Mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - Enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Tagon post tago - Libera esprimo - Solidarecaj anoncetoj

Daniel Durand

Agendo

Pro plena libero
... ĝis homo estu respektata !

 Idekesto ? - "necesus ?" - aù netrafitaj okazoj ?

23/03/2010 : La Monda Organizo de Meteorologio sesdekjariĝas.
Ekzistas UN institucioj, kiuj utile, diskrete kaj senprobleme funkcias. Tiel estas pri Monda Organizo de Meteorologio, kiu celebras ĉi tiuj jaron sian sesdekjariĝon. Laŭ ĝia generala Direktoro Michel Jarraud la meteorologia prognozado ebligis savi milionojn da homaj vivoj. Ĉu tio ne devas esti salutita de ĉiuj mondaj demokratoj, fervoraj al tiaj servoj ?

16/02/2010 :Por la respekto de la digno de la helpatoj
Hodiaŭ la prezidanto de CARED-Haitio plendas pro tio, ke la distribuado de la pornutraj helpoj al la viktimoj de Portoprinco ne respektas la dignon de la helpatoj. Ĉu la Kongreso de la Popoloj ne povus rekomendi al la humanaj organizaĵoj certan decon en iliaj agadoj ?

10/02/2010 : Al balotelektoj en Ruando
La 9an de aŭgusto 2010 Ruando organizos prezidentajn balotelektojn. Por tiu okazo la Eŭropa reto de la civilsociaj organizaĵoj por meza Afriko alvokas al la Eŭropaj aŭtoritatoj por la konsistigo de misio de balotelekta observado. Siaflanke ĉu la Kongreso de la Popoloj ne povus partopreni en la starigo de tia misio, kiu havus kiel celon la simplan respekton de la demokratio, kaj kiu sin prezentus perfekte neŭtrala koncerne la apartaj interesoj de ŝtatoj aŭ ŝtataroj.

26/01/2010 : sesdekjara demokratio en Hindio
Hodiaŭ la Hindia konstitucio sesdekjariĝas. Ĉu tiu rimarkinda fakto ne estus okazo de mesaĝo de la Kongreso de la Popoloj por gratuli la landon kaj instigi ĝin antaŭenpuŝi ankoraŭ pli la demokration en la kampojn, kie ĝi problemas : respekto de la homaj rajtoj, lukto kontraŭ la mizero, kontraŭ la malalfabetigo, respekto de la opinioj, lukto kontraŭ la ekonomia aŭ politika krimeco.

23/01/2010 : Homaj rajtoj en Ĉinio, Malajzio, Egiptio
" Esperanta Civito ", membro de ASCOP, informas [HeKo 429 4-A, 24 jan 10]), ke la Eŭropa Parlamento faris plurajn rezoluciojn favorajn al la respekto de la Homaj Rajtoj en pluraj ne-eŭropaj landoj. Dum la Eŭropa Parlamento naskis tian decidon pro situacioj eksteraj al sia rajteca sfero de kompetenteco, des pli la Kongreso de la Popoloj devus enmiksiĝi en tiajn aferojn, kiuj estas sub ĝia kompetenteco.!

23/01/2010 : Haitio : fiŝuldo
Vera juĝo devos okazi por la nuligo de la ŝuldo de haitio, kiu komenciĝis en 1825 al Francio kaj kiu estis kontraŭ la Deklaracio de Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789, dronigante Haition (unua sendependa respubliko en 1804) en neeblecon fariĝi nacio plene libera kaj sendependa.
La tuta ekstera publika ŝuldo de Haitio estas tipa kazo de fiŝuldo kaj devas esti tuj nuligita senkondiĉe.
Kongreso de la Popoloj kapablas fari tian deklaron.

10/01/2010 Gazao : pri petskribo

Tre simpatia petskribo proponita de la " Asocio France-Palestine " kaj en kiu la subskribintoj deklaras sin "civitanoj de la mondo". Mondcivitana Registrolibro nenion redaktis en ĝi, eĉ se en Kairo Tahar Houhou tie portis la mesaĝon de la Prezidanto de Registrolibro. La kialoj kaj la enteno de la petskribo estas gravaj, tamen se tiu petskribo estus ellaborita de tutmondistoj ...

