Geamikoj
karaj,
Alveninte al la fin'
de la kunveno,
grandan dankon al Ulisses-trupo,
ĉar ni ŝatis, ek de nia alveno,
la kor- akcepton de lia grupo.
Ankaŭ
al Ursula kaj ŝia viro
dankon ne nur pro la ĝentileco,
kio estus komprenebla eldiro,
sed ankaŭ pro ŝia
delikateco.
Tiu kunveno estis riĉa
je emocioj
kun espero pri Nova Mondo,
riĉa ankaŭ je kelkaj tensioj
en la Ter' Paradiz'- surmonto.
La
esper' pri Mondo Utopia
kie ĉiu laŭ sia mem-elekto
sen distingo devena, stato socia
kaj super ĉio pri rasa
aspekto.
Pensu, karaj amikoj,
ĉi nokte mi havis sonĝon :
Mi revis pri socio kie la mondaj aferoj estas ĉies
aferoj,
Mi revis pri mondo kie oni lernu streĉi la
kubutojn anstataŭ malfermi ilin,
Mi revis pri mondo kiu anstataŭas la nocion
de malkonfido kun konfido,
Mi revis pri mondo kie oni lernu riĉiĝi
per nia diverseco,
Mi revis pri mondo kie la homoj ne plu vivu en
timo,
sed lasu paroli sian koron.
Mi revis pri mondo
kiu disdividu la povon, la posedon kaj la
scion,
mondo kiu ne silentu pri la necesaj valoroj,
Mi revis pri mondo kiu ne kliniĝas sur la
malfeliĉo de la povruloj
sed metas sin je la nivelo de la aliaj,
Mi revis pri mondo kie oni lernu esti kunligita
anstataŭ serĉi posedaĵojn,
Mi revis pri mondo kie oni ligu la pripensadon
al la eksperimentado.
Mi revis pri mondo
kie esti estas pli grava ol havi....
Sed estas nur revo, vi diros al mi.
Tiam ni devas ribeli, lukti, batali, por ke tio
fariĝu ebla.
Ke la viroj kaj la virinoj de l'mondo estu
konsiderataj
pro kio ili estas kaj ne pro ilia monujo.
Tiam: tiam haltu paroli - Ek-iru ni kaj
faru.
Utopio, vi diros. Kial ne ?
La utopio de malamo, de hororo ekzistas kaj daŭras
ekzisti.
Tiam, kial ne kredi, per ĉiuj niaj
fortoj,
al la utopio de frateco kaj solidareco
?
Roger Winterhalter
15an de majo 2009
Elfrancigita de Giuseppe Grattapaglia