Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro - Asembleo - Senato

Esperanto

Français

English

Español

La Asembleo - Agendo - Partopreno - Reglamento - La membroj - La Projektoj - La Gazeto -

Tiu dokumento en printebla pdf-formato

La estonteco de la mondo koncernas ĉiun.
Milionoj da izolitaj homoj, miloj da asocioj provas aŭdigi sian voĉon, krias la angoron de la mondo, ellaboras proponojn, kiujn ili penas efektivigi. Sed iliaj provoj restas nesufiĉaj, malfortaj kaj ofte nedaŭraj.

Al tiuj kritikaj kaj proponaj fortoj mankas la forto de la leĝo. Mankas monda leĝo, demokratie bazita, kapabla agadi por la antaŭgardo de la planedo, por la pluvivo de la homaro, por la defendo de ĉies rajtoj.

La Kongreso de la Popoloj, institucio naskita de la volo de pli ol 100.000 voĉdonantoj el 120 landoj, nun proponas al individuoj kaj organizaĵoj, kiuj tion deziras, dialogan kaj proponan spacon : la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj.

Renkontiĝi - Kune labori - Ellabori proponojn - Agadi - Kaj progresi al monda demokratio

 Kiuj rajtas partopreni ?

  • La organizaĵoj naskitaj de la mondcivitaneco : Registrocentroj, studaj komisionoj, fakaj asocioj, organizaĵoj, kiuj partoprenis en la balotelektado al la Kongreso de la Popoloj, kaj tiuj aprobitaj de tiu lasta ;
  • La tutmondiĝintaj teritorioj, iliaj komisionoj " Urbo de Mondo " aŭ iliaj ĝemelkomitatoj ;
  • La organizaĵoj, kiuj subskribis iun ajn tutmondiĝan ĉarton ;
  • La mondcivitanoj kiuj deziras partopreni en diskutoj kaj forumoj.

Sur kiu bazo ?

  • Komuna ĉarto kaj reglamento konsistigas la referencajn tekstojn por transnacia interhoma kunlaborado

Kiel ?

Forumoj, kolokvoj, seminarioj, retaj laboroj, renkontiĝoj … laŭ la iniciatoj kaj la specifecoj de la invitantaj organizaĵoj.

Celo de ASKOP

La celo de ASKOP : Arigi la organizaĵojn kaj ĉiujn, kiujn opinias ebla alian mondon en multajn asembleojn kaj agadojn, por ke ĉiuj renkontiĝu, interŝanĝu siajn spertojn kaj siajn dezirojn kaj ke ili submetu ilin al la reprezentaj organoj, por ke je la nivelo, kie situas la problemo, la elektitoj difinu la juron : la homaj rajtoj, la homaraj rajtoj, la rajtoj de la venontaj generacioj, kaj sendube ankaŭ la devoj, kiuj rezultas el tiuj rajtoj.

ASKOP : Civitanoj de la Mondo kaj organizaĵoj naskitaj de la mondcivitaneco, ekzemple :

Instituto de Tutmondismaj Studoj
IEM
MONDA SOLIDARECO KONTRAŬ LA MALSATO
MSM

Internacia Urĝa Agado
IUA
Internacia Konsilio por Tutmonda Aŭtoritato pri Medio (IKTAM)
CILAME
kaj multaj aliaj organizaĵoj, kiuj akordiĝas kun la celo de monda demokratio, t.e. pli ol 110 organizaĵoj el 24 landoj.

Pri la retejo