  • Ĝi ne dirus ke la ŝtatoj fondis UN je nia nomo, ĉar okazis uzurpado de legitimeco
  • Ĝi ne rankontus ke Palestino estis dispartigita je nia nomo.
  • Ĝi ne alvokus al la devigos de la internacia komunumo, ĉar ambaŭ konceptoj estas eraraj : ekzistas nek devigoj nek internacia komunumo ;
  • Ĝi ne petus la starigon de puntribunalo por juĝi la krimojn faritajn de ŝtato. La specialaj UN-tribunaloj juĝas ne la ŝtatojn sed la homojn !
  • Ĝi ankaŭ ne postulus de UN sankciojn kontraŭ Israelo, ĉar tio ne estas sub la kompetenteco de UN.
  • Kaj fine ni ne estus senditaj la petskribon al la Ĝenerala Asembleo de UN, sed al ĉiu ambasadejo de lando membro de UN, kapabla postuli de la Sekureca Konsilio la entagordigon de la rezolucioj sugestitaj en la petskribo.

04/01/2010 post konferenco de Kopenhago
La alta konferenco en Kopenhago ne atingis la celojn esperitajn aŭ de la organizintoj, aŭ de la organizaĵoj de la civila socio, kiuj alvojaĝis. La kialoj de la malsukceso estas diversaj kaj verŝajne necesos atendi antaŭ ol oni fariĝu kapablaj starigi kompletan analizon kaj de la preparoj, de la antaŭaĵoj (Kyoto) de la scienca klopodo, de la efikoj de la homa aktiveco, de la realaj defioj, de la gvidado de la Konferenco, de la partopreno de la civila socio kaj de la komunikado. La kritikoj estas necesaj kaj postulos realan kuraĝon. Unu el farendaj demandoj esta jena : ĉu la internaciista kaj absoluta konsidero de la efiko de homo sur la klimato estas la plej trafa ?

15/11/2009 al konferenco de Kopenhago
La 11an de marto 1989, 43 ŝtataj kaj registaraj estroj subskribis la Alvokon de Hago, favora al la kreado de monda " aŭtoritato " pri medio.

Por ni, tutmondistoj, necesas

  • ke tiu " aŭtoritato " estu " supernacia " kaj ne kontentiĝu per internaciaj traktatoj ĉiam nuligeblaj
  • ke tiu " aŭtoritato " estu sub la kontrolo de la monda demokratio (2a ĉambro ĉe U.N. konsistonta el elektitoj de la monda Popolo)
  • kaj ke la resprezentantoj de la Monda Popolo povu sankcii la responsantojn de ĉiuj " mondaj " organizaĵoj, t.e., demeti ilin el iliaj oficoj en pravigita okazo

En Kopenhago, ni ne povos kontentiĝi pri rezultatoj malsuperaj al tiuj postuloj.

Ref. : difino de tutmondismo

02/11/2009 Coredem (konfederacio de rimedofontoj por monda demokratio)
Coredem estas konfederacio de rimedofontaj retejoj por monda demokratio, kiu kunigas partnerojn ĉirkaŭ ĉarto, serĉilo kaj " wiki ". 19 membraj organizaĵoj
http://fr.coredem.info - http://en.coredem.info - http://en.coredem.info

05/10/2009 Ambasadoroj de la Kongreso de la Popoloj
Dum la pasinta semajno ĉiuj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj ricevis invitilon por kolokvo pri la Bahaana perspektivo al tutmonda ordo. Iu Delegito demandis pri kiu reprezentos Kongreson de la Popoloj en tiu kolokvo. Vere estas, ke samdate okazos kunveno de la Plenuma komitato de Kongreso de la Popoloj ĉe la Prezidantino. En tia okazo, kial la Kongreso de la Popoloj ne komisius membron de Konsulta Asembleo (ASKOP), ekzemple el inter tiuj, kiuj ĉeestis la Plenan Sesion en Lieĝo en novembro 2007 ?

