Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Kiuj ? Kiel ? - Agendo - Partopreno - Reglamento - La membroj - La Gazeto -
Mondcivitana laborgrupo la 16an de septembro 2014,

en Parizo, Registrolibra lokalo

Ĉeestas : Daniel Durand, Thierry Botétémé, Laurent Son, Maurice Montet, Elie Bogne, Francis Melémedjian.

Lokalo - Komunik-centro Parizo-13

  • Sekretariado : kurantaj enregistriĝoj, legitimkartoj kaj leteroj estas ĝisdatigitaj de Daniel kaj Laurent.
  • Kontado de la Pariza-13 centro : Thierry klarigas al Daniel kaj Laurent la ilon " dolibarr ", kiu malfermas novajn funkciojn kongruajn kun la retkontado. La ĝisdatigo de la lokala kontado estis farita de Laurent laŭ la kodigo proponita de Daniel. La integrado de la kontadoj de Registrolibro kaj de la lokalo estos ebla post la aldono de kelkaj " kampoj " en la datumbazon " Dolibarr ". Tempo : 2 ĝis 3 semajoj. La lokalo recevis tiun tagon 60 Eŭrojn kiel operacia kapitalo.
  • Kun-ĝuado de la lokalo kun la Pacista Unuiĝo, reprezentata de Maurice Montet. La konvencio de la 6a de januaro 1991 estas konfirmita laŭ sia senso kaj la divido de la lokoj kaj de la respondecoj. Tamen :
    • la ĵaŭdo devas esti tago donita al la Mondcivitanoj nur por la administra laboro kaj ne plu por la akceptado de la publiko.
    • La domgardistino estos denove petata por la purigo (ĉiusemajne po unu fojo)
    • La internaj vitroj estos faritaj ĉiun duan monaton fare de vitropurigisto
    • La eksteraj vitroj estos faritaj ĉiun monaton
      la tuto je la kosto de Mondcivitana Registrolibro.
  • Elektro : La refarado de la elektraj instalaĵoj estas finita. La lasta fakturo estas pagita al la entrepreno. Se la kunposedantaro taksas tion necesa, nia asocio plenumos la klopodojn por havigi al si la ateston de konformeco.
  • Izolado : La domgardistino, kies loĝejo tuŝas la Registrolibran lokalon plendas aŭdi la diskutadojn. Kulpas : la septo havas neniun sonizolaĵon. Diskutado komencis kun S-ro Chollet, prezidanto de la kunposedantaro, por determini la naturon de la necesaj laboroj kaj la dividon de la kostoj. Dosiero estos submetita je la Ĝenerala Asembleo de la Kunposedantoj.
  • Formalaĵoj : Sekve de la Ĝenerala Asembleo de la 20a de majo, la formalaĵoj estas kurantaj ĉe la Pariza Polic-Prefektejo. Same pri la renovigo de la atesto CERTINOMIS necesa por la validigo de la dungiĝa aktiveco de Laurent.

Federacia Registrolibro

  • Nova registrosistemo : Diskutado pri la nova retmaterialo, kiun Thierry instalas. Daniel donos al Thierry la skeleton de la Mondcivitana sliparo, kun, aldona noto pri la utileco de ĉiu datumkampo. Thierry pretigos la novan datumbazon. Poste Daniel aldonos iom post iom la sliparojn, tiujn, kiujn posedas Mondcivitana Registrolibro, kaj poste, kiam ĝi estos formatigita, tiun posedatan de la franca Registrocentro. Tempo : oktobro 2014 por la unua parto.
  • La konvencio planita dum la kunveno de septembro 2013 estos tiam redaktita kaj proponita al ĉiuj registrocentroj kaj Korespondantoj de Registrolibro. Tiu konvencio konsistigos elementon de la Federacia statuto de Mondcivitana Registrolibro.
  • Franca Registrocentro : Thierry provos telefoni al Didier Marchand. Renkonto estos proponita, same kiel Eksterordinara Ĝenerala Asembleo de la Franca Registrocentro.
  • Arkivoj. La afero de la arkivoj povos esti pritraktita dum la Eksterordinara Ĝenerala Asembleo de la Franca Registrocentro.
  • Pluraj kurantaj aktivecoj :
    • 20an de septembro, la Montalbana Registrocentro veturos en Kadorson por la inaŭguro de la ekspozicio pri André Breton kaj por la reaktivitigo de la Monda Pac-Vojo n° 1. Animadon plenumos la asocion " Les Sentinelles de la Paix " (la Pac-gardantoj)
    • 28an de septembro : la Brusela Mondcivitana Registrocentro kunvenos en Wavre por konkretigi kelkajn ideojn eldonitajn en la forumo " cdm-en-marche ". Vidu la franclingvan paĝon http://www.recim.org/ascop/pr22-fr.htm kaj pli ol 800 mesaĝojn kiel publikajn arkivojn.
    • Nkongsamba (Kamerunio) : la mondcivitanaj aktivecoj estas tie multaj kaj diversaj. Nun oni atentigas pri la relanĉo de AMIP (v. ĉi-poste) 

