mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 21 - Septembro 1981

SPACIALA NAVEDO KAJ KOMUNA HAVAĴO DE LA HOMARO
La perfekta sukceso de la flugprovo fare de la usona spaciala navedo, de nun igas fidinda la progresivan ekfunkcion de regula servo fare de spacialaj transportiloj, kiuj certigus la taŭgan aranĝon kaj la ĉepasajn servojn de konstanta spaciala loĝloko cele al laboratorio, uzino, kuracado kaj ripozamuzejo.

Ĉu ne inkluzivus militista uzado de la navedo ?

La du spacialaj superpotencoj iniciatis, dum facileca etoso pro malstreĉiga periodo, la traktaton de la 27a de januaro 1967 - subskribeblan de ĉiuj ŝtatoj - pri la regantaj principoj por la ŝtata agado en la kampo de la esploro kaj de la utiligo de la eksteratmosfera spaco, inkluzive de la luno kaj de la aliaj ĉielaj korpoj.

La artikolo vortigas : " La esploro kaj la utiligo de la eksteratmosfera spaco, inkluzive de la luno kaj de la aliaj ĉielaj korpoj, estu por la bono kaj la intereso de ĉiuj landoj .. ; Ili estas la apanaĝo de la tuta homaro

Pri la amplekso de tiu principo, la sovetia kaj usona delegacioj al la UN-aj fakoj, kiuj de multaj jaroj provas ellabori statuson pri dissendaj kaj telekomunikaj satelitoj, ne sukcesis akordiĝi.

La lasta UN asembleo konfirmis la preparon de la dua UN konferenco kiu kunsidos en Vieno de la 8a ĝis la 21a de aŭgusto 1982.

Jen kaptinda okazo por peti de la spacialaj potencoj, ke ili konkludu forman protokolon - harmonie kun la proklamitaj principoj, kiu formetos la nedefinitecon, minacantan al la paco, de nepreciza redaktaĵo pri la traktato de 1967.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista ĵurnalisto

Pri la retejo