supren

04/09/2009 Subteni la iniciaton de la Urbestroj por la Paco-2020.
Pro iniciato de la urbestro de Hiroŝimo, la asocio de la Urbestroj por la Paco lanĉis kampanjon por la malkonstruado de ĉiuj atomaj armiloj antaŭ la jaro 2020. La 31an de oktobro 2007, la Monda Kongreso de la Urboj UGLC aprobis mocion de subteno al tiu kampanjo. Ĉu ne estus oportune, ke ankaŭ la Kongreso de la Popoloj alportu sian subtenon al tiu kampanjo ?

03/09/2009 Financado per firmaoj
Renkontite en 2000, Olivier Giscard d'Estaing, emerita industriisto kaj fondinto de la Komitato por Monda Asembleo (COPAM) venis en Ĝeneralan Asembleon de Mondcivitana Registrolibro kaj informis, ke iuj entreprenoj estas pretaj mecenate financi projektojn favorajn al monda demokratio. Jen bonega okupo por prospektanto, kiu tiamaniere provos financi Kongreson de la Popoloj

01/09/2009 Komuna pozicio pri PAUN
(Sekve al tiu mesaĝo) Iu Delegito al la Kongreso de la Popoloj alvokis la prezidantinon por ke klara deklaro estu farita pri tiu kampanjo. La opinioj povas esti malsamaj pri la oportuneco de tiu kampanjo kaj pri la proponita metodo, sed ĉiuj povas kuniĝi (minimalista sinteno) pri la neceso starigi duan ĉambron ĉe Unuiĝinta Naciaro por alporti al UN iom da demokrata rajteco*, kiun alportas nek la ĉarto, nek la Ĝenerala asembleo nek ankoraŭ malpli la Sekureca Konsilio.
* Vidu la artikolon 21an de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

31/08/2009 Gratuli la novajn elektitojn
La Kongreso de la Popoloj agadas por la monda demokratio kiel supera elemento de organigramo de demokratio je la diversaj niveloj de la civila kaj politika vivo. Bonvenus, ke la Kongreso de la Popoloj sendu tre oficiale gratulojn kiam landa Prezidento estas demokratie elektita aŭ kiam nacia parlamento (nacia asembleo, senato ...) elektas sian prezidanton. Tiu estus okazo por rememorigi al la novaj elektitoj, ke ankaŭ la monda nivelo devas esti dotita per demokrataj institucioj en kiuj ili fariĝos implikita per iu aŭ alia maniero.

supren

29/08/2009 Honesteco : al ĉarto
" Ĉar almozpeti aŭ ŝteli ne konsistigas solvojn por ĉesigi la problemon pri malsato ... " tamen la ricevita raporto estas ja destinita prezenti aktivecon por pravigi financpeton ... almozpeta delegado "
"La blankuloj friponis niajn maljunajn praulojn por konstrui sian landon, ankaŭ ni devas friponi ilin ". La rilatoj inter la eŭropaj kaj afrikaj popoloj travivas tiun handikapon de la diferenco de sinteno rilate al mono kaj al la historio. Sur tiu fono, kiel konstrui komunan estontecon ?

28/08/2009 Informado
Strangan periodon ni vivas dum informado (interalie en Francio) ne ekzistas. La radiostaciejoj, la televidaj kanaloj, la ĵurnaloj entute konstante kreskas, sed al la informado, kiun tiuj amaskomunikiloj dissendas, mankas enhavo. La televidaj elsendoj estas same longaj, sed la ĵurnalistoj plenigas la tempon per rubrikoj pri nekrologio aŭ pri sociaj diversaĵoj, kiujn ili importas el fora lando, ĉiufoje la sama, aŭ per tiu laŭdire pandemio pri kiu neniu serioza investiga laboro estas ellaborita de ĵurnalistoj, dum la problemoj renkontitaj de la " informatuloj " plu estas ignorataj. Ĉu oni volas okupi niajn spiritojn aŭ timigi nin per ĥimeroj dum gravaj aferoj prepariĝas ? Legu pri la sendependeco de la ĵurnalistoj

25/08/2009 Manpremo
La manpremo, tiu ago enhave riĉa je signifo por la alproksimiĝo inter du homoj kaj por la paco, estos utiligita en la bulteno Monda Solidareco n° 100 laŭ du aspektoj :

  • Du malsamaj homoj, kiuj faras unu paŝon iu al alia kaj kiuj kunmetas siajn manojn tiamaniere, ke nek iu ne alia estas supera : du egalecoj inter du diferencoj.
  • Ĉiu faras la saman klopodon por ekkomuniki kun alia : jen la filozofio de la internacia lingvo Esperanto.

24/08/2009 Sennaciismo
Sennaciismo estas koncepto kreita de E. Lanti en 1931 por dorse forlasi kion Albert Einstein nomos pli malfrue " la morbilo de la homaro ". Tiu sennaciismo tre bone karakterizas la volon de la fondintoj de niaj tutmondistaj institucioj : Kongreso de la Popoloj, Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, ASKOP, ktp. dependi de neniu ŝtato, nek rekte sin prezentante kiel organizaĵoj laŭ nacia juro, nek malrekte provante profiti el la avantaĝoj ligitaj al nacianeco (ŝtataneco), kiuj igus tiujn organizaĵojn juĝeblaj laŭ nacia juro. Sennaciismo estas la kulturo de nia sendependeco kaj de nia estonteco.

supren

22/08/2009 Fakaj kompetentecoj en mondcivitanaj teritorioj
Kutime la tutmondiĝintaj komunumoj (mondcivitanaj teritorioj) estas petataj nur por la tutmondista propagando, la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj kaj foje por havigi al si financajn rimedojn. Tamen en tiuj mondcivitanaj teritorioj vivas homoj, do nepre ekzistas kompetentecoj en diversaj fakoj. Kial ne proponi al la fakaj homoj aŭ asocioj de tiuj teritorioj partopreni en la laborgrupoj por la fondado de Monda institucio de homaj rajtoj ?

20/08/2009 Bezono pri justico
Unu el la taskoj de Kongreso de la Popoloj estas la starigo de la inventaron de la fundamentaj bezonoj komunaj al ĉiuj homoj. La bezono pri justico havus sian lokon en tiun listo. Ili estas pli ol unu miliardo da homoj, kiuj postulas justicon por ĉio, kion ili suferas kaj ĉio, pri kio ili estas senhavigataj. Estas ja amaso da kodoj, da juroj, kaj juĝaj distriktoj. Sed se la malbono pluas, tio signifas, ke iu fundamenta bezono ne estas kontentigita : kion oni povas fari kontraŭ la krimuloj, kiuj agadas en bando organizita sur alia bazo ol landa ? Respondo : NENION, ĉar eĉ la Internacia Krim-Kortumo deklaris sin nekompetenta por tiaj krimoj. Tamen ekde pluraj jardekoj la mortentreprenoj ne plu estas naciaj, sed organizoj, kiuj agadas je transnacia nivelo. La bezono de transnacia justico kiel fundamenta bezono komuna al ĉiuj estas do prava.

19/08/2009 Balotelektaj observantoj
ĉu ne povus ĉeesti observantoj en la balotejoj por la Kongreso de la Popoloj : la geografia komunumoj ! La anekso 2 de la Reglamento de Kongreso de la Popoloj planas la ĉeeston de homo, kiu ĵuris ĉe la Balotelekta Kontrolkomisiono, sed kiu kleriĝo por tio ?

