La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro - Asembleo - Senato

Esperanto

Français

English

Español

Enhavo - La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
RESPONDECOJ DE LA ELEKTITA DELEGITO

1. ANTAŬPAROLO

1.1. Ĉiu elektita delegito devas sin konsideri ero de nova tuto, do ligita al la sindevontigoj pri solidareco, kiuj rezultas el tiu situacio, al la voloj de la voĉdonintaro, kiu lin komisiis, kaj al la fideleco je la programo, sur kies bazo li estis elektita, por ebligi ĝian realigadon.

1.2. La anstataŭontoj, kiuj, sekve de mortoj aŭ eksiĝoj de la elektitaj delegitoj, estas alvokitaj por ilin anstataŭi, devas resti pretaj ekpreni tiujn respondecojn.

2. FUNKCIOJ

2.1. Aktivado : La funkcio de elektita delegito estas unue tiu de tutmondism-aktivulo, al kiu estas konfidita mondskala respondeco. Kiel tia, li devus esti mobilizita por servi ĉian tutmondistan agadon, disponebla por la koncernaj movadoj aŭ asocioj, por partopreni en kunvenoj aŭ manifestacioj, aŭ por ilin instigi. Estas tre grave, ke la elektita delegito profitigu el sia sperto sur ĉiuj terenoj al la esplor- aŭ stud-grupoj, al la laborkomisionoj. Li morale sin devontigas konigi en ĉia situacio la Kongreso de la Popoloj, menciante sian titolon de delegito.

2.2. Propagando : La propaganda funkcio de la delegito konsistas ankaŭ en kiel eble pleja proksimiĝo al :

  • la registaraj instancoj de la naci-ŝtatoj,
  • la politikaj partioj,
  • la sindikatoj,
  • la internaciaj organismoj kun pacaj celoj,
  • la informrimedoj.

Por klopodi al venko de la tutmondistaj vidpunktoj.

Notinde pere de la elektitaj delegitoj devus esti diskonigataj la Mondaj deklaroj pri la aktualaj problemoj, kiuj periode estas prezentataj por ilia subskribo.

2.3. Politiko : La elektitaj delegitoj devas sin prepari por mondskale ludi politikan rolon, kio necesigas kontaktojn kun la ekzistantaj internaciaj organizantoj. Ŝajnas do tre utile, ke en la venonta fazo de preparado al la formado de Konstitucianta Asembleo de la Popoloj, elektitaj delegitoj estu membroj de neregistaraj organizaĵoj (aprobitaj aŭ ne) de fakaj agentejoj, de interregistaraj agentejoj, aŭ de ĉia alia internacia organismo, por tie prepari la spiritojn al tutmondista koncepto pri la mastrumado de la planedo.

3. RILATOJ INTER LA ELEKTITAJ DELEGITOJ

3.1. La interŝanĝoj inter elektitaj delegitoj devas esti kiel eble plej oftaj kaj fruktodonaj :

  • rektaj interŝanĝoj per korespondado,
  • raportoj pri la entreprenitaj agadoj,
  • farendaj konkludoj,
  • renkontoj dum inform- aŭ labor-kunvenoj.

 

Pri la retejo