- -

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Kiuj ? Kiel ? - Agendo - Partopreno - Reglamento - La membroj - La Gazeto -
Estraro kaj Transnacia Gvid-Komitato
kunveno de la 28a de julio 2009
en BINGES (FR 21270)
Ĉeestis :
  • Alain Bal, organizinto kaj animanto de la kunveno
  • Henri Cainaud (Saĝula Konsilio)
  • Brigitte Carraz (La Granda Anstataŭiĝo
  • Stevens Chellum (Internacia Mondcivitana Registrocentro)
  • John De La Cruz (Monda Solidareco kontrau la Malsato)
  • Odile Durand (Asocio por la Antaŭenpuŝo de la Solidareco)
  • Daniel Durand (Mondcivitana Registrolibro)
  • Claudine Fischer (Universala Ponto)
  • Liliane Metz Krencker (Kongreso de la Popoloj)
  • Roger Winterhalter (MCM-ARSO)
  • Annick Bal (Planedo-Koloroj)

1° Rememorigo pri la rolo kaj la celoj de ASKOP :

Konstruado de monda civitaneco kaj animado de civitana medio je pluraj niveloj per interŝanĝo de spertoj :

  • Individua : enregistriĝo kaj sindevontigo per la mondcivitana legitimkarto
  • Asocia : la asocioj aliĝas per aprobo de la ĉarto de ASKOP

Kiel ?

  • diskonigi la tutmondistajn ideojn : la homoj travivas ilin ; ni serĉas tion, kio nin interligas kaj ni taksas la diferencojn.
  • tri partoj :
    • Agado de la organizaĵoj, kiuj komunikas inter si
    • Propraj aktivecoj organizataj de ASKOP
    • Alporto de tiu tuto al la Kongreso de la Popoloj

ASKOP estas proponforto por la Kongreso de la Popoloj, kiu reprenas la elstarajn tutmondistajn ideojn por ilin validigi kaj diskonigi.

2° LA PUNKTO PRI KIO EKZISTAS

  • Ĉirkaŭ 60 organizaĵoj el dudek landoj subskribis la ĉarton laŭdire Mulhuzan
  • 35 per alvoko de 1984 el kiuj dudeko estas aktivas, esence afrikaj (laŭ alvoko de Monda Solidareco kontrau la Malsato)

Kiuj povos plifortigi ASKOP ?

  • Ni, niaj asocioj
  • La organizaĵoj, kiuj partoprenis en la Konstanta Tutmondista Komitato, interalie la Universala Movado por Scienca Respondeco (franclingva mallongigo : MURS)
  • La asocioj de niaj retoj
  • La individuoj, kiuj havas samajn ideojn kiel niajn, aŭ kiuj deziras alporti siajn spertojn en tiu kampo (ekzemple : la subskribintoj de la komuna deklaro okaze de 60jariĝo de la Homaj rajtoj)

Kiel ?

Sendi leterojn por proponi al la asocioj, kiuj laboras samsence kiel ni ASKOP-aniĝi, valorigante ties principojn per membra atesto kaj per la ĉarto.

3° LA PUNKTO PRI LA FINANCOJ

La jara kotizo estis fiksita en 2004 je 20 eŭroj. Tamen ĉar la kotizalvokoj ne estis faritaj, estas malmulte da kotizintoj. (nun, nur deko). Nun la konta nivelo estas nula, la enspezoj nur balancas la rutinajn elspezojn.

  • Necesas lanĉi alvokon por la kotizoj en 2009.
  • Peti financojn el la fondaĵoj (ekzemple : RITIMO)

Afero prizorgata de Alain, Annick kaj Daniel

Malfermo de banka konto

Dosiero de Annick kaj Alain Bal

  • Necesas fondi asocion
  • Financa aranĝo en formo de mutuala fonduso
  • Sendi la financajn kontribuojn ĉe la kasistinon : S-ino BAL Annick, 16 rue de Belleveneuve, FR 21270 BINGES.

Al kiu celo ?

  • Kompensi la veturkostojn kaj rutinajn elspezojn
  • Helpi la eventojn de ASKOP
  • Partopreni en la konsistigo de stipendioj

4° Relanĉo de CILAME/IKTAM

CILAME (Internacia Konsilio por Tutmonda Aŭtoritato pri Medio - IKTAM) stagnas pro kadukiĝo de la responsantoj. Ĝi nun konsistas el dudek membroj, ĉiuj francaj.

Propono de la Seminario de Tutmondismaj Studoj en Akro (Ganao) en novembro 2008 :

Unua komitato estis fondita en Afriko, en Lomeo. La programo pluos

  • Decembro 2009 : renkonto en Vagaduguo
  • Septembro 2010 : seminario en Lomeo

Afero pluzorgata de Daniel Durand kaj Alain Bal

5° KUNE AGADI - Civitanoj de la Mondo sur Facebook

Nun : grupoj en

  • Belgio, Hispanio, Svisio, Tunizio
  • Elzaco, Burgundio, Loreno, Luarlando, Parizio, Pikardio, Rodano-Alpoj

Celoj

  • Interligi unu kun aliaj
  • Defendi la mondcivitanecon
  • Animi la civitanan tutmondismon
  • Pasi de virtualo al konkreta tereno

Afero pluzorgata de Alain Bal

6° ŜANĜO DE LA MONDCIVITANA LEGITIMKARTO

Afero prizorgata de Alain BAL kaj de Daniel Durand, kiu informos la asocion Mondcivitana Registrolibro, kiu sola rajtos decidi. La afero jam estis diskutita antaŭ unu jaroj dum Administra Konsilantaro de Mondcivitana Registrolibro

  • Serĉo de sistemo por fabriki ilin je plej malalta kosto : elektronika, plasta, kartona.
  • Regula ĝisdatigo de la mondcivitanaj slipoj
  • Senpageco de la legitimkarto
  • Renovigo
  • Kontribuado en la mutuala fonduso de la monda civitaneco

7° PREZENTO DE LA RETEJO www.recim.org

fare de Daniel Durand

  • Diskonigi tiun retejon kaj instigi homojn utiligi ĝin kiel bibliotekon.