18/08/2009 : La artikolo 28a : ĝi estus pli taŭga kune kun la 21a
Dum la debato pri la monda demokratio kaj la homaj rajtoj, en 2008, oni konstatis ke la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj donis al la tuthomaro, kion la Ĉarto de Unuiĝinta Naciaro ne povis alporti, nome : la anonco de nova organizo kapabla garantii al ĉiuj la plenan realigon de la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en la dirita Deklaracio. La Universala Deklaracio iras eĉ pli antaŭen, en ties artikolo 21, kie ĝi difinas kiel devas esti organizita kaj regata tiu nova organizo.
Nu ! komence de tiu ĉi jaro, elstara persono anoncis la tujan alvenon (por 2010 aŭ 2011) de " nova tutmonda organizo " de kiu neniu povos eskapi. La demando estas tio, ĉu la promociantoj de tiu " nova organizo " havas la saman komprenon kiel ni pri la artikolo 21, aŭ ĉu taksis, ke oni povas transpasi tion pro urĝeco. Maltrankvilige ! La sama informfonto indikas, ke la Monda Organizo pri Sano faligis la registaron de Zimbabvo. Ĉu tio estas la komenca ago de la " nova organizo " ?. De kie la Monda Organizo pri Sano venus la rajteco de ĝia agado ? Por ni, tutmondistaj demokratoj, kiuj tiom batalis kontraŭ la naciŝtata sistemo, jen eble la skizo de nia nova kontraŭonto : la drivo de la internaciaj institucioj al diktatoreco.

17/08/2009 : PAUN/UNPA : kampanjo kun senco, sen ŝanco
Antaŭ 10 jaroj la plej populara " tutmondista " (" alter "-mondista) kampanjo celis krei imposton sur la financaj transakcioj. Tiu postulo rapide portita de ĉirkaŭ 100.000 homoj kaj de centoj da organizaĵoj, nepre inkluzivis la fondadon de tutmonda institucio por la kolektado kaj redisdonado. Flop !

Nuntempe la plej populara tutmondista iniciato venas el federaciista grupo, kiu celas la kreadon de " Parlamenta asembleo ĉe Unuiĝintaj Nacioj " ... kondiĉe ke oni sukcesu havigi al si la minimumajn reformojn necesajn al la integrado de tiu ekzogena ĉambro en la UN-sistemon. Kiun intereson havus la grandaj potenculoj, kiuj regas la tagordon de la Ĝeneralaj Asembleoj, enirigi en la sistemon tiun vermon kapablan rodi iliajn suverenecojn ĝis anstataŭi la Sekurecan Konsilion ? ... Flop ! Bedaŭrinde por la proksimume 500 parlamentanoj el 130 landoj, kiuj aliĝis al la kampanjo k

supren

15/08/2009 : Provizoro daŭras jam de 38 jaroj
La 15an de aŭgusto 1971 per parolado, kiu surprizis la tutan internacian financistan komunumon, la prezidento Nixon anuncis la provizoran finon de la egalvaloreco inter dolaro kaj oro. Tiu egalvaloreco konsistigis la spinon de la interkonsentoj de Bretton Woods en 1944, kiu tiam fondis la Mondan Bankon kaj la Internacian Monan Fonduson. En la 60aj jaroj tiuj du institucioj travivis problemojn pli kaj pli gravaj pro la usona deficito (Vietnama milito). La decido de Nixon ebligis Usonon eliri el siaj malfacilaĵoj, sed lasis la pordon malfermita por ĉiaj spekulacioj kaj drivoj, kiujn la sinsekvaj CNUCED (Konferenco de Unuiĝinta Naciaro por la Komerco kaj la Evoluigo /KUNKE) ne sukcesis mastri. Tiam oni parolis pri difektiĝo de la interŝanĝaj kondiĉoj, esprimo, kiun oni ne plu uzas sed kies efikoj kruele suferigas en la malpli evoluintaj landoj kaj en la medioj diritaj de la " kvara mondo ". Tio daŭras de 38 jaroj. Ankoraŭ.neniu mona stabiliĝo ĉe horizonto. Tio estas tutmonda problemo.

