Prezentado de ASKOPEsperanto - English - Français - Español

KANDIDATO AL KONGRESO DE LA POPOLOJ
D
Georges FEDERMANN

Prezentado - Programo

Nask. en 1955
Mondcivitana legitimkarto n-ro :102464
loĝanta en Strasburgo (Francio)
federmann.dutriez()wanadoo.fr

Biografio

Mi naskiĝis judo kaj mi fariĝis kuracisto.

Mi dediĉas mian profesian aktivecon kiel sendependan psikiatran kuraciston, por favorigi dignan kaj daŭran integriĝon de la eksterlanduloj en neleĝa situacio, interalie de ĉiuj,, kiuj estas viktimoj de psika traŭmo pro militaj kaj enlandaj konfliktoj, kiuj trafas la mondon (eksa Sovetio, Maŭritanio, Ĉadio, Ruando, Kameruno, Angolo, Bangladeŝo, Turkio, Irako, Sirio ...)

Resumo de la celdeklaro.

Ĉu vi deziras fari ion bonan por tiuj, kiujn morto renkontis. Geamikoj, lasu la mortintojn en paco kaj efektivigu iliajn esperojn ".

La espero de Veroniko estas ĉiam adopti la " vidpunkton de la eksterlandulo ", ĉar la morala kvalito de socio mezuriĝas pro tio.

Socio pritraktos post 10, 20, aŭ 30 jaroj, siajn proprajn idojn sammaniere kiel hodiaŭ ĝi pritraktas la eksterlandulojn .

Programo

Mi kandidatiĝas, ĉar mi defendas la universalecon de la homa kondiĉo tra la praktiko de mia profesio kiel psikiatra kuracisto.

La konstruado de la socialo, de la politiko, de la solidareco kaj de la frateco estas malfacila kaj ofte problemhava lernado, kiun mispaŝo povas endanĝerigi.

Ankaŭ estas malfacile ne respondi al perforto per perforto, ĉu je individua ĉu je kolektiva nivelo. Malfacile sed nepre necese.

Mi naskiĝis judo kun ĉio, kion tio implicas pri kulturaj riĉecoj kaj pri eblecoj de komunuma kaj naciista envolvado (koncerne la defendon de la interesoj de Israelo.

Kaj mi kutime diras, ke mi fariĝis kuracisto kun la plene universalista dimensio, kiun tio trudas kaj instigas.

Doloro ne havas koloron kaj ignoras landlimon.

Mi dediĉas mian vivon por la akcepto de eksterlanduloj en neleĝa situacio, por favorigi ilian integriĝon en iun landon, Francion, pli kaj pli malgastigeman.

Mi faras tion kun despli da konvinko kaj fervoro depost kiam Veroniko mia kara edzino, estis murdita de iu el niaj eksaj kuracatoj, kiu subite frenezeĝis. Ŝia kaj nia familioj estas la viktimoj de tiu dramo.

 


Pri la ttt-ejo