mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 45 - Septembro 1983

Artikolo 24a de la Ĉarto de Unuiĝinta Naciaro
Por certigi rapidan kaj efikan agadon de Unuiĝinta Naciaro, ĝiaj membroj transdonas al la Konsilio de Sekureco la ĉefan respondecon pri la konservado de la internaciaj paco kaj sekureco, kaj ili konsentas, ke plenumante siajn devojn laŭ tiu respondeco la Konsilio de Sekureco agas en ilia nomo ".

Je la momento, kiam malfermiĝas nova Ĝenerala Asembleo de Unuiĝinta Naciaro en Novjorko, konvenas memorigi la supre cititan artikolon 24an de la Ĉarto.

Franclingva vortaro ligas la nociojn " respondeco " kaj " suvereneco " : konsekvence, la artikolo 24a kontraŭas la artikolon 24an paragrafon 7an, kiu malpermesas, ke U.N. intervenu en " la aferojn, kiuj esence apartenas al la interna jurisdickio de kiu ajn ŝtato.

Ĉu tiu " kontraŭaĵo " estas neglektaĵo ? Aŭ ĉu ĝi estas decidita de la redaktantoj en la intenco ne forpuŝi la " absolutan nacian suverenecon ", tiel allogante la suverenecajn ŝtatojn, kaj samtempe atentigante la naciojn, ke ili studu la problemon pri suvereneco se ili deziras estigi la Pacon.

Se U.N. respondecus, ĝi devus disponi vera suverenecon. Tial, ĉiuj ŝtatoj, ĉefe la " kvin superaj potencoj " devas rezigni pri parto de sia absoluta suvereneco.

Oni prave sin demandas, ĉu tiu artikolo 24a ne inspiris kelkajn redaktantojn de naciaj konstituciojn ekz. André Philip, kiu verkis, en la franca konstitucio, tiun frazon :

" sub rezervo de reciprokeco, Francio konsentas pri limigo de suvereneco necesa por organizado kaj defendado de la Paco ".

Laŭpete de alia franca juristo, René Cassin Nobelpremiito, De Gaulle konservis tiun frazon en la antaŭparolo de la franca konstitucio.

Similaĵojn oni trovas en la itala konstitucio, (art. 11a), kaj en la germana (art. 24a, 25a, 26a.

Eĉ se ties terminoj ne tiel precizas, aliaj konstitucioj redaktigas samdirekte : Japanio (art. 9a kaj 98a), Hindio (art. 51a parag. " D "), Kostariko (art. 12), Belgio (art. 25a), Hispanio (art. 93a), Luksemburgio (art. 49a), Danlando (art. 20a), al kiuj eblas aldoni dudekon da konstitucioj, kiuj entenas " konvenajn " klaŭzojn.

U Thant, tiama Ĝenerala Sekretario de UN.N. asertis : " Necesas ŝanĝi la preterpasitajn kaj ne plu aplikeblajn konceptojn pri nacia suvereneco senlima ".

Gvidate de tiu konstato, ĉu la juristoj en ĉiuj landoj, ne povas inkludigi en siajn proprajn konstituciojn, iun klaŭzon jam sugestitan de la svisaj juristoj direkte al sia propra lando : " La Svisa Konfederacio konsentas, laŭmezure kiel necese por estigo de justa paco inter la ŝtatoj, restrikti sian suverenecon, sub rezervo de reciprokeco ".

Poste, kunsido de respondeculoj, el la 163 ŝtatoj povos enkonduki la kondiĉojn pri reciprokeco, por komenci procezon, kiu finfine donas, al la Homaro mondan leĝon por sekurigi ĝian pluvivon.

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo