La nuntempa situacio de Majoto metas prikonscian
problemon al la franca registaro.
Ni memorigas la faktojn. Majoto estas insulo, parto de
la Komora insularo en la Hinda Oceano. Kiam la Komoraj
insuloj, franca kolonio, sin deklaris sendependaj, la
majotaj loĝantoj, la " Mahoresoj ", malkonsentis pri
la nova statuso, eble timante la hegemonion de la aliaj
insuloj. Tial, voĉdonante en 1976, ili akiris sian
konservadon en la sino de la franca respubliko. Male, la
Komora respubliko postulas ekposedon. Je sia depostulo, ĝi
estas fortigita de la aprobo far la Organizo de Afrika
Unuiĝo, la Nealiancaj Landoj, kaj la Ĝenerala
Asembleo de Unuiĝinta Naciaro. Tiu aprobo tre ĝenas
la francan registaron en ĝia eksterlanda politiko
koncerne la statuson de tiel malmultnombra insula loĝantaro
: nur 47.000 homoj. Estas problemo ĝena fronte al la
etika politika moralo, al la politikaj principoj.
Koncepteble estas, ke la francaj direktantoj serĉas
honoran rimedon, por ke Majoto integriĝu en la
Komoran respublikon. Sed tio ne iras glate : en 1976 la
voĉdonado atingis 99.4 % favore al restado en la
franca komunumo. Oni denove voĉdonos en 1984 pri
apartenado de la insulo, kaj la problemo estos solvita
por la franca registaro se la Mahoresoj bonvolos ŝanĝi
sian opinion, multope voĉdonante por sia relegiteco
al la Koroma ŝtato. Nu ! ĉio antaŭvidigas,
ke pri tio, tute ne temas : la tri plej gravaj inter la
elektitoj de Majoto formale kontraŭstaras kaj vigle
denuncas kiel neakcepteblajn la projektojn por la
religiteco al la Komora ŝtato.
La supre menciita situacio de Majoto ekzemplodonas pri
la malfacilaĵoj en la apliko de la agnoskitaj interŝtataj
principoj, samtempe respektante la volon de la
popoloj.
Necesas konstati la ŝanĝemon de la
konceptoj, laŭ kiuj la popoloj rajtas disponi, aŭ
ne, pri si mem, fronte al la epokaj moroj.
Se ni estus vivintaj en mezepoko, tute nature estus,
ke la franca reĝo vendas la insulon " Majoto "
kontraŭ ricevo de militista bazo (eĉ pri tio,
oni niatempe debatas) sen konsidero de la enloĝantara
opinio, ĉar " Majoto ", kun ĝiaj enloĝantoj
estus lia bieno. Se ni estus en la epoko de Napeleono la
3a ŝajnus, ke same kiel por Italujo kaj Germanujo
oni helpus la Komoran insularon sin konstitucii kiel ŝtaton,
inkluzivante " Majoton ". Ĉar ni estas en epoko de
postkoloniismo kaj aŭtonomismo, lokige estas, ke la
Komoraj insuloj sendependiĝu, sed same logike estas
respekti la Mahoresan volon. La principoj gvidintaj la ŝtatojn
kaj la popolojn en iliaj reciprokaj rilatoj - se oni
preteratentas konkerojn kaj diktaturojn ankoraŭ nun
amplekse oftajn - do variis dum la tempo.
La aktuala modo estas la " absoluta suvereneco de la ŝtatoj
" ; eĉ se tiel neefektiva estas tiu ŝtata
suvereneco laŭdire absoluta.
Eblos ekzameni la sendependecon de Majoto. Oni nu jam
donis sendependecon al insuloj en Polinezio kaj al
Karibaj insuloj, kiuj enhavis malpli ol 100.000 enloĝantojn.
Kie haltos tiu absurda balkanigo de la mondo ?
Fakte la ŝtatoj sur la Tero, de la pli ĝis
la malpli grandaj, estas interligitaj, ĉefe
ekonomie. Estus logike, ke ili organiziĝu en
komunumoj, laŭ federaj principoj, pri regionismo,
politiko, respekto de la minoritatoj, ktp. Tiam Majoto
povus integriĝi en la Komoran ŝtaton, iĝantan
federacio, kiu rspektus la insulajn diferencojn. Sed tio
neprigas, ke la ŝtatoj konsentu delegi parton de
siaj kompetentoj al kreotaj federaj organizoj. Se oni
deziras, ke iom da ordo regu super la ŝtatoj, ke la
popoloj akceptu tiun ordon, devige estos, ke la " modo "
de absoluta suvereneco lasu lokon al federa interligiteca
grupiĝo.