|
|||||||||||||||||||||||||||||
KUNE AGADI - CIVITANOJ DE LA MONDO |
|||||||||||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||||||||||
neformala grupo registrita ĉe Kongreso de la Popoloj Ref : S-04 Dum la konsistigo de la interna ASKOP-komisiono " Kune Agadi " starigita en Lieĝo, marĝene de la sesio de Kongreso de la Popoloj, ni elektis labori pri la LIGILOJ por progresigi nian tutmondistan pensfluon, por iam vidi Instituciojn kaj Mondan Parlamenton demokratajn reprezentajn de ĉiuj loĝantaroj de la planedo. Ni celas konvinki ĉiun pri nova imago. Progresigi niajn ideojn estas konvinki, krei rilatojn kun la loĝantaroj, kiuj vivas proksime de ni. Civitaneco, civitismo, monda solidareco havas signifon nur se tio kondukas al lokaj civitanaj iniciatoj, kiuj donas realecon al niaj ideoj. Ja sur la ĉiutaga kampo ni devas fundamenti nian laboron pri " Kune agadi ", progresigi niajn ideojn en la mensoj por vidi ilin konkretigitaj en la balotujoj ! Jen kial ni devas rapide provizi nin per laborinstrumento : reto da ligiloj, kiuj transformiĝas kiel aranea reto por interligi nin kaj esti rapide informitaj por : AGADI : Ni kune klopodos starigi kun via helpo reton" Kune agadi ". En ĝi vi trovos la rimedojn por vin kaj nin informi, ellabori proponojn kaj kune labori kaj agadi. EKKONI. Interkonatiĝi, federi la " bonajn " ideojn, la bonajn demandojn, kaj la bonajn respondojn, la vidpunktojn kaj deklarojn pri la evoluo de la socio. Nombri kaj federi la personojn, la organizojn kaj asociojn, kiuj havas originajn aŭ novigajn vidojn, ideojn aŭ projektojn por plibone kune vivi en plurkultura socio. Ekkoni kaj diskonigi la tuton de la multkulturaj aŭ tutmondistaj manifestacioj kaj agadoj. INTERŜANĜI Doni la parolon al ĉiuj, kiuj surloke aŭ ĉiutage agadas. Surloke ja ni devas fundamenti la novan civitanecon, progresigante niajn ideojn en la mensoj. Tie estas la unuaj padoj por kune agadi. Ni ilin utiligu, diskonigu, plibonigu. Ni deziras kiel eble plej asocii vin en nia klopodado. Ni deziras vidi vin multope partopreni, animi, proponi ideojn. Jen kial ni devas " kune agadi " la ligilon. Ni ne havas fuŝotan tempon. Alain Bal La komunikado de la reto " Kune agadi " okazas en
Esperanto per Ipernity (libera konsultado. Senpaga
aliĝo) |
|||||||||||||||||||||||||||||
![]() |