Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Instituto - Aùtoroj - Libroj - Dokumentoj - Organizaĵoj
Interparoloj

Daniel Durand
Volumo I

Eltiraĵoj de retmesaĝoj

1925 - - w -


1925 GHK

Via helppeta mesaĝo atentigis min, ĉar ĝi tuŝas tiklan punkton pri strategio :

Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato havas Esperanton kiel oficialan lingvon, kaj ankaŭ kiel unu el la laborlingvoj.

Esperanto iom post iom disvastiĝas tra Afriko, ankaŭ Monda Fonduso.

Sed mi dubas, ke ni povos interligi la strategiojn pri disvastigo de Esperanto kaj pri tiu de Monda Fonduso.

Jes Monda Fonduso povas utiligi Esperanton por sia propra disvastiĝo, sed la reciproko estas tikla, eĉ danĝera se oni konsideras la aferon laŭ la solidareca spirito. Ĉar fakte oni ne povas varbi novajn lingvanojn en malriĉulaj landoj per la promeso, ke per Esperanto ili povos atingi monon. Esperanto estas lingvo, kiu ja ebligas multajn kontaktojn ne facile eblajn ekster ĝi, sed nur lingvo. Ĝi devas resti lingvo, kaj ne fariĝi monvojo.

Tiuj, kiuj konfuzis ambaŭ aferojn, jam devis seniluziiĝi, kun granda bedaŭro en kelkaj okazoj. (Mi pensas pri kelkfoje gravaj problemoj antaŭ nelonge renkontitaj en Benino, Togolando kaj Niĝerio).

En Afriko, Monda Fonduso de Solidareco havas esperantistajn membrojn en Benino, Togolando, Niĝerio, Kamerunio, Kongio, Tanzanio..., kaj ni zorgas rilatojn kun Senegalaj kaj Malagasaj esperantistoj. Ni klarigas, ke Monda Fonduso praktikas solidarecon, sed ne respondas al almozpetoj.

Ne lingvo gajnigas monon, sed ekonomio. Se oni deziras spezi multe da mono, oni devas praktiki lingvon de monhava ekonomio : la angla-usona lingvo. Se oni serĉas aliajn valorojn (la homajn), ja Esperanto taŭgas.

Mi kredas, ke la strategioj de Esperanto kaj de Monda Fonduso devas resti paralelaj kun ne tro multaj ligoj. Ni jam vidis multajn mondfondusanojn esperantiĝi, kaj ankaŭ multajn esperantistojn aliĝi al Monda Fonduso. Ni povas daŭrigi tiun farmanieron, kiu evitas la miksigon de du malsimilaj aferoj, kaj kiu respektas la personan progreson de ĉiu ano.

Fakte, ni deziras, ke ja en la riĉaj landoj, multe pli multe da esperantistoj partoprenu en Monda Fonduso, kaj tiamaniere fariĝu prudentaj por ne konfuzi lingvon kaj ekonomian progreson de la malriĉuloj.

Jen mi respondis teorie.

Praktike, mi estas preta atente konsideri ĉian proponon.

 


21/10/2001 al UEA membroj

Dankon al Hans Bakker pro la bonega prezentado de la problemo :

  • - jes estas normale ke lingva grupo havu sian propran solidarecan sistemon por respondi al la malgrandaj helpopetoj, kiam neceso aperas.
  • - jes la sukcesoj estas maloftaj : la mono, kiun oni sendas ne ĉiam profitas al la petinto mem, kiam la petinto vivas en mizeroceano.

Kelkfoje la mono estas forperdita, sed aliajn fojojn oni povas konstati plibonigon de la vivo en la ĉirkaŭaĵo. Ĉe Monda Fonduso ni havas tiun ekzemplon, kiu okazis en El Alto de La Paz (Bolivio), kiam ni financis al kooperativo bredejon de generantaj kunikloj, por ke la homoj de tiu malriĉa urbo ĉe La Paz havu sian propran kuniklejon. La kooperativo fiaskis pro pluvegoj, kiuj forportis parton de konstruaĵo, kaj pro aliaj "kutimaj" kialoj. Kelkajn jarojn poste, administrantino de Monda Fonduso havis la okazon pasi tra Bolivio, kaj ŝi iris en El Alto de La Paz, kie ŝi konstatis, ke multaj homoj havas de nelonga tempo kuniklejon, kaj ke metiaro komencis ekzisti por transformi la harojn, felojn kaj haŭtojn. Ja la kooperativo fiaskis, sed nek la projekto nek la ideo. Tiu ekzemplo, kiu ne estas ĝenerala, montras, ke kiam oni rilatas kun fidindaj homoj, ne ĉio perdiĝas.

