|
||||||||
|
||||||||
Nask. en 1955
Mia akcepto en la Kongreson de la Popoloj nepre ebligos al mi multe pli daŭrigi mian partoprenon en la agado al la realigado de la valoraj celoj, kiujn mi taskis al mi por la servo de homaro. Mi estas ankaŭ tre konscia, ke mi ne povas atingi tiujn celojn sola, ĉar neniu homo sur la tero estas mem insulo. Inter la Tutmondistoj sine de la Kongreso de la Popoloj estas tre gravaj personoj, kiuj havos rolon en miaj provoj. Aliĝi al ili kiel kunlaboranto ebligos plibonigi la ideojn kaj projektojn. Per tiu teksto mi alvokas ĉiujn, ĉu proksimajn, ĉu malproksimajn, kiuj vere interesiĝas pri la plibonigo de Afriko kaj de la tuta mondo subteni miajn iniciatojn. La Afrika Demokrata Konsilio kunlaboros plene kun aliaj organizaĵoj por homaj rajtoj, kiel " Agadi por Homaj Rajtoj ", Human Rights Watch, Transparency Internacional, kaj multaj aliaj. Al vi, kiu balotelektos, mi diras " Vi estas la reala profitonto de miaj elkoraj deziroj. Vi ludu vian rolon, kaj tio nunas ! Elektu Karl Kpodo en la Kongreson ! Elektu min, la tutmondista aktivulo, je la taŭga loko, kiu estos mia ! ". |
||||||||