la Kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Alvoko - Enregistriĝo - Pago - Partopreno - Informado
Kelkaj citaĵoj
La monda ekonomia kaj financa krizo pruvis, ke la nuna monda ekonomia regsistemo ne plu taŭgas por respondi al la nuntempaj defioj. Niaj institucioj kaj niaj strukturoj de regeco devas fariĝi pli reprezentaj, pli kredindaj, pli respondecaj pri siaj agoj kaj pli efikaj.Ban Ki-moon 27/04/2009

Nia estas la decido ĉu ni deziras vivi kiel civitanoj de la mondo. Nia estas la decido ĉu ni volas demokratigi la tutmondiĝon antaŭ ol la tutmondiĝo falsigu la demokration. Ni retrovu kion unuigas nin, ni gustumu tion, kio distingas nin, ni evitu tion, kio dividas nin. Ĉar kune ni povas havi pezon ! Boutros-Boutros Ghali 2002.

Necesas, ke la tutmondi ĝo servu la progreson de la homaro, ke ĝi iru en la senco de la frateco. (...) Nia civitaneco devus esti tutmonda kun la necesa reformo de Unui ĝinta Naciaro kaj de la grandas institucioj financaj kaj internaciaj. Michel Camdessus

Necesas apliki je monda nivelo, kion ni aplikas je landa nivelo : demokration. Dominique de Villepin (France-Inter 22/05/03)

Antaŭ ol esti serĉisto pri astrofiziko, mi estas terloĝanto kaj Civitano de la Mondo. Hubert Reeves.

Mi estas nek el Ateno, nek el Korinto, mi estas Civitano de la Mondo.Socrate

Mi deziras esti nomita civitano de la mondo.Erasmus van Rotterdam

Mi kantas Hispanion kaj sentas ĝin ĝis medolo,
sed mi estas unue civitano de la mondo kaj ĉies frato.
Federico Garcia Lorca

Mi estas patrioto de homaro.
Mi estas civitano de la mondo.
Charlie Chaplin

La ideo pri landlimoj kaj pri nacioj ŝajnas al mi stulta.
Nur povas nin savi
esti civitano de la mondo.
Jorge Luis Borges

Se la registaroj laborus kiel la orkestroj, ni havus multe pli da paco kaj harmonio en la mondo ; sed se la orkestroj laborus kiel la registaroj, neniu plu aŭdus eĉ unu noton. Isaac Stern.

Certe mi estas Turko, sed mi ne sentas min ligita al ununura regiono de la mondo. Mi ĉie bone fartas. Mi estas civitano de la mondo ... amo estas universala..." TARKAN, islama turka kantisto (4/11/98)

Necesus ia internacia registaro... tra kiu ĉiuj nacioj rezignus, parte, sian suverenecon. Alberto Moravia

Krom se monda registaro estos rapide konsistigita kaj efike ekfunkcios, la tuta estonteco estas malhela kaj necerta. Winston CHURCHILL

La Monda Federacio estas la tasko, kiu malfermas pour estonteco la plej pozitivan prospektivon. Willy BRANDT

La nura maniero elturniĝi estas meti tutmondan leĝon super la registarojn, do fari tiun leĝon, do disponi pri parlamento, do konsistigi tiun parlamenton per mondaj balotelektoj, en kiuj partoprenos ĉiuj popoloj. Albert CAMUS

La scienco igis la nacian suverenecon neakordigebla kun la pluvivo de la homaro. La nura alternativo estas nun aŭ monda registaro aŭ morto. Bertrand RUSSEL

Naciismo ne estas la plej alta koncepto. La plej alta koncepto estas la monda komunumo. GANDHI

En mia spirito estas neniu dubo, ke monda registaro devas veni kaj venos, manke de tio la mondo tendencos sin mortigi. Pandit NEHRU

Unu unuiĝinta mondo aŭ nenio. Albert EINSTEIN

La tero estas mia patrujo kaj la homaro mia familio. Khalil GIBRAN

Esti civitano de la mondo estas veti por la pluvivo de la homaro. Jean ROSTAND.

Enregistriĝo

 

Pri la ttt-ejo