Laŭ mia kompreno UEA estas asocio por la disvastigo de Esperanto. Kiam Esperanto progresas en riĉa lando, la lingvismo estas pura. Sed kiam la progreso okazas en malriĉa lando, la lokaj loĝantoj deziras uzi ĉiujn sciojn kaj kontaktojn por eliĝi el la mizero. Kompreneble. Sed ĉu Esperanto ekzistas por savi la viktimojn de senorda ekonomia hordo, kiu malriĉigis la landon ?

Kontraŭ la malriĉeco kaj la malsato, kiu koncernas pli ol duonon de la tutmonda loĝantaro, la civitanoj de la mondo faris tre longan pripensadon de 1974 ĝis 1982, sine de komisiono en kiu mi partoprenis la tri lastajn jarojn. El tiu komisiono naskiĝis Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato laŭ novtipa sistemo de inter homaj rilatoj. Ridetoj ehxis al niaj unuaj paŝetoj, sed iom post iom nia sistemo plifortiĝas, kaj pasintjare kiam ni kongresis en Abomey-Calavi (Benino) kun reprezentantoj de kvardek grupoj el kvin landoj ni konstatis la validecon de nia mesaĝo.

Kompreneble lingva asocio ne povas havi tiajn analizon kaj praktikigon. Lingvo estas lingvo, dum ekonomio estas alia afero. Jes inter personoj, esperantistaj aŭ ne, povas okazi amika inter helpo per malgrandaj monsumoj. Sed ja se oni deziras enkonduki novan ekonomion aŭ restarigi ĝin, la ekonomia motoro plej gravas, kaj tio fariĝas la afero de "specialiĝintoj".

En 1982 mi proponis, ke Monda Fonduso de Solidareco havu Esperanton kiel oficialan lingvon. Mia propono ne celis igi Mondan Fonduson LA solidareca asocio de la esperantistoj, tute ne. Nur la simboleco de Esperanto estis grava laŭ mi por montri, ke ni deziras plej respekti ĉiujn kulturojn, montrante sendependecon de la koloniismo ĉu ekonomia ĉu lingva. Ankaŭ pro tio UEA ne devas enmiksiĝi en ekonomiaj politikoj, por ne aperi kiel nova kolonianto. Ĉar de kie venus mono de UEA ?

En Monda Fonduso de Solidareco mono venas de ĉies kotizoj kaj de la repagoj de la pruntodonoj. Nun ĉirkaŭ 20 procentoj de la jaraj spezoj venas de la Afrikaj membroj, kaj tiu proporcio kreskas.

Staras la demando pri kunlaborado inter Monda Fonduso kaj UEA. Kiam mi malkovris vian mesaĝon, mi tuj enskribis tiun punkton en la tagordan proponon de nia estonta kunveno de la Administra Konsilantaro (en januaro 2002 en Parizo).

Necesas diri, ke la esperantistoj ne ricevas pli grandan favoron ; por ĉiuj la reguloj de Monda Fonduso estas la samaj : oni devas unue fariĝi membro de Monda Fonduso. Oni = ĉiuj membroj de la petonta grupo. Post dujara membreco oni rajtas prezenti helpopetan dosieron. Jen la unua baloto de la Administra Konsilantaro por la elektebleco de la projekto. Tiu ĉiestas severe ekzamenata dum relative longa periodo kun la partopreno de lokaj ne-registaraj organizoj (en Togolando ili estas APGA/3A kaj ATODOP/TAPKO, en Benino : CERIDAA/ECIDAM, en Kamerunio SAILD, en Kongio CEPROSOC, en Burkinio ADRI, ktp.). Kiam la dosiero estas kompleta, venas la dua baloto de la A.K. pri la financebleco de la projekto. Poste estas periodo de atendo en la vico de la atendantaj projektoj. Kaj finfine la financado mem per subskribo de solidareca kontrakto inter Monda Fonduso, la petanta grupo kaj la loka NRO. La kontrakto validas ĝis la fino de la planita repago . Do inter la unua kontakto ĝis la financado povas pasi 4 aŭ 5 jaroj, kaj ĝis la fino de la kontrakto povas pasi entute 8 ĝis 10 jaroj. Almozpetemo ne havas lokon ĉe ni.

Mi sugestas, ke ni havas tempon por trankvile pritrakti la interasocian kunlaboron.

 


send2319

Esperanto

Français

English

Español

Au sujet du site