|
||||||||
teksto de Alfred Rodrigès-Brent, iniciatinto de la Kongreso de la Popoloj |
||||||||
En la mondo, en ĉiuj epokoj, la plimulton de civitanoj estris eta malplimulto. Antaŭ du jarcentoj, ĝis estiĝo de demokrataj ŝtatoj, regis aŭtokratio. La pasintaj reĝimoj solvis la problemojn inter si, kvazaŭ " de monarko al monarko ", sen konsulto de la popoloj. Post apero de demokratioj, post naskiĝo de Naci-ŝtatoj, la solvo de la problemoj fariĝis internacia, sed fakte nenio ŝanĝiĝis : tre eta malplimulto estis decidpova rilate militon aŭ pacon, sed la popolo ne partoprenis la decidon. Ĉirkaŭ la fino de la 19-a jarcento, la ŝtatestroj opiniis necesa la sekurigadon de la paco. En Hago (1899) ili aranĝis konferencon, kiu fiaskis ; dua okazis ankaŭ en Hago (1907), sed ĝia nura rezulto estis la mondmilito 1914-1918. Post tiu terura milito oni kreis, kun espero konservi la pacon, Ligon de la Nacioj, bazitan sur la naci-ŝtataj suverenecoj kaj sen popola subteno. Pro tio ĝi estis nepre fiaskonta kaj dronis en la milito 1939-1945, ankoraŭ pli abomena ol la antaŭa. Post tiu milito, sama reago : naskiĝis organizaĵo de la Unuiĝinta Naciaro, same ne kapabla kiel la tri antaŭaj provoj, sekurigi pacon, ĉar ĝi prezentas la samajn mankojn : nepra respekto al la nacia suvereneco, ekskludo de ĉia subteno fare de la popolo. Ĉiam, ĉiuj oligarkioj, ĉu teokrataj, ĉu demokrataj, agas same, kunigante siajn proprajn suverenecojn, neniam delegante iun parton profite al supera organismo kapabla, kun senpera popola subteno, garantii pacon. Nuntempe, ju pli potenca estas iu naciŝtato, des pli ĝi ŝarĝas sin per " internaciaj devigoj ", des pli ĝi emas krei kaj plifortigi blokon kun satelitaj nacioj, kiujn ĝi strebas superregi. Ankaŭ la naciŝtatoj malpli potencaj strebas por defendi siajn politikajn kaj ekonomiajn utilojn, superregi malpli fortikajn. Tiel stariĝas, fakte, malfirma monda hierarkio de nacioj. La internaciaj kunvenoj, ĉe la ministra nivelo kie traktiĝas decidoj devigantaj ŝtatnaciojn mem, povas nenion kontraŭ la mankoj de la nuna mondorganizado. Nu, ŝanĝi tute kaj subite ĉi tiun estas neeble, tial ĉar ĉiuj naciaj estraroj estas samtempe gardistoj kaj kaptitoj de la sistemo. Sed konstituigi, paŝon post paŝo, novan sistemon, apud la malnova, tio ja estas ebla. Tiel disvolviĝas plej ofte la homaj evoluoj. La malnovo ne malaperas subite, kiam la novo prezentiĝas. Ĉu temas pri mekanismo, ĉu pri metodo, ĉiam la malnova kaj la nova ekzistas flankon ĉe flanko dum kelka tempo. La novaj faktoj de nia epoko estas : la disvolviĝo de la tekniko, la plivastigo de konscio pri homa solidareco kaj mondcivitaneco. Baziĝante sur tiuj faktoj, la nova transnacia metodo devos esti establita por postveni la nunan internacian organizon. La nepra kondiĉo de sukceso estas, ke oni povu labori trans la landlimoj. Do la organizo devas esti transnacia kaj ne supernacia, en la signifo de arigo de iu nombro da ŝtatnacioj en suverenan blokon, tiel konsistigantan novan hierarkion. Fronte al la ripetitaj fiaskoj de la ŝtatnacioj, kelkaj pensuloj serĉis solvon. Ekzemple, inter la du mondmilitoj, du usonaninoj, Lola M. Lloyd kaj R. Schwimmer, lanĉis en 1924 la ideon pri Popola Konstitucianta Asembleo, konsistanta el delegitoj elektitaj en la tuta mondo, po unu delegito por miliono da loĝantoj, kaj ŝarĝita redakti Mondan Konstitucion. Post la dua mondmilito, tiu ideo estis adoptita de kelkaj personoj, inter kiuj usona advokato de Tennessee, Fyke Farmer, kiu proponis okazigi samtempe la balotelektojn por la Popola Konstitucianta Asembleo kaj parlamentajn balotojn de la diversaj landoj. La Tenesia ŝtato adoptis leĝon tiucele. La balotelekto okazis kaj ebligis elekti tri reprezentantojn, inter kiuj du ĉeestis la unuan kunvenon de la Popola Konstitucianta Asembleo en Ĝenevo fine de decembro 1950, kien iris ankaŭ unu reprezentanto de Niĝerio. Tiu unua rezultato naskis en la parlamentoj de Francio, Belgio kaj Nederlando, leĝproponojn por organizi similajn balotelektojn, sed tiuj proponoj ne atingis celon. Manke de elekto de alilandaj delegitoj al la Popola Konstitucianta Asembleo, la estro de Tenesio, cedante al premgrupoj, neniigis la leĝon, kiu estis permesinta tiun unuan balotelekton. Oni atingis haltpunkton. Nova metodo devis estis prilaborita. Necesis rigardi nulaj ĉiujn pasintajn agojn, kaj studi novan eblan iom-post-ioman reprezentadon de la loĝantoj de la planedo, cele al administrado de ĝiaj komunaj aferoj. La nova organizaĵo devas esti starigita iom post iom, per stadioj, kaj kunekzisti, tiom longe kiom necese, apud la malnova. La Kongreso de la Popoloj povas tion fari, sin ŝarĝante ekde nun pri taskoj laŭ sia mezuro. Tial mi konceptis la projekton de Kongreso de la Popoloj kaj kun miaj amikoj Jacques Savary kaj Maurice Cozyn, ni prezentis en 1957 la fundamentojn de tiu projekto, t.e. la granda anstataŭigo de la institucioj, kiuj administris la mondon ekde ĝia kreado, per mondskalaj institucioj. Alfred Rodriguès-Brent. Tradukis : Jacqueline
Lépeix
|
||||||||
|