plan de cette partie du site - autres langues - sommaire

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

Instituto - Aùtoroj - Libroj - Dokumentoj - Organizaĵoj

6a Seminario de Tutmondismaj Studoj en

KATANA (Sud-Kivuto - Kongio)
de la 23a ĝis la 25a de aprilo 2012

10 tagoj por mondaj civitaneco kaj solidareco en Kivuto (Kongio)

  • Seminario de Tutmondismaj Studoj en Katana
  • vizito de projektoj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato
  • Renkonto kun Kongaj asocioj membraj de ASKOP

Monda Solidareco - Kune Agadi (SMAE) organizas kunlabore kun ASKOP Seminarion de Tutmondismaj Studoj pri " la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kolono de demokratio kaj evoluigo ". Tiu seminario okazos en Katana, Sud-Kivuto, de la 23a ĝis la 26a de aprilo 2012 en la konferencejo de la gastejo " Le Rosier ". De nun vi estas invititaj prezenti viajn komunikaĵojn kaj artikolojn por la seminario. La organizantoj ricevu viajn kontribuaĵojn ĝis la 20a de marto 2012 por aranĝi iliajn entagordiĝojn. Vi rajtas verki ilin en angla, franca kaj Esperanto kaj sendi ilin al kivu2012@recim.org por la membroj de la eksterafrikaj regionoj (el Eŭropo, Azio, Ameriko) dezirantaj partopreni en la seminario, kaj al bisimwaruzuba@yahoo.fr : por la Afrikaj membroj. Post la konsento de entagordiĝo de via kontribuaĵo, vi devos sendi la kompletan artikolon al la organizantoj antaŭ la 1a de aprilo 2012. La kontribuaĵoj devos rilati al la ĉefaj transversalaj temoj jenaj :

  • Vulgarigo de la UDHR
  • Monda demokratio
  • Alporto de la civitanoj de la mondo por la starigo de daŭra paco kaj de justa mondo ;
  • Klerigado al la membroj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

 

La programo de la Seminario estos detalita ĉi tiefine de marto 2012.

Lundi 23an de aprilo en Katana (Kavumu)

  • 9 h 12 h 30 : Malfermo de la Seminario de Tutmondismaj Studoj
  • 14 h - 17 h : Seminario de Tutmondismaj Studoj - precizigota programo -

Mardi 24 avril

  • 9 h - 17 h : Seminario de Tutmondismaj Studoj (paŭzo de 12 h 30 ĝis 14 h )
  • 19 h 30 - 22 h : kunveno de Mondcivitana Registrolibro

Mercredi 25 avril

  • 9 h - 12 h 30 : Seminario kaj fermo

Por pliaj informoj, vd : 10 tagoj por tutmondismo

Pri la retejo