La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La Asembleo - Agendo - Membroj - Projektoj - Gazeto
PETICIO
kontraŭ Eŭropa ksenofobio

El iniciato de Mondcivitana grupo en Corrèze (Francio)

Peticio - listo de la subskribintoj

Anstataŭ malferman kaj sindoneman Eŭropon ni konstruas subpremantan kaj ksenofoban Eŭropan " citadelon ".. .
La 18an de junio 2008 la Eŭropa parlamento voĉdone adoptis sen amendo la
EŬROPAN DIREKTIVON PRI REVENO

Dum la humanistaj kaj solidaraj asocioj solenas la sesdekjariĝon de la " Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj " , ni ne povas konsenti pri la enteno de tiu direktivo, kiu

- permesas la eblecon de malliberigo por la eksterlanduloj ĝis dek ok monatoj ...

- starigas la malpermeson pri la Eŭropa teritorio dum kvin jaroj por la forpelitoj, tiamaniere igante ilin krimsuspektindaj ...

- leĝigas la forpelon de sendokumentaj migrantoj al landoj, trans kiuj ili nur pasis, la malliberigon kaj la devigatan forpelon de malpli ol 18jaraj neplenaĝuloj eĉ izolitaj, al landoj aliaj ol la devenlandoj.

- kaj ne formale malpermesas la forpelon de grave malsanaj homoj, kiuj ne estos flegeblaj en iuj landoj ...

KIEL EĥO al la agado de multaj asocioj, NRO aŭ famaj konscienculoj de tiu mondo,

NI ALVOKAS ĉiujn politikajn kaj asociajn responsantojn kaj ĉiujn civitanojn postuli de la registaroj de Eŭropa Unio la ne-adoptadon kaj la forpuŝon de tiu direktivo, kiun ni taksas " Direktivo de Honto ".

Esperanto

Français

English

Español

Partopreni en ASKOP

Pri la retejo