14/08/2009 : 48 tagoj antaŭ la Monda Marŝo.
Ni postulas la rajton vivi en paco kaj en libereco. Oni ne vivas en libereco kiam oni estas minacataj.
Humanista propono, tiu Marŝo celas konsciigi pri la danĝero de la monda situacio, kiun ni trairas, situacio markita de la alta probableco de atoma konflikto, de la kreskanta armilaro kaj de la perforta milita okupado en kelkaj teritorioj :

  • Atoma malarmado je monda skalo,
  • Senprokrasta retiriĝo de la eksterlandaj trupoj el la okupitaj teritorioj,
  • laùpaŝa kaj proporcia malpliigo de la neatoma armilaro
  • Subskribado de internaciaj traktatoj de ne-atakemo,
  • Rezigno de la registaroj utiligi la militojn kiel rimedon por solvi la konfliktojn.

Sed malgraŭ foliumo de la retejo kaj malgraŭ esplorado en la paroladoj de tiuj, kiuj subtenas la iniciaton, oni trovas neniun politikan proponon kapablan peri tiun popularan kaj legitiman depostulon. Ĉu oni povas esperi, ke la nuna politika sistemo fondita sur la konkuremo kaj la defendo de apartaj interesoj, estos kapabla alporti la necesajn instituciajn solvojn. Kiel ekfidi en iu ajn atoma nacio por ke ĝi mem estigu la malkonstruon de sia armilaro ? Ĉu antaŭ ĉio ne estas necesa transformi la nunan ekvilibron de la teroro en novan ekvilibron de la konfido fondita sur komunaj leĝoj ? ... do fondita sur la monda demokratio ?
Al la laboro, Gesinjoroj elektitaj al la Kongreso de la Popoloj !
La legado kaj la aplikado de la " alvoko de la 13 " estas pli ol iam ajn nuntempa.

13/08/2009 Junularo kaj indiĝenaj popoloj
La 9a de aŭgusto estis, laŭ UN, la " internacia tago de la indiĝenaj popoloj ". Tiu tago devas esti celebrata ĝis 2014. Hieraŭ, la 12a de aŭgusto estis la " Internacia tago de la junularo " kaj la ĉijara temo estis " Daŭrebleco, nia veto, nia estonteco ". Nenio filtriĝis tra la amaskomunikiloj nek el UN, nek el la koncernataj popoloj, nek el la homamaj aŭ tutmondistaj organizaĵoj. Oni povas sin demandi !

 12/08/2009 Demokratio aŭ stokokratio ?
Anne-Marie Beneix ne fidas al la elektitoj, ĉar la misa flanko de la balotelektado estas la estigo de klaso da aristokratoj ardigitaj pro persona ambicio kaj karierismo. La stokokratio estas malnova sistemo jam spertita de la fruaj grekoj pri regado de la publikaj aferoj per lotado. Do ĝi ne estas nova teorio. Sciindus ĉu en la 21a jarcento tiu sistemo taŭgus al nia mondo, kiu tiom multe kompleksiĝis. Ĉu estus loko por iom da stokokratio en la monda demokratio ? Nu ! tio estas nenio alia ol apliki al kelkaj partoj de la politiko tion, kio jam ekzistas en pluraj landoj pri la popularaj juĝantaroj.

