- -

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Listo de la kandidatoj - Balotelekta situacio
C
Josep ORTEGA
Prezentado - Programo

Nask. en 1954
Mondcivitana legitimkarto n-ro :024595
loĝanta en SANT JULIA DE LORIA (Andoro)
jllortegagmail.com

Biografio

De longa tempo mi sentas min civitano de la mondo. Dum pluraj jaroj mi agadis por la efektivigo de projektoj, kiuj provis kunigi la diversajn movadojn kaj organizaĵojn tiam ekzistantajn. Mi provis aliĝi en ĉiuj organizaĵoj, kiuj havas saman vidon pri mondcivitaneco kaj pri monda demokrata regeco, kaj dum kelka tempo mi antaŭenpuŝis la Mondcivitanan Komunumon (CWC). Mi daŭre estas membro de kelkaj el ili, sed bedaŭrinde ili ne ŝajnas esti tro agemaj. Mi organizis la unuan virtualan Kongreson pri mondcivitaneco kaj pri monda demokrata regeco.

Pli freŝdate mi iniciatis la " Ondon ", kiel novan strebon por diskonigi la bazajn mondcivitanajn ideojn.

Deklaro de intencoj

Mi opinias, ke la strebado de la Mondcivitanoj ne estas en ties plej favora momento, kaj ke ĝi devas fronti lavangon da politika protektismo kaj da limiga naciismo

Ni bezonas, ni konstante bezonas unuigi niajn fortojn, kaj agadi laŭ pli kunordigita maniero, por aŭdigi nian voĉon en la politika areno je ĉiuj niveloj far vasta publiko.

La Kongreso de la Popoloj povas esti utila en tiu strebado, kaj por helpi ĝin en tiu senco, mi prezentas mian kandidatiĝon.

 

pri la retejo