La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Elektitaj delegitoj

Historio - La elektitaj Delegitoj - Kunvenoj - Deklaroj - Agadoj
Partopreno - Komisionoj - Balotelektoj - Kontribuoj - ĵurnalo de Zagora
SESIO en Zagoro (Maroko)
kun la partopreno de ASKOP kaj RAZDED
de la 5a ĝis la 8a de novembro 2010

 Konsistigo de komisionoj

  • Komisiono por la reviziado de la Reglamento de KDP. Responsas : Joël Luguern. Membras Marie-Françoise Lamperti, Tahar Houhou. Celo. Reviziado de la Reglamento de Kongreso de la Popoloj. Rekomendoj estos faritaj al la nova plenuma komitato en tempo de 2 monatoj.
  • Komisiono por la studado de la diversaj naciaj konstitucioj en la Mondo : Membras : Marie-Françoise Lamperti, Chris Hamer. Celo : serĉi el la koncernaj konstitucioj la artikolojn, kiuj ebligas limigon de nacia suvereneco profite al monda parlamento. Tempo : fino 2011.
  • Komisiono por la studado de projektoj de monda konstitucio. Responsas : Francisco Plancarte. Membras : Rob Wheeler, Marie-Françoise Lamperti, Chris Hamer, Liliane Metz-Krencker. Celo : proponi modelon de monda konstitucio el la ekzistantaj projektoj de konstitucio. Tempo : fino 2011
  • Komisiono por la aktualigo de la deklaracioj de Kongreso de la Popoloj. Responsas : Liliane Metz-Krencker. Membras : Rob Wheeler, Rasmus Tenbergen, Joël Luguern, Tahar Houhou. Celo : adapti la deklaraciojn al la nuna mondo. Tempo : fino de junion 2011.
  • Komisiono por la proponado de novaj deklaracioj : Responsas : Marie-Françoise Lamperti. Membras : Francisco Plancarte, Chris Hamer, Rob Wheeler, Tahar Houhou. Celo : certiĝi pri la konformado de la projektoj de proponitaj deklaracioj kaj pri la valideco de ties enteno. Tempo : konstanta komisiono.
    • Komisiono pri migradoj
    • Komisiono pri truditaj malaperoj
    • Komisiono pri politikaj malliberigitoj
  • Komisionoj pri tutmondista partnereco.
    • Komisiono : PARMUN, WPE, VWP. Celo interproksimiĝo al monda parlamento. Tempo : Decembro 2011. Responsas : Francisco Plancarte. Membras : Rasmus Tenbergen.
    • Komisiono WATUN UEF DWF WFM. Responsas Rob Wheeler. Membras Liliane Metz-Krencker, Francisco Plancarte, Marie-Françoise Lamperti, Chris Hamer. Celo : interproksimiĝo al la transformado de Unuiĝinta Naciaro per revisio de la UN ĉarto. Tempo : Decembro 2011.
    • Komisiono UPNA. Responsas Chris Hamer. Membras : Marie-Françoise Lamperti, Liliane Metz-krencker, Francisco Plancarte. Celo : aliĝi kaj subteni al kampanjo por starigi parlamentan asembleon sine de Unuiĝinta Naciaro kaj akceptigi ĝin ĉe la landaj parlamentoj. Tempo : junio 2012.
  • Komisiono RIO+20. Responsas : Rob Wheeler. Membras : Liliane Metz-Krencker. Celo : Iri en Rio en 2012 por proponi la konsistigon de Monda Aŭtoritato pri Medio. Tempo : Decembro 2012.
  • Komisiono por esplori partnerecon kun Avaaz kaj Code Pink. Responsas : Tahar Houhou. Membras: Francisco Plancarte. Celo : krei ligojn, antaŭenpuŝo civitanajn agadojn kongrugajn kun niaj tutmondistaj principoj kaj proponojn. Tempo : Decembro 2011.
  • Komisiono por la kvindekjariĝo de Kongreso de la Popoloj. Por majo 2012. Responsas (ne nomita). Membras : Rasmus Tenbergen, Joël Luguern. Celo : soleni la kvindekjariĝon de la Kongreso de la Popoloj per gravaj eventoj. Tempo : Decembro 2012.
  • Komisiono pri studado de la rimedoj, kiuj ebligu nin starigi demokratan mondan regecon por la problemoj, kiuj ekzistas je tutmonda nivelo. Responsas : Chris Hamer. Membras : Marie-Françoise Lamperti, Rob Wheeler.
  • Interna kaj ekstera Komunikado. Responsas: Tahar Houhou et la elektita prezidanto. Membras : Joël Luguern. Celo : plibonigi la internajn kaj eksterajn komunikadojn de Kongreso de la Popoloj. Tempo : konstanta komunikado.

Internaj balotelektoj

Estas elektitaj al la Plenuma Komitato por trijara mandato (2010-2013)

  • El elektitaro " A " : Rob Wheeler, Liliane Metz-Krencker, Chris Hamer
  • El elektitaro "B" : Francisco Plancarte, Rasmus Tenbergen, Kalima Arbouche
  • El elektitaro "C" : Marc Garcet, Landing Niassy, Roger Winterhalter

Kaj la Estraro estis elektita per tiom da voĉdonado kiom da provizotaj postenoj :

  • Prezidanto : Rob Wheeler
  • Vicprezidanto : Francisco Plancarte
  • Sekretario : Liliane Metz-Krencker
  • Delegito al la Financoj : Rasmus Tenbergen

Pri la retejo