11/08/2009 Ĉu ne ekzistas ekzemplodonaj regionoj ?
Du frataj popoloj vetbatalas de pli ol 60 jaroj por la lando de Palestino. La disputaj kialoj estas multaj, ĉiam pliaj kaj daŭraj. Tio estas konstanta malsukceso de la diplomatio, vundo en tiu renkontiĝejo de la monoteistaj religioj dum ĉiu el ili enhavas mesaĝon de paco, tio estas skandalo por la tuta homaro. En tiu lando kie ĉiu akordiĝas por laŭdi la juĝkapablon de Salomono, ĉu ne mankus nova Salomono por fari justicon kapablan denove alporti pacon (Salomono = Salaam ! Shalom ! t.e. paco). Post la dudeka jarcento markita pro la luktoj inter " nacioj " (internaciaj konfliktoj) ĉu ne estus la momento plialtiĝi por instali la Salomonon de la 21a jarcento, t.e . supernacia aŭtoritato kapabla federi tiujn popolojn, idoj de Sem ? Tie ĉi ni emfazu la mirindan ideon eldonitan de Mohammed Elamin Affilal, " Korespondanto de Registrolibro " en Maroka nordo, en la jena mesaĝo :
En nia kampara komunumo Snada plu ekzistas juda tombejo kun hebreaj gravuraĵoj sur kelkaj tomboj, kaj ankoraŭ je 10 km de Snada plu ekzistas hispana kolonio (regiono de " Bades " aŭ Le Peñón de Vélez de la Gomera), aliflanke ĝi estas komunumo meze de la berbera Rifo, kie oni kutime kaj sentime parolas la araban kaj la lokan lingvon Tmaziret. Tio atestas pri longa restado en la sereneco, la toleremo kaj la paco inter la diversaj kulturoj, kiel en granda familio. Tio signifas, ke en nia regiono kaj nia kulturo la kunloĝado estas konkreta kaj tre malnova, ni do estas pretaj kaj kvalifitaj por la tutmondista kulturo, ĉu ne ? Ĉu oni ne povus esti cititaj kiel unika ekzemplo en la nordo de Afriko ? Ĉu ne en la mondo ? Sufiĉus plu gardi kaj nutri tiun spiriton, dum en aliaj regionoj necesus " reformati ", ĉu ne ? Kion vi opinias pri tiu projekto : inventarii kaj dokumenti la regionojn kie kunloĝas en paco diversaj kulturoj kaj minoritatoj, kiel ekzemploj kaj modeloj de tutmondista vivo ? Ĉar ni scias, ke ekzistis pluraj da ili en la historio, ni agadu por ke ili ne estu forgesitaj kaj ignorataj.

10/08/2009 : Kiuj estas la militaj kialoj?
Emile Mas respondas al la faritaj anoncoj koncerne la 64jariĝon de la bombadoj sur Hiroŝimo kaj Nagazako. Li rememorigas, ke antaŭ 15 jaroj iu grupo el la " Espero-retoj " esploris pri kio povas konduki al milito. La grupo determinis 17 kialojn. Por publikigi siajn konkludojn, la grupo ekkontaktis pacistajn, ekologiistajn kaj istajn (inkluzive la tutmondistajn) organizaĵojn kaj ĝi sin batis kontraŭ muron, ĉar ĉiu grupo havis nur partan alproksimiĝon de la problemo kaj ne konsentis eliri el la doktrino, kiu pravigis la " komercon " de la organizaĵo. Mi petas Emilon : vi sendu al ni tiujn konkludojn por ke ni disponigu ilin al ĉiuj pacigantoj kaj pacdefendantoj ! La Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj ekzistas por tio.

supren

 08/08/2009 : Ĉijare, ĝis nuna tago, 5.760 000 homoj mortis pro malsato.
Jean Paul Alexis Bengantundu, kiu vivas en Goma, kie li taskis al si grupon da georfoj, invitas nin pensi pri tiuj kiuj malsatas, kiam ni ĉetabliĝas. Granda maljusteco inter la luksego de iuj tabloj aŭ de iuj nutraĵbretoj kaj la mizera porcio, kiun ricevas orfo en Goma en la fundo de sia bovlo. Pli ol unu miliardo da homoj estas tiel subnutrataj en la mondo, 5.760000 jam mortis pro malsato ĉijare, dum oni detruas milojn de tunoj da nutraĵoj ... por plu mastri la kurzojn ! Ribelige ! En la 70aj jaroj la mondcivitano Michel Cépède, eksa ĉeffunkciulo en NAO, raportis al ni, ke sufiĉus reatribui al la homa nutrado 2 % de kio estas donata al la brutoj por solvi la malsatproblemon. Alia mondcivitano René Dumont asertis, ke sufiĉus ĉesigi la malŝparon, ĉar 15 ĝis 20 % de la preparita nutraĵo estas rubujen metita. Sed kion kaj kiel fari ?

