|
||||||
|
||||||
Brazilja adiaŭo
La fina venko Evidente ni ĉiuj volas vidi la finan venkon de niaj ideoj, sed ni estas sufiĉe inteligentaj por kompreni ke niaj revoj estas gigantaj kaj la homaro pensas malrapide kaj kapablas realigi nur treege malrapide grandajn revojn. Se ni rigardas unuigajn movadojn post la 2-a MM ni povas esti eĉ kontentaj. Kiel vi ĵuste diras, pri sia aĝo ŝi volus ankorau vidi pli. Ankau mi, sed mi perfekte komprenas ke por tio oni devas labori kaj ne kritiki. Ursula kaj Giuseppe Mi iom komprenis el la mesaĝo de Liliane al Dauji Gupta, ke ŝi ne vidas la progresojn de niaj aferoj. Prave malprave. Malprave, ĉar mi konstatas grandajn progresojn (Mi povus longe argumenti). Prave, ĉar la vojo estos longa antaŭ ol atingi la finan venkon de niaj ideoj. Ni konscias, ke ni laboras por la venontaj generacioj. Liliane ŝatus vidi la finan venkon antaù sia kadukiĝo. Mi ne konsentas kun la pensmaniero de Liliane, tamen mi bone komprenas ŝian vidpunkton, kaj por ne aldoni senfortecon al nia malforteco, necesas ke ni iru laŭ nia vojo, ne laŭ la vojo de amikaj kulturaj grupoj, kiuj nepre kaptos nian atenton kaj devojigos nin. Daniel
ASKOP en Braziljo A - La kunveno de la 29a de marto en Parizo difinis kio estos la partoprena konduto de la membroj de la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP). 1. La membroj de ASKOP ĉeestos por subteni la laboron de la Kongreso de la Popoloj por doni al ĝi pliajn rimedojn progreso al ĝiaj celoj. Tiuj celos estas difinitaj en la enkonduko de la Reglamento http://www.recim.org/kdp/regl-eo.htm 2. En tiu senco, ASKOP alvokas la Kongreson de la Popoloj por ke tiu ĉi sin esprimu pri kelkaj temoj (*), pri kiuj kompetentas la Kongreso de la Popoloj kaj por ke ĝi iniciatu konkretajn agadojn. 3. ASKOP ne postulos, ke estu diskutataj dum plenaj kunsidoj internajn ASKOP-ajn temojn. Tamen ni petis, ke la ĉeestantaj ASKOP-anoj povu kunveni dum duonhoro ĉiun vesperon por situiĝi pri la partopreno de la tutmondista civila socio koncerne ties subteno al Kongreso de la Popoloj. Tiu estos la pledado por ke Kongreso de la Popoloj ne eloviĝu el sia misio. B - 1. Kongreso de la Popoloj bezonas el eksteraj kontribuoj por starigi siajn proprajn strategiojn, kaj tiasence la invititoj en Braziljo estas esperataj kiel strategiaj aliancanoj de Kongreso de la Popoloj (kaj ne inverse). Dank'al la invititoj de la Organiza Komitato, la Kongreso de la Popoloj ekscios kion ĝi povos fari, kun kiuj, kiel kaj per kiaj financaj rimedoj kaj ĝi scios diri la kialon de siaj devontigoj. 2. Inter la ĉeestantaj ASKOP-anoj estos homoj, kiuj eble kandidatiĝos al la Kongreso de la Popoloj dum la venontaj balotelektoj en 2010 aŭ 2013). Tial ne konvenas malakcepti dum la kunvenoj de Kongreso de la Popoloj tiujn altkvalitajn observantojn. C. Vere estas, ke la Lieĝa sesio ne kontentigis ĉiujn atendojn, kaj ke okazis kelkaj malfacilaj momentoj. Sed anstataŭ paroli pri malsukceso, ni povas paroli pri reenvojigo. La kvalito de la pretigoj de Braziljo, la postuloj de Liliane, sed ankaŭ la ĉi supraj sindevontigoj de ASCOP ne estus eblaj sen la antaŭa spertiĝo el Lieĝo. Ni heredas la penson kaj la laborojn de la famaj antaŭuloj, kiujn Liliane elvokis. Post ili ni devontigis nin en la defion fari ebla la estontecon de la homaro. Kio pli nobla ? Sed kiom da malfacilaĵoj ni devos transpasi antaŭ ol atingi tion. Kune ni povos. Daniel
Vidpunkto al la Brazilja kunsido Pro la peto de Heloisa, mi provos alporti kelkajn respondojn, kiuj estos miaj kaj sen iu alia pretendo. Ne estas mia rolo bilanci pri la situacio aŭ pri la agado de iuj kaj aliaj. Celoj estas atingendaj. La konstato farita de Marc Garcet dum la malfermo de la sesio de Parizo en oktobro 2003 estio tio, ke de post la malapero de Guy Marchand (1993), la Kongreso de la Popoloj ekdormis. Necesis elirigi ĝin el tiu dormego kaj do rekonstrui novon sur la fondaĵoj de la malnovo. Post 6 jaroj multe da vojo estas trairita, sed restas longa plua vojo. Nova estas tio jena :
Kaj fakte tie la Brazilja sesio ekhavos alian gravecon fronte al la jena paradokso : unuflanke la mondo restas en atendo de la parolo de la tutmondistaj aŭtoritatoj (mi povas atesti pri tio) pri la plej diversaj temoj koncernantaj ekologion (inter kiu la klimata plivarmiĝo), ekonomion, politikan regecon, homajn rajtojn, bioetikon, artefaritan grizan materion ... Aliflanke la manko de parolkapablo de la Kongreso de la Popoloj, kies lasta deklaracio datiĝas de 1983 (deklaracio kies ĉefredaktoro mi estis pri la dezertigo). Kongreso de la Popoloj nun havas la rimedojn komuniki, sed necesas, ke ĝi vortigu, kion ĝi deziras anonci al la ĵurnalistoj, al la politikuloj, al la edukistoj, al la aktivuloj de la nuna civila socio. Kiuj estas la decidiĝoj de la Kongreso de la Popoloj ? Kiuj estas ĝiaj faroj, ĝiaj alternativaj respondoj al la krizo ? Kiuj estas ĝiaj konkretaj iniciatioj ? Tie estas la responseco kaj la defio transprenotaj de ĉiuj, kiuj partoprenos en la Brazilja sesio. Ni kune ĉeestos por tio : la Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj kun la apogo de la " tutmondista civila socio " kaj kun la helpo de la fakuloj, kies interveno estas programita. Kaj do, tie ĉi mi klare respondas al Liliane : en Braziljo, ASKOP havos neniun alian celon ol antaŭenpuŝi Kongreson de la Popoloj por ke ĝi estu tio, kio ĝi devas esti, kaj por helpi ĝin aŭdigi sin. Por tio ni petis de la Organiza Komitato kelkajn tempojn de renkontiĝo : la 11an de majo por ekkonatiĝi, anonci inter ni niajn atendojn kaj determini la celojn, kiujn ni deziras atingi, kaj ĉiuvespere alian momenton por situiĝi Per kuniĝo ni sukcesigos la Braziljan sesion kaj la konsekvencan plenuman periodon. Daniel |
||||||
|