mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 51 -Marto 1984

UNUIĜINTAJ ŜTATOJ DE EŬROPO
Eŭropo estos supernacia aŭ ne plu vivos. Tiel staras la dilemo almetita al la eŭropaj organizoj ; sed egale al tutmondistoj, kiuj ne kontentiĝu per la etikedo " supernacia " ne kluĉita al tiu de " mondunueca ".

Koncerne Eŭropon, pluraj hipotezoj distingiĝas :

  • Temas pri apudmeto de naci-ŝtatoj, ĉiu defendanta siajn interesojn. Tiel estas nun, eŭropa unueco tiam ja estas mito.
  • Aŭ Eŭropo iĝas superŝtato, kun absoluta suvereneco ; tio estigas nin en la saman konfliktan situacion, kiel tiun antaŭ la du mondmilitoj, fronte al kvar aŭ kvin superŝtatoj. Ĉu oni povas imagi Eŭropan Prezidanton, eĉ elektitan, puŝi la nuklean ŝaltilon eĉ eŭropan ? Post sep aŭ ok minutoj, Eŭropo estos forigita de sur la mapo .... La eŭropa unuo, laŭ tiu hipotezo konsistigas nenegeblan danĝeron.
  • Aŭ eŭropa unueco realiĝas laŭ formo de aperta federacio, etapo al monda federacio. Kompreneble, nur tiu lasta formo havas la favoron de la plejparto el la tutmondistoj.

Fakte tia Eŭropo kapablos iniciati :

  • mondan konferencon por malarmado, uzante la rimedojn jam nun je sia dispono, nome la antaŭzorgitajn klaŭzojn en la germana, itala, franca, belga, luksemburgia konstitucioj, ebligantaj la limigon de suvereneco por la paca organizo do la armilan kontrolon.
  • ankaŭ iniciati mondan monan reformon. Ĉar ĉu koncepteble, ke tro da ŝipoj, tro da aŭtoj, tro da viando, tra da lakto ... estas faktoro de ekonomia krizo ? Post la " ekonomia restrukturado " estos, pro robotmaŝinoj, ankoraŭ pli da ŝipoj, pli da aŭtoj, pli da viandoj, da lakto ... Kiu aĉetos ... ? Ĉu la robotoj ? Pro la grandegaj riĉaĵoj produktitaj de la robotproduktaĵoj en la tuta mondo la sama problemo remanifestiĝos : kiel estigi solventajn ne solventeblulojn : t.e. milionoj da estontaj malriĉuloj en la riĉaj landoj, kaj milionoj da estantaj malriĉuloj en la malriĉaj landoj.

Fronte al la mona spekulado far la riĉuloj, kiel kurzstabiligi la krudmaterialojn el la malriĉaj landoj ?

Eŭropo do estos, eĉ kun unuecigita monunuo, devigata iniciati mondan monan reformon, surbaze de la laboraĵoj de ekonomiistoj, kiel Jean Tinbergen, nobelprimiito, Pierre Mendès-France, Charles Warin. Aliateme, kiel kontroli la internaciajn entreprenojn, speciale la agronutrajn, sen mondaj leĝoj ?

Fine, kiel sekurigi la eŭropan vivmedion sen sekurigi la biosferan protektadon per mondaj leĝoj ? Vole nevole, Eŭropo kiel ĉia ŝtatlando, estas vivligita kun la planeda pluvivo.

Sekve Eŭropo ne povas esti io alia ol stadio al monda unuiĝo.

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo