Ni, mondcivitanoj,
            kunvenintaj en Asembleo la 22-an de novembro 2015 en
            Ungersheim (Francio), forte kortuŝitaj pro la
            atencoj plenumitaj en Parizo vendrede la 13-an de
            novembro, esprimas nian solidarecon kun la familioj, kiuj
            priploras forpason de unu el siaj anoj, kaj kun ĉiuj,
            kiuj estas vunditaj en sia korpo aŭ en siaj
            rilatuloj. Nia solidareco etendiĝas al ĉiuj
            viktimoj de similaj eventoj, kiuj okazis lastatempe en
            Bruselo, Tunizo, Bejruto,
            Bamako aŭ en la sinaja ĉielo kaj
            kiuj okazas ankoraŭ en multaj landoj kie la loĝantaroj
            estas submetitaj al teroro, eksproprietigo,
            malestimo.
            
            Ni denuncas ĉiujn formojn
            de integrismo, kaj ĉiun perfortan agon kiu ajn ĝi
            estu, faritan kontraŭ personoj aŭ ties posedaĵoj.
            
            Ni surpriziĝis per iuj
            reagoj en kiu temas nur pri milito, sekureco, urĝa
            stato, bombado, senrajtigo de ŝtataneco, " barbaroj
            ", " sango malpura [kiu] verŝiĝu en
            niajn sulkojn " .
            
            Ni bedaŭras la mankon de
            paroloj pri la ekonomiaj interesoj kun iuj landoj pri
            nafto, armilvendoj, akvoregado, aŭ io
            alia.
            
            Ni denuncas la ĝermojn de
            perforto, kiujn konsistigas la mizero de plej multaj apud
            la abundeco de malplimulto de la terloĝantoj, la
            atmosfera poluo, la akva poluo, la akaparo kaj la malŝparado
            de la fosiliaj energiaj rimedoj kaj de la raraj krudaj
            materialoj, la demografia eksplodo, la mona
            disordo.
            
            Ni rememorigas la antaŭkonsiderojn
            de la universala deklaracio de la homaj rajtoj, laŭ
            kiu : " Pro tio, ke nepre necesas, por ke la homoj ne
            estu devigitaj, sen alia elektebla vojo, ribeli kontraŭ
            tiranismo kaj subpremo, ke la homaj rajtoj estu
            protektataj de la leĝo "
            
            Ni deklaras ke paco kaj
            libereco estas fundamentaj rajtoj.
            
            Ni admonas la bonvolajn
            virinojn kaj virojn el ĉiuj devenoj ekstari kaj
            agadi por ke la fundamentaj homaj rajtoj estu obeataj ĉie
            en la mondo, kaj ne cedi al la manovroj kaj provokoj de
            la pov-aparatoj, kiuj agas direkte al celoj kontraŭaj
            al iliaj interesoj.
            
            Ni petas la politikistojn, la ŝtatestrojn
            kaj la registarestrojn konduki la strukturajn reformojn
            necesajn sur la socia kaj internacia plano por ke la loĝantaroj
            estu protektataj kaj defendataj en siaj rajtoj kaj
            liberecoj.
            
            Pro manko de demokratiaj
            institucioj vere je la nivelo de la frontataj problemoj,
            ni invitas la diversajn koncernatajn partiojn
            renkontiĝi kaj privilegii dialogon, konduki
            pripensadon kaj konkretajn agojn kontraŭ la milito
            kaj por la paco, por kune serĉi pacajn solvojn al la
            konfliktaj situacioj, kiuj sen tio, riskas finiĝi
            per sinsekvo de katastrofoj, pri kiuj neniu povas antaŭpensi
            la konsekvencojn.
            
            Ungersheim, la 22-an de novembro
            2015