mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 6 - Junio 1980

TRANSNACIAJ SOCIETOJ
La Kongreso de la Popoloj diskonigas la jenan mondan deklaron :

Kiel delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, rekte kaj demokrate, transnacie elektitaj de elektantaro el 110 landoj,

NI KONSTATAS,

ke multaj privataj firmaoj, kun gigantaj dimensioj, t.n. " plurnaciaj aŭ transnaciaj societoj ", de pluraj jaroj disvolvas tra la mondo, kaj ĉefe en la Tria Mondo, konstantan aktivadon de penetrado kaj interveno en la socian, ekonomian kaj politikan vivon de naci-ŝtatoj rekonitaj kiel suverenaj. Tio ebligas al la ekonomia povo superregi la demokratan politikan vivon.

Eĉ agnoskante, ke disvolvado plibonigas la vivkondiĉojn kaj kelkfoje la kvaliton de la vivo por kreskanta kvanto da konsumantoj,

NI BEDAŬRAS

La gravajn konsekvencojn de troa ekspansio de aktivadoj orientitaj ĉefe al profito :

  • unuflanke, la ĝenon en la streboj de la Registaraj organizoj, universalaj aŭ regionaj, por korekti la kreskantan malordon de la monda komenco. Tiun ĝenon okazigas :
    • la kreado de egoisma kaj limigita reto de profitfilioj dislokitaj en la mondo sub la streĉa aŭtoritato de ĉef-societo ;
    • la disrabado de la Tria Mondo kaj la malŝparado de la ne-renovigeblaj krudmaterialoj.
  • aliflanke, la damaĝon kaŭzitan al la individuaj rajtoj per :
    • la ekspluatado de la neegaleco en la laborkondixoj en la diversaj landoj kaj tromultkaze la ne-aplikado, fare de tiuj societoj, de la internaciaj konvencioj pri la laboro,
    • la krizaj situacioj kaj la malekvilibro rezultantaj en la labora medio.
  • NI DENUNCAS
    • Iuparte, pri tiuj agadmanieroj la indiferentecon de la publika opinio, tamen informita per diskonigo de multaj skandaloj pri korupto kaj
    • aliparte, la ne-sufiĉan kontroladon al tiuj societoj.

    NI DEKLARAS, ke nur la kreado de supernacia monda institucio, kun povoj limigitaj sed realaj, ebligos efektive kontroli la plurnaciajn societojn.


    Sesa balotado por la Kongreso de la Popoloj

    La urbestroj de Mississauga (Kanado) kaj Tourcoing (Francio) partoprenis la 6an transnacian balotadon por la Kongreso de la Popoloj, respetive la 1an kaj la 11an de majo 1980, samtempe kun parto de ties urbaj civitanoj.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista jxurnalisto

Pri la retejo