Mondcivitanaj Teritorioj

  • Kashusha estas Mondcivitana Tereitorio oriente de Kongio, sed ankaŭ integra parto de la Landa Parko de Kahuzi-Biega, enskribita de UNESKO kiel Monda Heredaĵo. De 2006 Mondcivitana teamo provas evoluigi la vivkondiĉojn de la loĝantoj de tiu loko. Sed la ekonomiaj atutoj instigis kelkajn kontraŭulojn komploti kontraŭ pluraj membroj de nia teamo. Tiamaniere Aimé Ruzuba Bisimwa kaj plusraj loĝantoj de Kashusha estis arestitaj kaj enkarcerigitaj pro mensogaj pretekstoj. Por sin defendi la amikoj kaj la loĝantoj de Kashusha turniĝis al la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj kaj al ICOMOS (Internacia Komitato por la Monumentoj kaj Situoj). La subteno alportita sendube estis efika, ĉar ĉiuj estas liberigitaj, kvankam provizore atendante proceson. Tiu epizodo instigis Daniel Durand, nome de la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj ekrilati kun ICOMOS ? kies sidejo estas en Charenton-le-Pont, apud Parizo ; La 16an de septembro, matene, Daniel renkontis unu el la responsantoj por kelkaj konstruivaj interŝanĝoj, plilarĝigante la diskutadon al ĉiuj situoj enskribitaj de UNESKO kiel Monda Heredaĵo de la Tuthomaro, kaj kiuj estas samtempe Mondcivitanaj Teritorioj. Nova renkonto povos okazi dum la unua duonjaro de 2015. Daŭrigote !
  • Kadorso : okaze de la animado en Kadorso, mesaĝo estos sendita nome de la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj.

 

Mondcivitana Assembleo

  • Kunveno deUngersheim : kolokvo pri komunikado Vidu la franclingvan paĝon: http://www.recim.org/ascop/pr32-fr.htm Praktika organizado : Veturado, gastumo, nutrado, materialo kaj teknologioj. Daniel pasos tra Parizo por enveturigi la partoprenontojn (buseto kun 9 sidlokoj), nun : Laurent, Thierry kaj Nathalie. La gastejo estos elektita poste laŭ la nombro de la partoprenantoj. Laurent informos la reginajn membrojn de ASKOP kaj la volontulojn de Pariza-13 komunik-centro.
  • Rezisto-rondoj : Laurent partoprenos en la kunveno de la 30a de septembro kaj rememorigos ke la Mondcivitana Asembleo adoptis la Mondan Ĉarton de la Migrantoj.

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta oficejo

  • Membrokarto : Estas decidite, atendi la starigon de la Redakcia Komitato kaj de la Redakciestro, sed ankaŭ certa praktika kaj pruvokapabla eksperimento antaŭ ol disdoni la gazetistan membrokarton. Tuj post la starigo de la Redakcia Komitato provizora membrokarto estos liverata.
  • Labormetodo. La labormetodo estos eksplikita de Thierry dum la kolokvo de Ungersheim. Proponataj de la korespondantoj de AMIP la artikooj estos pridiskutataj kaj plibonigataj de la Redakcia Komicato kaj fine la Redakciestro decidos pri la publikigo.
  • Kelkaj proponitaj tekstoj :
    • Taksado de la monda regado far la civila socio (komunikado de CIVICUS)
    • Lukto kontraŭ la islamista sekto Boko Haram, far la AMIP-anaro de Nkongsamba (Kamerunio)
    • Mallongaj mondcivitanaj informoj, far Ursula Grattapaglia.

Kongreso de la Popoloj

  • Bulteno de la Kongreso de la Popoloj : Daniel proponas paperan bultenon similan al la libreto farita pri la asembleo de la 26a de januaro 2013. Laurent proponas prilabori grafikan koncepton taŭgan kun la presmaterialo uzata de Daniel. La celo estas produkti tri bultenojn en 2015 por la aprobado de tekstoj fare de la Kongresanoj sed ankaŭ instigi la elektitojn kaj la kandidatiĝojn por la balotelektoj de 2016.

Diversaĵoj

  • Francis kaj Thierry laboris pri metodologio por la reta sekureco de Regisgrolibro.
  • Repertuaro de la tutmondistaj organizaĵoj : Daniel sugestas trovi iun, kiu kapablus fari serĉlaboron por listigi la 780 tutmondistajn organizaĵojn (ĉirkaŭe, eble pli ol !) por la distribuado de AMIP-informoj kaj por plilarĝigi la mondcivitanan dinamismon kaj unuigi niajn fortojn al la Konstitucianta Asembleo de la Popoloj.