mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 24 - Decembro 1981

Speciala sesio de UN pri malarmado
En junio 1952 okazos en Novjorko Speciala sesio pri malarmado

En 1978 simila sesio fiaskis, kiel cetere ĉiuj konferencoj pri malarmado ekde 1899.

Se oni deziras " efikoplenan kontrolon " pri malarmado, kiel la fina Dokumento de Unuiĝinta Naciaro de 1978 dek kvar foje kondiĉas, ĉu finfine ne neprigas redebati la principon de absoluta nacia suvereneco de ĉiu naciŝtato ?

Ne nur la tutmondistoj tiun konstaton formulis.

Léon BLUM jam diris : " La malarmado supozas, por efika kontrolo, la limigon de la nacia suvereneco " en " La problemo de la Paco ", 1931.

En 1946, André PHILIP enskribigis en la enkondukon de la franca Konstitucio tiun principon, kiun DE GAULLE konservis en la Konstitucio de 1958 : " sub kondiĉo de reciprokeco, Francio konsentas pri limigo de suvereneco necesa por la organizo kaj la defendo de la Paco. "

Pluraj landoj simile klaŭzis (Italio, F.R.G., Hindio ...) Kial la politikaj partioj, ĉefe la franca socialista Partio nun reganta, ne sekvas tiujn supre cititajn grandulojn por pledi pri tiu principo en la sesio de 1982 de Unuiĝinta Naciaro, tiel ŝirmante la homan specion kontraŭ memdetruado per vola aŭ nevola tria mondmilito ?

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista ĵurnalisto

Pri la retejo