La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Deklaroj - Tondre - Ekaperanta monda juro

NUTRADO

En Parizo, novembro 1974
Roma konferenco

Mondaj Deklaroj

6

Kiel delegitoj al la Kongreso de la Popoloj rekte kaj demokrate, transnacie elektitaj de elektantaro el 110 landoj,

NI REMEMORIGAS,

Ke de 25 jaroj la tutmondistoj denuncas la naciajn suverenecojn kiel la kialon de ekonomiaj kaj politikaj malordoj, el kiuj la krizo de la nutrado estas sendube la plej skandala.

NI KONSTATAS,

  • la pludaŭradon de subnutrado aŭ misnutrado de la plejmulto de la homoj ;
  • la malŝparadon de la naturaj riĉaĵoj per elĉerpado kaj poluado, aparte, de la fekundeco de la tero kaj de la riĉaĵoj de la maro.

NI DENUNCAS

  • La politikon de la registaroj de la naci-ŝtatoj, pli emaj limigi la oferton al la merkatoj, ol kontentigi la plej urĝajn bezonojn de ĉiuj.

NI ASERTAS,

  • ke nur novaj ekonomiaj strukturoj certigantaj la kontentigadon de la unuarangaj bezonoj kaj, plej urĝe, de tiuj de la plej malriĉaj, povas ebligi la pluvivon de la specio sur nia kosma ŝipo : la Tero ;
  • ke, de kiam John Boyd Orr, mondcivitano, Nobelpremiito pri Paco unua ĝenerala direktoro de U.N. por Nutrado kaj Agrikulturo (NAO), starigis la unuan projekton de lukto kontraŭ la nutraĵmanko (1946), la registaroj de la naci-ŝtatoj kulpis pri la forĵeto de ĉiuj proponoj mondskale organizi la nutradon, kaj ke tiel ili sin malindigis starigi la MONDAJN INSTITUCIOJN nepre necesajn por tiuj novaj ekonomiaj strukturoj.

NI ALVOKAS

  • Al ĉiuj mondcivitanoj, al ĉiuj homservaj organizaĵoj, por ke ili ekprenu per siaj propraj manoj sian destinon, kaj trudu
    LA MONDA SOLVON,

    KIUN POSTULAS LA MONDA PROBLEMO

DE HOMAR-NUTRADO.
Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo