la Kiosko

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Elektitaj delegitoj

Esperanto

Français

English

Español

Instituto - Aùtoroj - Libroj - Dokumentoj - Organizaĵoj
KIAL MONDCIVITANOJ ?
KIAL LA KONGRESO DE LA POPOLOJ ? KIAL LA SENPERA ELEKTO DE DELEGITOJ DE LA POPOLOJ AL KONSTITUCIANTA ASEMBLEO POR PACO KAJ TUTMONDA ORGANIZO ?

Miloj da homoj, kaj inter ili la plej famaj nomoj de artoj, beletroj, religio kaj sciencoj, sin deklaras Civitanoj de la Mondo pro komuna strebado por la organizado de la paco kaj de la sekureco fonditaj sur tutmondaj institucioj.

Sekvante la ekzemplon de la urboj Hiroshima, Cahors, Figeac, Nimes, centoj da komunumoj en Japanio, en la francaj departementoj Gard kaj Lot tutmondiĝintaj ekde 1950, aliaj komunumoj deklaras sin simbole "Monda Teritorio".

Ne plu temas pri malproksimaj revoj, sed pri faktoj, kiuj ekstaras spontanee aŭ kunaranĝe ĉie tra la mondo. La jenaj demandoj kaj respondoj ebligas klarigi la signifon de tiu laboro, kiu okazas sur la tuta planedo.

1.
Nuntempe kiu prizorgo devas esti ĉefa por ĉiu homo ?

Ĝi estu pripensi kaj estigi ideojn kaj instituciojn kapablajn efike kontraŭstari la minacojn, kiuj nuntempe multiĝas. Unuafoje en sia historio homo akiris la povon detrui la homan specon.

Nek ekvilibro de la teroro, nek politiko pri malstreĉiĝo inter nuklehavaj ŝtatoj ne estas paco ; ili estas nestabilaj kaj povas renversiĝi pro efiko de lokaj konfliktoj. La multiĝo

kaj dislokado de la nukleaj armiloj pligravigas la riskon de fatala eraro, de akcidento aŭ de freneza ago. Neniu alia afero povas esti serioze ekzamenata se oni ne supozas tiun ĉi unue solvata.

SE LA ĜENERALA MILITO, NEPRE NUKLEA, EKESTAS, NENIO EL TIO, KION VI KURAĜE KAJ HONESTE FARAS, RESTOS SENSIGNIFA.

supren

2.
Ĉu aliaj danĝeroj minacas la homan specon ?

La misnutrado de du trionoj de la homaro, al kiu la riĉaj landoj evidentiĝas nekapablaj eltrovi solvon, estas nun nekonsentebla kaj konsistigas post certa tempo riskon de milito.

La atmosferaj kaj akvaj poluadoj, la akaparo kaj la malŝparado de la fosiliaj energifontoj, la rapidega popolkreskado, la mona malordo kaj

la mizero de la plimulto rilate al la abundo, kiun ĝuas malplimulto de la terloĝantoj, estas tiom multaj ĝermoj de perforto urĝe forigendaj.

NIAEPOKE LA DANĜEROJ, KIUJ MINACAS ĈIUJN HOMOJN MULTIĜAS KAJ FARIĜAS PLANEDAJ.

3.
Ĉu la solvo de tiuj problemoj povas esti trovata en naciŝtata kadro ?

Ne, tio fariĝis tute neeble. Pro la densa interdependeco de la nacioj de la tuta mondo, en ĉiuj kampoj, plu neniu individuo nek popolo povas de nun esperi resti ekster ĝeneraliĝinta konflikto, des malpli kunteni por si mem la malfacilaĵojn, kiuj trafas la terloĝantaron. Malgraŭ la senfinaj alibiaj konferencoj, la nenombreblaj vojaĝoj de la ŝtatuloj, la streboj al interkonsento kaj la provoj de kontinentaj grupigoj, la riskoj plu ekzistas.
Ĉiuj serĉoj de nacia aŭ plurnacia politiko pri sekureco kaj pri paco estas destinitaj por fiasko. Necesas, ke nacioj aŭ naciaroj submetu sin al tutmonda demokrata arbitracia aŭtoritato.

POR ORGANIZI PACON KAJ SOLVI LA TUTMONDAJN VIVTENAJN PROBLEMOJN, NEPRE NECESAS TUTMONDAJ INSTITUCIOJ.

supren

4.
Ĉu ekzistas konkretaj elementoj, kiuj povas utili kiel bazo por la ideo de monda civitaneco ?

Jes tiu elementoj ekzistas. Unue la dimensioj de la mondo konsiderinde malgraviĝis : Nun ne necesas pli da tempo por iri de Parizo ĝis Novjorko aŭ Najrobio ol necesis antaŭ kvindek jaroj por iri de Bjalistoko ĝis Varsovio. Plie pro la puŝo de novaj produktaj teknikoj, la loĝantoj de la tuta mondo pli kaj pli konsciiĝas pri la solidareco, kiu unuigas ilin sine de unika monda spaco : sudamerika kamparano uzas germanan aŭ usonan traktoron, orienta Afriko kaj Rusio bezonas grenojn de Francio aŭ Usono, ktp.
Krome ĉiuj estas angore solidaraj fronte al milito, kiu minacas iliajn havaĵojn, iliajn liberecojn kaj iliajn vivojn mem. Ili havas la samajn timojn kaj la samajn esperojn rilate al la utiligo de la nuklea energio aŭ de la spackonkero, ekzemple, laŭ tio, ĉu ili vidas terurajn rimedojn de detruado aŭ promesojn de plibonigo de la materiala vivo.

KONSCIE AŬ NE, HOMOJ JAM ESTAS CIVITANOJ DE LA MONDO.

5.
Kiujn konsekvencojn oni tiru el la antaŭaj rimarkoj ?

Gravas, ke tre rapide ĉiu homo kaj ĉiu popolo ekscias distingi unuflanke la interesojn, kiuj estas propraj al ili kaj laŭokze povas starigi unu kontraŭ aliaj pri politiko aŭ ideologio, kaj aliflanke la komunajn interesojn, kies defendo estas la devo de ĉiuj homoj kaj de ĉiuj popoloj. ĉi lastaj ricevu prioritaton ĉar ili kondiĉas la aliajn. Fakte la apartaj necesoj de la luktoj inter nacioj kaj ideologioj perdas ĉian signifon, se ne estas unue certigata al ĉiuj
minimumon pri nutrado, informado kaj sekureco. Manke de tiu garantio, ĉiu konflikto, kiaj ajn estas la kialoj kaj la fino, estas nepre destinita por absurdeco. Tiuj, kiuj kapablas fari tiun distingon kaj ekvidi la konsekvencojn jam estas civitanoj de la mondo.

DISTINGU INTER LA KOMUNAJ VIVTENAJ INTERESOJ KAJ LA POLILTIKAJ INTERESOJ DE NACIOJ KAJ KLASOJ.

supren

6.
Kiu estas la ĉefa celo de la Civitanoj de la mondo ?

Ĝi estas la organizado en la tuta mondo de liberaj kaj demokrataj balotoj por la elekto de delegitoj al "Konstitucianta Asembleo de la Popoloj". Tiuj balotelektoj estos demokrataj pro tio, ke ili okazos sur la bazo de absoluta egaleco inter la reprezentataj voĉdonantoj proporcie kun ilia nombro (ekzemple unu delegito por milono de la voĉdonantaro).

La tiel elektita Asembleo estos taskita difini la enhavon de la monda civitaneco kaj krei la

tutmondajn instituciojn, per kiuj estos certigataj al la civitanoj la difinitaj liberecoj kaj sekurecoj.

Do oni ne povas nun decidi kiun formon havos tiuj institucioj : nur la Asembleo rajtos pridecidi.

POR STARIGI TUTMONDAJN LEĜOJN, VI DEVOS POSTULI BALOTELEKTOJN AL LA KONSTITUCIANTA ASEMBLEO DE LA POPOLOJ".

7.
Ĉu la Konstitucianta Asembleo de la Popoloj povas senprokraste kunsidi ?

Ne, ĉar la Konstitucianta Asembleo de la Popoloj estas celo ankoraŭ ne tuj atingebla kiel tion montris la sperto de multaj jaroj de luktoj. Tial la Civitanoj de la Mondo donis sian apogon al la projekto de "Kongreso de la Popoloj", realigebla post pli mallonga periodo. La unuaj Delegitoj al tiu Kongreso elektita interalie par la registritaj Mondcivitanoj, poste invitos la organizaĵojn kaj kolektivojn, kiuj havas en sia programo la Konstituciantan Asembleon de la Popoloj", poste tiujn favorajn al la kreado de
supernaciaj tutmondaj institucioj, fine tiujn, kiuj laboras por la paco, la unuiĝo kaj la amikeco inter la homoj, por elekti siajn reprezentantojn al la Kongreso. Tiu ĉi fariĝos per sinsekvaj stadioj pli kaj pli reprezenta ĝis sia anstataŭiĝo per la Konstitucianta Asembleo de la Popoloj".

KONGRESO DE LA POPOLOJ, UNUA DEMOKRATA TRIBUNO DE LA MONDA PUBLIKA OPINIO.

supren

8.
Ĉu la Civitanoj de la Mondo devas havi la saman koncepton pri la estonta mondo ?

Tute ne. Tio estus supozi nedezirindan unuformecon. ĉiu povas havi siajn apartajn kialojn por deziri tutmondajn leĝojn. Kio kunigas la Civitanojn de la Mondo, tio estas la volo realigi siajn komunajn celojn.

Do oni petas neniun rezigni eĉ provizore pri siaj opiniojn, kiaj ajn ili estas, sed konvenas, ke ĉiu respektu la aliulajn opiniojn. La distingo inter la politikaj interesoj kaj la vivtenaj interesoj (5) ebligas ekkompreni, ke homoj povos unuiĝi por postuli balotelektojn al la Konstitucianta Asembleo de la Popoloj, ĉiu estante cetere plu libera sendi al ĝi la reprezentantojn el sia elekto.

Tiamaniere, en entrepreno, la laboristoj povas deziri balotelekti siajn sindikatajn delegitojn, sed samtempe apartenante al malsamaj partioj, religioj aŭ pensgrupoj. La registropeto ĉe la Registrolibro, embriono de la tutmonda civila stato, estas interkonsenta bazo sufiĉa por komuna agado.

KIEL MONDCIVITANOJ, VI GARDAS VIAJN PROPRAJN OPINIOJN.

9.
Kiujn rimedojn povas utiligi la Civitanoj de la Mondo ?

ĉiu individuo, kiu vere konsciiĝis pri siaj responsoj al la monda komunumo, taskiĝas mem eltrovi la plej efikajn agadrimedojn laŭ siaj kapabloj, sia vivmedio, la tiamaj cirkonstancoj. ĉefas ĉiam konscii pri la elektita celo, tio estas la kreado de supernaciaj tutmondaj organizoj. Tamen estas evidente, ke tiu celo ne povos esti trafita se ne realiĝos ampleksa informado ebliganta al plej multaj ekhavi tutmondan konsciencon. Povos do esti utile, ke la plej konsciaj kunvenu kaj komune ellaboru
agmanierojn iom post iom pli trafajn. La tutmondiĝo de la kolektivoj estas unu el tiuj teknikoj ; ankaŭ la Kongreso de la Popoloj, kaj la registrado de la Mondcivitanoj. Necesas, ke laŭ la bezonoj aliaj iniciatoj aperu.

KIEL CIVITANOJ DE LA MONDO, VI NE APARTENAS AL MOVADO, VI KONSISTIGAS EN ĜIA DIVERSECO LA UNUAN EMBRION DE LA TUTMONDA POPOLO.

supren

10.
Ĉu ne tiuj konsideroj estas utopiaj ?

Oni povas unue respondi, ke dependas de ĉies agado, ke ili ne estu tiaj. Oni povas poste rimarkigi, ke en la nunaj cirkonstancoj, farendaj estas ĉiaj provoj por eviti militon kaj venki malsategon, eĉ se la ŝancoj pri sukceso ŝajnas etaj aŭ foraj. Sed konvenas aldoni, ke la ĵus prezentitaj ideoj respondas al la profunda zorgo de la popolaj amasoj en ĉiuj landoj, kaj ke ili respondas ankaŭ al la alvokoj de klarvidaj homoj, kies aŭtoritataj voĉoj aŭdiĝas pli multaj ĉiun tagon en la tuta
mondo, ekzemple tiuj de 13 eminentuloj kun transnacia fameco, kiuj subskribis deklaracion favoran al la mondcivitaneco.

Kion sentas la plejmulto sed ne povas aŭ ne scias diri, kion kelkaj laŭte proklamas, kion ĉiuj deziras el la fundo de si mem, tio ne povas esti utopio. Al ni apartenas nun depostuli de la registaroj la limigitajn sed necesajn transdonojn de suvereneco al organizado de la monda paco kaj sekureco.

LA PACO NE EBLIĜOS, SE ĈIU EL VI RESTAS PASIVA, FATALISTA KAJ KOMPLICA.

11.
Ĉu ne oni povus esperi la samajn rezultatojn el la agado de U.N. ?

Ne, ĉar la nuna Unuiĝinta Naciaro devenas nur de la naciaj registaroj, kiuj pro difino, ne povas liberiĝi el siaj apartaj interesoj por sin loki je la nivelo de la mondaj interesoj.

En sia sino konkretiĝas kaj manifestiĝas la divido de la mondo en

grupoj, kiuj pensas nur paralizi unu la alian, kaj destinas ĝin por malkapableco.

NEK U.N., NEK ŜTATOJ ANSTATAŬOS LA AKTIVAN POVON DE HOMOJ KAJ POPOLOJ.

supren

12.
Kio necesas por fariĝi vera civitano de la mondo ?

Necesas unue agnoski siajn responsojn al la monda komunumo, kaj por konkretigi tion, registrigi sin ĉe Registrocentro. Necesas ĉefe strebi partopreni laŭ siaj rimedoj en la vekado de la monda konscio ĉie, kie tio eblas, kaj en la praktika
preparado de balotelektoj por unua reprezentado je monda nivelo.

ALVOKO ESTAS LANĈITA AL VI : EKPAROLU, EKAGU, EKPENSU, EKSENTU KIEL CIVITANO DE LA MONDO.

Alvoko - Enregistriĝo - Pago - Partopreno - Informado

 

Pri la retejo