mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 22 - Oktobro 1981

INAJ RAJTOJ
Oni ĵus antaŭenpaŝis favore al la Homaj Rajtoj, pere de la franca ratifo de la artikolo 25 de la Eŭropa konvencio de la Homaj rajtoj. Tiu artikolo rajtigas iun ajn viktimon de malrespekto al la Konvencio rekte apelacii al la Strasburga komisiono. Okaze de tio ŝajnas utile, rememorigi la mondan Deklaron, en marto 1978, de la Kongreso de la Popoloj pri la inaj rajtoj.

Kiel delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, rekte kaj demokrate, transnacie elektitaj de elektantaro el 110 landoj,

NI KONSTATAS, ke

  • malpli ol unu el cent virinoj kapablas efektive partopreni la politikan vivon de sia lando, kvankam ili sumas 51 % el la monda popolo ;
  • en ĉiuj medioj socia, politika, jura, morala, la virinoj ĉie estas viktimoj de diskriminacioj, kiel ajn estas ilia socia statuso ;
  • la plej ekspluatata viro povas trovi ekspluatotan estaĵon : la virinon ;
  • la internacia ordo, ĝis nun establita de la viroj, sin apogas sur la regado kaj leĝo de forto kaj perforto ;
  • la plimulto el la virinoj plu tenataj en sia kondiĉo per la ricevita edukado, tro ofte mem fariĝas objektivaj aliancaninoj de siaj ekspluatantoj.

NI DEKLARAS

Unuaranga, en ĉiuj mondaj landoj, rekonsideron al la virina statuso, por ke ĝi donu al ŝi aliron al aŭtonomeco kaj materia kaj morala sendependeco.

NI ASERTAS, ke nur tiupreze naskiĝos monda ordo pli justa kaj senpartia.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista ĵurnalisto

Pri la retejo