- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Joël LABBÉ
Elektitaro B10

Prezentado - Programo

Nask. en 1952
Mondcivitana legitimkarto n-ro 180954 :
loĝanta en Saint-Nolff (Francio)

joel.labbesaint-nolff.fr

Biografio

La komunumo Saint-Nolff, kun 3750 enloĝantoj, situas en suda Bretonio apud la Golfo de Morbihan.

Municipano ekde 1977 en tiu komunumo, mi fariĝis urbestro en 1995.

Deklaro de intencoj

En 1997, post konatiĝo kun Roger Winterhalter, tiam urbestro de Lutterbach (Alzaco) mir proponis al la municipo mem deklari per komuna decido nian komunumon " mondcivitana teritorio " per aliĝo al la ĉarto de la mondaj komunumoj.

De tiam ni ĉiam referencas al tiu aparteno, kiu nun markas nian lokan identecon kaj zorgas por respekti la spiriton de la ĉarto.

Konvinkis min pri la praveco de tiu kandidatiĝo al la Kongreso de la Popoloj denove Roger Winterhalter.

Se mi estos elektita, mi devontigos min reaktivigi kaj disvolvi la reton de la Mondcivitanaj Teritorioj.

SAINT NOLFF. Prezento de la komunumo :

Komunumo kun 3750 enloĝantoj sur 2500 hektaroj, situanta je 10 km de la urbo Vannes kaj je 15 km de la rando de la Morbihana Golfo, ĝi estas unu el la 24 komunumoj de la Urbaro de Vannes-lando kaj unu el la 38 komunumoj de la estonta Regiona Natura Parko de la Morbihana Golfo.

Elektite kiel municipestro en 1995 mi deziris tuj post mia enoficiĝo en la urbodomo ellabori kun mia municipo novigan politikon bazitan sur la principo " globe pensi por loke agadi ". La loka politika projekto volas enskribiĝi en la konstruado de nova socia projekto.

La unua grava ago estis la aliĝo au la internacia reto de la " Mondcivitanaj Teritorioj " : en 1997 per interkonsiliĝo post multaj debatoj, la municipo deklaris la teritorion de la komunumo Saint-Nolff " monda teritorio " kaj sin devontigis respekti la devontigojn de la mondaj komunumoj : favorigi la edukadon por paco kaj porla malfermo al la mondo, respekti la vivon sur la planedo, respekti ties riĉofontojn, antaŭenpuŝi la universalajn humanajn valorojn...

Dum la sekvaj jaroj, pluraj decidoj kongruaj kun la principo de daŭra evoluigo estis faritaj : projekto de ventaj eklektrogeneratoroj, dekreto kontraŭ kultivado de Genetike Modifitaj Organismoj (GMO) , antaŭenpuŝo de familia agrikulturo respekta al la ekvilibroj, ne-uzo de lignaĵo devenanta de la primaraj arbaroj, subteno al festivalo partnere kun Greepeace, ellaborado de noviga politiko pri infaneco-juneco, regula organizado de konferencoj kaj debatoj pri sociaj temoj ...)

Iam, en 2003/2004, oni konstatis, ke ĉiuj ĉi apudmetitaj agadoj bezonis pri kadro ebliganta realan koherecon : la loka " Agendo 21 " plene respondis al tiu bezono de kadro. Post la interkonsiliĝo de sindevontigo en marto 2005, kaj du jaroj de pripensado, de analizo kaj de akordiĝo estis necesaj por igi la Agendon 21 operacia.

Konklude, ni konstante serĉas tra niaj decidoj la koherecon inter la tutmonda kaj la loka niveloj : nia aparteno al la reto de mondcivitanaj teritorioj kaj nia aliĝo al la klopodo de loka Agendo 21 ebligas redoni sencon al nia politika agado.

Pri la retejo