- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Tahar HOUHOU
Elektitaro B10

Prezentado - Programo

Nask. en 1961
Mondcivitana legitimkarto n-ro179305 :
loĝanta en Vaulx en Velin (Francio)
thouhoufree.fr

Biografio

Asocia aktiveco :

Administranto de asocioj, Interreto, volontulo kun handikapuloj, aktiva civitano.

Humanista aktivulo sine de diversaj lokaj kaj internaciaj strukturoj. Animanto ĉe Radio-Canut. Mi estis administranto de " CCO " en Villeurbanne dum 5 jaroj kaj tial mi okupiĝis memvole pri la akceptado de eksterlandaj delegacioj. Administranto dum 4 jaroj de la Sociala centro Georges Levy en Vaulx-en-Velin, kie mi prilaboris la solidarecajn dosierojn " Nikaragvo, Palestino ".

Administranto dum 4 jaroj de la Sociala centro de Buers, kie mi laboris pri la realigo de ĉarto por la Aktiva centro en web-2, kun personaj paĝoj kaj en Facebook, kie laŭ eble mi provas konsciigi la interretulojn pri humanismo, paco kaj justico. Aktiva civitano de mia komunumo, mi partoprenis en multaj renkontoj pri la problemoj de transporto, kaj sur tutlanda nivelo, mi kontribuis en laborgrupo, kiu pripensis proponojn por alternativaj solvoj al la problemo pri transporto.

Ĉiun jaron kaj memvole, mi kadras mensajn handikapulojn dum eksterlandaj vojaĝoj, kio estas por mi okazo por renkonti alilandajn civitanojn kaj paroli pri monda civitaneco. De unu jaro, dank'al Facebook, mi rekomencis aktivan servon sine de la movado de la Civitanoj de la Mondo kvankam neniam ĉesinte miajn agadojn per verkado de multaj artikoloj pri la temo kaj igante multajn konatulojn enregistriĝi ĉe Mondcivitana Registrolibro.

Mi partoprenis en kvar sesioj de Instituto de Tutmondismaj Studoj ; dum tri jaroj mi estis administranto de Mondcivitana Registrolibro, mi ankaŭ partoprenis en agado de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Mi estas civitano de la mondo registrita en 1989

Depost 2008 mi estas tre aktiva pri Palestino, kie mi provas kun aliaj konsciigi la Francojn pri la Palestina dramo kunlabore kun judaj organizaĵoj en Francio kaj Israelo, kun kiuj ni provas antaŭenpuŝi la aferon por justa kaj daŭra paco.

Deklaro de intencoj

Mi deziras evoluigi la koncepton de monda civitaneco sine de la araba medio, plibonigi la rilatojn en Francio inter la diversaj komunumoj, helpi ekkompreni la aferon " Palestino " je justica nivelo, batali kontraŭ ĉiuj formoj de rasismo kaj de diskriminacio kaj ankaŭ helpi plibonigi la komunikadon sine de la tutmondistaj instancoj. Mi opinias, ke se mi sukcesas antaŭenpuŝi tiun projekton dum tiuj naŭ jaroj, tio estigos al mi grandan kontentigon.

Pri la retejo