8° KOMUNIKADO

Afero prizorgata de Daniel Durand

La prezentita retejo aperas je tria vico en Interreto en Francio

Kiel agordigi la diversajn retejojn ?

  • proponi al André Desnoyer pripensi tion, kaj krei tion, kio necesos.
  • Proponi al li fariĝi la ĉefa kunordiganto por animi la diversajn grupojn : Kongreso de la Popoloj, ASKOP, Mondcivitaneco pri la retejoj.

AMIP

  • La Kongreso de la Popoloj mem revigligu AMIP por ke tiu ĉi fariĝu federiga, estigu la informadon kaj diskonigu ĝin. Necesas tro responsanto.

Nun Daniel retajpas la antaŭajn artikolojn de AMIP.

TV SUPREN

Afero prizorgata de Roger Winterhalter kaj Stevens Chellum

Ursula kaj Anna-Maria estas pretaj engaĝi sin en Brazilo.

Peti al Ursula peri nin unufoje ĉiumonate : regule sendi al ŝi la tutmondistajn temojn, provizi ŝin per ideoj transdonotaj. Ekzemplaj temoj : la domo de la mondcivitaneco, la filmo de Claudine (Interhelpo kaj ni).

GAZETOJ

Afero prizorgata de Roger Winterhalter

  • Roger proponas, ke " Le Colibri " diskonigu eksperimentojn de mondcivitanoj
  • La Franca Mondcivitana Registrocentro deziras denove jare eldoni tri bultenojn : unu numero estas planita por la fino de aŭgusto.
  • Mondcivitana Registrolibro eldonos du bultenojn RECIM-info en 2009 : unu fine de aŭgusto, la alia fine de 2009 por la alvoko al kandidatiĝoj.

Proponoj

  • Interŝanĝi kelkajn artikolojn inter RECIM-info kaj Le Colibri
  • Aranĝo kun Stevens kaj teamo en Parizo por la tre temporaba pretigo de la bultenoj.
  • Elvolvi la komunikadon inter kaj kun la elektitaj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj (per Interreto) kaj la ĉiuj branĉoj (Registrolibro, ASKOP, Kongreso de la Popoloj)

Afero prizorgata de Alain Bal, kaj Liliane Metz-Krencker

9° FONDO kaj SIDEJO de la asocio ASKOP

Estas decidite la fondo de asocio ASKOP kun Alain BAL kiel Prezidanto.

Sidejo de la asocio : 16 rue de Belleneuve, 21270 BINGES

10° DUNGADO

Propono de la MCM : iu (Dominique) estas interesiĝinta pri kontrakto helpita de la ŝtato je 90 % kun peto de la kompletigo al SNC (Nova solidareco fronte al la senlaboreco) kaj povus labori por ĉirkaŭ duono de la tempo por la monda civitaneco.

La celoj :

  • Kleriĝi pri tutmondismo
  • Aranĝi dokumentejon kun ebleco akiri sian mondcivitana legitimkarton
  • Regule deĵori
  • Relanĉi la asociojn, kaj la tutmondiĝontaj komunumoj
  • Aranĝi esperanto-kursojn
  • Prizorgi la mondcivitanajn aferojn en Facebook

Afero prizorgata de Roger Winterhalter

11° KALENDARO

Afero prizorgata de Daniel Durand, Roger Winterhalter kaj Alain Bal

  • Chelles : Seminario pri homaj rajtoj meze de majo 2010 (prizorgata de Marie-Françoise Lamperti)
  • Alia ebleco en Mont-Saint-Martin (FR 57)
  • Zagora : de la 5a ĝis la 11a de novembro 2010
  • Sekve de la decido farita en 2003, la Kongreso de la Popoloj kaj ASKOP estas ligitaj kaj devas aranĝi komunan kalendaron.
  • Plani unu semajnon, je proksimuma kosto de 400 eŭroj en Hotelo. Gastigo aranĝota ĉe la loĝantoj por tiuj, kiuj ne havas rimedojn.
  • Senegalio ?

12° LABORSLIPOJ

Homaj rajtoj
Afero prizorgata de Marie-Françoise Lamperti, Stevens Chellum, Laurent Son

  • Determini leksikonon de la ŝlosilvortoj
  • Inventario de kio ekzistas (UN, civila socio)
  • Inventario de kio devus ekzisti
  • Inventario de la problemoj kaj realigotaj solvoj
  • Transpasi la limojn de la vortoj kaj de la lingvoj

Fundamentaj bezonoj
Afero prizorgata de Henri Cainaud, Annick Bal

Ekonomio kaj solidaraj monunuoj
Afero prizorgata de Roger Winterhalter kaj Brigitte Carraz

Tutmondista kulturo
Afero prizorgata de Alain Bal

Komunikado
Afero prizorgata de Liliane Metz-Krencker kaj Alain Bal

  • Liliane alvokos la Delegitojn al la Kongreso de la Popoloj por ke ili partoprenu en tiuj laboroj.

ESTONTA KUNVENO : planita la 7an de novembro

Propono plie elekti moderiganton

Pri la retejo