭ transpasi ilin.
Tial, starante antaŭ tiu maŭzoleo, ni
petegas vin, kuniĝu kun ni en pripensado, kiu celu
al nova organizo de la mondo, alia ol apudmeto de naci-ŝtatoj
kun absoluta nacio suvereneco.
Post multaj eminentuloj, kiel la Nobel-premiitoj
Albert CAMUS, Linus PAULING, Albert EINSTEIN, Alfred
KASTLER, René CASSIN, Hideki YUKAWA, eminentaj
politikistoj kiel Lord ATTLEE, Pandit NEHRU ; la urbestro
de Hiroŝimo, Shinzo HAMAI, Setsuo YAMADA, ni
deklaras la neprecon de leĝo supernacia.
La Historio tion montras : ĉiufoje, kiam grupo de
homoj akceptis komunan leĝon, iliaj intermilitoj ĉesis.
Sekve, se, kiel la tutmondistoj tion rekomendas,
supernacia leĝo, demokrate starigita, regus la
mondon, la milito malaperus inter la ŝtatoj. Krome,
eblus al la homaro ektrakti problemojn, kiuj nepre
necesas por ĝia pluvivo, ekzemple, malsato,
demografia eksplodo, energio-krizoj, poluado, ĉiuj
tiuj problemoj fronte al kiuj la naci-ŝtatoj pruvis
sian nekapablecon.
La nunaj registaroj havas nek la jurajn nek la
politikajn rimedojn, kiuj ebligos al ili efike decidi
favore al la paco : mankas al la homaro la lasta etapo al
demokratio, tiu de la mondo. Ja necesas, ke la popolo de
la mondo elektu, planedskale, delegitojn por starigi tiun
mondan leĝon, kiu sole povos savi nian specion, ĝin
ŝirmante kontraŭ la nuklea genocido, kiu ĝin minacas
en pli-malpli proksima estonteco.