 07/08/2009 Ni popoloj de Unuiĝinta Naciaro
Kia spritaĵo ! Kia insulto farita al la monda popolo konservinte en la teksto de la ĉarto tion, kio ja nutris la pripenson de la Londona Klubo, sed kio estis forvinkita de la egoismoj de la konkurenaj potencoj ! Antaŭ tridek jaroj oni nombris sume dudekon da demokratio tra la mondo. Nuntempe ili estus okdeko ... kontraŭ pli ol 110 leĝaj aŭ faktaj diktaturoj. Inter tiuj ŝtatoj kiu aplikas la artikolon 21an de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ? Kiel oni povas ankoraŭ revi, ke tiu aĵo apenaŭ kapabla flegi la vundojn kaŭzitajn de ĝia malpotenco, iam povos mem demokratiiĝi, dum ĝi estas fiamaso de diktaturoj, de friponoj kaj de krimuloj ? Ne ! la monda popolo sin starigu, sin arigu ĉirkaŭ la flagon de sia unueco por fine mem ellabori la leĝon de pacema kaj civilizita mondo.

05/08/2009 : Klimataj ŝanĝiĝoj

Hodiaŭ ni ricevas de Suzan Zipp invitilon por aliĝi al la kampanjo 2020 "Climate Leadership Campaign" Prezidata de Jim Garrison. La afero pri la klimata ŝanĝiĝo estas ja grava, sed al kelkaj la amaskomunikila kaj politika kampanjo pri tiu afero prezentas strangajn aspektojn tre malproksimajn de la scienca klopodo. Oni eligas kelkajn elementojn el ties kunteksto, kaj oni prilaboras ilin ekster tiu kunteksto ne konsiderante la historiajn kaj geologiajn evoluojn, nek la novajn ekvilibrojn. Tiamaniere oni atingas la interkonsentojn de Kjoto, strangajn interkonsentojn, kie la protektado de la planedo transformiĝas en komercon pri polurajto. La unua monda deklaro de la Kongreso de la Popoloj temis pri medio. La plej granda venko de la Mondcivitanoj estis la subskribo de la alvoko de Hago en 1989 de 40 ŝtatestroj kaj ĉefministroj. El tiu epopeo restas IKTAM, nebonfarta. Ĉu ni atendu ke IKTAM trankvile mortu antaŭ ol rehavi iniciatojn vere tutmondistajn kaj alternativajn al la traktadoj inter kontraŭaj ekonomiaj interesoj ? Ĉu ne la plej taŭga klopodo por ektrakti la efikon de la homa agado sur ĝian medion konsistas en tio, ke la homa ĉeesto sur la tero havu kiel eble plej etan spuron ?

04/08/2009 : Karceraj kondiĉoj

En la mondo svarmas la eksterleĝaj areoj, t.e. areoj, kie perforto plagas kaj kie la landaj policoj ne kapablas certigi la respekton de la leĝo. Sed la ŝtatoj, kies rolo estas protekti, tro ofte kulpas pro la fondado de tiaj areoj malpermesataj eĉ al la defendantoj de homaj rajtoj : la malliberejoj. Kiom da malliberuloj stagnas amasigitaj en eksaj porkidejoj aŭ aliaj ejoj tiel maltaŭgaj por la homa vivo ? Jen labortemo por la Kongreso de la Popoloj !

03/08/2009 : Inter Korsiko kaj Sardio

Inter Korsiko kaj Sardio situas ĉanelo nomita " La Buŝoj de Bonifacio ". Ĝi ne estas tre larĝa, nur 14 km. Kiam la vetero belas, la paso estas facila. Sed kiam la vetero malbeliĝas la ventaj batoj estas timindaj. La asocio Greenpeace (Verda paco) nun kondukas agadon por malpermesigi la pason al la ĉirkaŭ 300 ŝipoj ĉiujare, kiuj transportas danĝerajn varojn. Greenpeace deziras ricevi la apogon de Francio aŭ de Italio por ke tia rezolucio estu adoptita de UN.

Demando :ĉu supernacia aŭtoritato ne povus esti rajtigita por decidi pri la protektado de fragilaj areoj kontraŭ la poluadoj ?

   

supren

Pri la retejo